Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2014-05-16 20:45:48

Dankon pro la mencio. Nun estas por mi tre intensaj tagoj, sed mi analizos la problemon kaj provos trovi la solvon. Se mi ne suckesos, mi demandos la programiston.

mojo
afiŝita je 2014-07-01 16:26:46

Dankon al Katalin kaj Mogens pro la tre ĝua, defia ludo, kaj al ĉiuj kunludantoj pro la amika konkurado. Pro diversaj antaŭvideblaj interrompoj dum la venontaj semajnoj mi nun ekpaŭzas, esperante reriskumi iam poste... Sukcesan someron / vintron al vi ĉiuj!
Mojo

vmel
afiŝita je 2014-07-02 07:15:17

Dankon al ĉiuj.
Mojo, bonan ripozon! Sed ankaŭ mi baldaŭ ferios...
Min iom tristigas la penso, ke malgraŭ relative granda nombro de novaj ludantoj, la suma kvanto de ludantoj monate tamen malkreskas (vidu la statistikon). Tio evidente signifas, ke malnovaj spertaj ludantoj foriras.
Komparu ankaŭ la kvanton de luditaj demandoj k de ricevitaj poentoj - la ludado iĝas averaĝe malpli sukcesa.

Katalin
afiŝita je 2014-07-02 18:10:29

Jes, jes, ankaŭ mi deziras al ĉiuj riskantoj (en ajna hemisfero :-)) agrgablan ripozon.
Valentin, ankaŭ mi konstatas ke malkreskas la nombro de la ludantoj. Krom estiiom malĝoja pro tio, mi ne vere povas pli fari. Mi akceptas se ludantoj retiriĝas, estas ilia libera decido. Per raportoj, mesaĝoj mi provas rememorigi ilin, kaj en kelkaj okazoj tio sukcesa.
Mi streba pli vaste disvatigi la ludon, diskonigi ĝin kaj trovi novajn ludantojn, ke estu pli kaj pli da personoj, kiuj provas ĝin kaj eble fariĝos fidelaj ludantoj kiel vi kaj tiuj ĉ. 120 personoj, kiuj ĉiumonate, ĉiutage regule revenas. En si mem jam tion nomas mi sukceso.
Mi nun planas iun surprizan funkcion rilate RISKON, sed mi devas atendi je kolektiĝo de mono, alveno de kelkaj donaoj, kaj poste la disponeblon de la progrgamisto.

danielcg
afiŝita je 2014-07-30 18:21:10

Perfidema ludo! Mi malbone respondis la unuan demandon, tiam ricevis la duan sed mi momente faris aliaĵon per la komputilo, dum proksimume unu minuto, kaj kiam mi revenis al la ludo ĝi jam estis malaprobinta min pro tempopaso.

Kaj la plej malbona fakto estas, ke sen ia dubo, tio devas esti klarigita ie en la regularo kiun mi, kiel kutime, akceptis ne leginte ĝin, hehehe.

Mi ne scias ĉu ĉi tio estas urba legendo aŭ vera fakto, sed iufoje mi aŭdis pri eksperimento, en kiu iu paĝaro enmetis en sian regularon, frazon laŭ kiu la partoprenanto akceptis vendi al la paĝarestroj sian senmortan animon, kaj ili konstatis ke la plimulto tion akceptis senhezite.

Nu, mi hodiaŭ jam lernis ion, se ne pri Esperanto, almenaŭ pri la funkciado de Risko.

Amikan saluton al ĉiuj.

