Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

nicolee
afiŝita je 2014-08-31 22:43:24

Kion signifas la uzo de parentezoj en Esperanto? En vortaro.net ili skribas

Parto de frazo, kun kompletiga, komenta aŭ klariga valoro, ĝenerale sendependa gramatike de la ĉirkaŭantaj vortoj, k apartigita de ili per rondaj krampoj aŭ dividstrekoj

En la kvizo estas demando kiu komenciĝas per la vortoj Kio (ne) okazis al la persono? Kaj ŝajnas al mi ke en la ĝusta respondo oni devas elekti tion kio okazis al la persono. Strange havi krampojn ĉirkaŭ "ne" Parentezoj estas por aldona komento kaj ne por tute esenca vorto kiel "ne"

fringilla13
afiŝita je 2014-09-01 04:12:14

"Kio (ne) okazis al la persono?" signifas "Kio okazis aŭ ne okazis al la persono?" Plej verŝajne nur unu frazo el la proponitaj estis gramatike ĝusta.

nicolee
afiŝita je 2014-09-01 04:59:15

Ne, tiel ne estis. Ĉiuj frazoj estis tutcerte gramatike ĝustaj, sed la signifo de la frazoj estis malsama. Mia unua reago estis ignori la krampojn kaj elekti la solvon de tio kio ne okazis, sed tiel ne estis. La krampoj ja povus signifi, ke ni ignoru la vorton "ne", sed tiam kial meti "ne"?

Katalin
afiŝita je 2014-09-01 07:36:06

Jes, mi konsentas kun Fringilla. Tiu skribmaniero estas uzata por indiki ke validas unu aŭ la alia formo.

Katalin
afiŝita je 2014-09-01 08:11:07

Mi ĵus rigardis la koncernan demandon kaj vidas ke la situacio konsistas el du komponentoj. Do, la demando estas ĉu okazis ambaŭ, ĉu oakzis neniu el ili, aŭ kiu okazis kaj kiu ne okazis. La mallongigo volis indiki ĉiujn eblojn.

nicolee
afiŝita je 2014-09-01 08:41:55

Mi ankoraŭ tute ne komprenas. Unu elemento estis ke li forkuris kaj tiu elemento enestas en ĉiuj eblaj respondoj kaj la dua elemento estas esprimita kun aliaj vortoj kaj diversaj signifoj

Katalin
afiŝita je 2014-09-01 08:48:35

La verbo en participa formo donas la ludon pri okazinta, okazanta kaj okazonta afero…. do, teorie afero, esprimita tiel povas NE okazi…. Sed mi skribis POVAS, tio ne signifas ke vere okazis en nia demando.

nicolee
afiŝita je 2014-09-01 09:12:06

Eble mi nun iomete komprenas tion kion vi celis. Ni neniam scias kun certeco kio okazos en estonteco. Tamen la uzo de ne en krampoj vere estis tute ne komprenebla por mi.

fringilla13
afiŝita je 2014-09-01 23:16:05

Tiu metodo certe estas uzata en kelkaj eŭropaj landoj. Ekzemple mi (en Pollando) skribas por miaj bazlernejanoj jenan temon sur la tabulon: "Kion vi (ne) ŝatas?". Mi faras tion anstataŭ skribi du demandojn: "Kion vi ŝatas? Kion vi ne ŝatas?"

nicolee
afiŝita je 2014-09-02 01:53:19

Tamen estas tie plia problemo se oni konsideras ke ĝi signifas "aŭ" ĉar tiam estus ĝuste doni kiel respondon la solvon kiu ne okazis. Katalin ne celis ke ni respondu tion kio ne okazis. Laŭ mia nuna kompreno ŝi deziris ke ni respondu tion kio ja okazos, sed eble en tre malofta situacio ĝi eble tamen ne okazus.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.