Daniel

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-30 18:41:47

danielcg skribis:
Mi malbone respondis la unuan demandon, tiam ricevis la duan sed mi momente faris aliaĵon per la komputilo, dum proksimume unu minuto, kaj kiam mi revenis al la ludo ĝi jam estis malaprobinta min pro tempopaso. Kaj la plej malbona fakto estas, ke sen ia dubo, tio devas esti klarigita ie en la regularo kiun mi, kiel kutime, akceptis ne leginte ĝin, hehehe.
S-ro Daniel, koran saluton,
Via aserto scivoligis min. Mi relegis la regularon kaj trovis jenon:
(1) ATENTU! Necesas respondi la demandojn ene de la indikita tempolimo.
(2) Por ĉiu demando aparte estas indikita tempolimo, ene de kiu oni devas respondi. Se la tempo elĉerpiĝas antaŭ ol oni sukcesas respondi, la respondo kalkuliĝas nesukcesa.
Bonan ludadon mi deziras! :)

 JPG Alkroĉita dosiero: 9024_1406745728.jpg

(Eksmembro) amihelic
afiŝita je 2014-07-31 13:18:09

Mi kore dankas al vi pro viaj sugestoj.
Estimsalute,

Anton Mihelič
www.antonmihelic.com
antonmhl@gmail.com

Katalin skribis:
Ĉi tie ni respondas al viaj komentoj koncerne la RISKO-ludon.
Se vi ne komprenas ion aŭ havas demandon pri la reguloj kaj funkciado, bv. lasi mesaĝon.
Kompreneble pri la enhavo de la demandoj ni ne volas korespondi ĉi tie, sed se pri ili vi havas rimarkigon, aŭ eventuale trovis eraron, bv. sendi tion en retmesaĝo al katalin(ĉe)ikso.net.
Dankon. Katalin

vmel
afiŝita je 2014-07-31 14:20:08

Mi bonvenigas s-inon Anna Löwenstein en la "klubo de venkintoj"!
Ankaŭ mi lastmomente ricevis la trian "steleton", pri kio mi eĉ ne esperis post du sinsekvaj nuloj hieraŭ-antaŭhieraŭ... Fakte mi ne kredis, ke ĉi-monate mi entute havos dignan rezulton: mi feriis malproksime de grandaj urboj. Sed bonŝance mi ĉiam trovis eblecon ludi per ies platkomputilo, kaj ne preterlasis eĉ unu tagon.
Vere mi delonge mi ne imagas mian vivon sen risko-ludo!

vmel
afiŝita je 2014-07-31 19:06:23

leandro_abrahao skribis:
Ankaŭ mi elkore salutas kaj gratulas ŝin, kaj vin! Mia kazo estas aparta. Kiel unuafoja venkinto s-ino Ana rajtas ricevi donacon. Ĉar s-ro Valentin jam venkis kaj ricevis donacon ĉi-jare, tial laŭ la ludreguloj li ne rajtas ricevi ĉi-foje.
NB: premion mi ricevis pasintjare. Pro la venko en majo 2014 mi premion ne ricevis, ĝi iris al sekvuloj, ĉar tiam ankoraŭ ne pasis jaro post mia unua venko.
Nun jam jes, k mi kredas, ke mi jam rajtas ricevi premion refoje, ĉu?

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-07-31 19:18:53

vmel skribis:
leandro_abrahao skribis:
Ankaŭ mi elkore salutas kaj gratulas ŝin, kaj vin! Mia kazo estas aparta. Kiel unuafoja venkinto s-ino Ana rajtas ricevi donacon. Ĉar s-ro Valentin jam venkis kaj ricevis donacon ĉi-jare, tial laŭ la ludreguloj li ne rajtas ricevi ĉi-foje.
NB: premion mi ricevis pasintjare. Pro la venko en majo 2014 mi premion ne ricevis, ĝi iris al sekvuloj, ĉar tiam ankoraŭ ne pasis jaro post mia unua venko.
Nun jam jes, k mi kredas, ke mi jam rajtas ricevi premion refoje, ĉu?
S-ro Valentin, saluton,
Nu, jes, vi pravas. En tiu kazo mia antaŭa mesaĝo estas sensignifa, kaj mi kore pardonpetas pro la senkaŭza trorapido kaj malĝusta analizo, el kio plej gravas, ke mi nun denove havas nur unu konton en edukado.net

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 10 11 12 13 14 15 16 17 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.