Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2014-04-01 20:00:13

La programo miksas la demandojn, mi mem havas neniun enrigardon en tiun parton.
Kompreneble la unuaj cento, dusent demandoj mem estis bazaj, simplaj....kaj kun paso de la tempo, kiam tiuj elĉerpiĝis, ni prenis, kreis, trovis aliajn, malpli konatatajn. Tamen eĉ nun ni metas ankaŭ facilajn demandojn... :-)
La demandojn, kiujn oni bone respondis ne rehavos. La nesciitajn jes, plej post tri monatoj oni rehavos. Kiam la demandoj entute elĉerpiĝos, eble la programo denove remetos la jam luditajn demandojn por ĉiu unuopulo.... mi devas demandi la programsiton pri tio. Do, nature estas, ke tiuj, kiuj jam deloneg ludas havas malpli facilajn demandojn.... La novaj ludantoj aŭ la malmulte ludintoj havas pli da ŝanco el la tuto ricevi ankaŭ facilajn demandojn.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-04-01 21:12:25

Mi legis pri la ĉeestaj Risko-ludadoj (ekz. pri tiu okazinta en Poznań), kaj ekrevis okazigi mem similan ludosesion en mia urbo. Estus bonege iam disponi pri RISKO-materialo (presebla ekz. kaj kiu scias, eble iam produktota kiel komercaĵo - ĉu bona ideo? :) ) per kiu oni povus mem aranĝi ĉeestan ludadon.

Nu, ĉu ankaŭ aliuloj pensis la samon?
Plej amike,
Leandro

vmel
afiŝita je 2014-04-02 07:26:13

leandro_abrahao skribis:
Mi legis pri la ĉeestaj Risko-ludadoj (ekz. pri tiu okazinta en Poznań), kaj ekrevis okazigi mem similan ludosesion en mia urbo. Estus bonege iam disponi pri RISKO-materialo (presebla ekz. kaj kiu scias, eble iam produktota kiel komercaĵo - ĉu bona ideo? :) ) per kiu oni povus mem aranĝi ĉeestan ludadon.

Nu, ĉu ankaŭ aliuloj pensis la samon?
Plej amike,
Leandro
Al mi ŝajnas, ke la formato de "risko"-demandoj tute ne taŭgas por ĉeesta konkurso.

vmel
afiŝita je 2014-04-02 07:31:51

leandro_abrahao skribis:
Katalin skribis:
Povas esti ke pluraj ne havas 3an demandon, ĉar por la unuaj du ili ne respondis bone kaj ne rajtis pluiri. Do, via kalkulo ne vere estas ĝusta.... Tiuj, kiuj havas nur du demandojn eble eĉ ne havis la ŝancon riski, sed farintus. :-)
Vi pravas! Mi simple nombris kiom da ludintoj respondis al tri demandoj, do kiom da ludintoj riskis perdi eĉ la unusolan akiritan poenton, se ni konsideros, ke iuj bone respondis almenaŭ unu el la du unuaj demandoj :)
Jes. Necesis nombri tiujn, kiuj respondis du demandojn, kaj ricevis iom da poentoj, ne nulon. K tiujn, kiuj ludis tri demandojn kun nula rezulto; kaj kun nenula. Nun jam ne eblas - aŭ Katalin povas "eltiri" tiujn informojn el la datumbazo?

Katalin
afiŝita je 2014-04-02 18:41:46

Mi jam gvidis plurajn ĉeestajn ludojn kun veraj RISKO-demandoj sed iom modifante la ludregulojn. Samtempe ludis 6 personoj kaj ili respondis laŭvice...... EStis sukceso...kaj post la ludoj multaj aliĝis al RISKO kaj ludas regule.
Necesis pretigi apartan dokumenton en POwerPoint... do, ĝi okaizs ne en la reto. Mi ne planas disdoni mian version...sed kiu ajn povas pretigi por si mem similan aferon.

Katalin
afiŝita je 2014-04-02 18:43:03

vmel skribis:
aŭ Katalin povas "eltiri" tiujn informojn el la datumbazo?
Ne, mi ne havas aliron al la datumbazo..... a tiu parto kiu koncernas la ludantojn mem.
Mi havas informojn nur pri la demandoj...

salutnomo
afiŝita je 2014-04-06 06:52:22

Saluton geamikoj! Mi skribas hodiaŭ, por danki al Katalin kaj Mogens pro ilia laboro koncerne tiun ĉi ludon. Por mi, ĝi estas bona amuzaĵo, kiu ĉiumatene devojigas miajn pensojn de la kutimaj pezaj zorgoj kaj igas min malstreĉiĝi. Danke al tiu ludo, mi komencas (aŭ kelkfoje finas, laŭ cirkonstancoj) mian ĉiutagan laboron per rideto. Kaj danke al tiu rideto, mi sentas min gajnanta en ĉiu tago kiam mi trovas kelkajn minutojn por ludi. Ĉu ne ĝuste tio estas la ĉefa celo de ajna ludo? Certe, ankaŭ kvizoj estas amuzaj. Se mi volus kvizi, mi povus respondi nur al la unuaj 2 demandoj. Sed mi preferas ludi, ĉar ludo signifas iom da risko, kaj ĝuste tio amuzas min, kelkfoje eĉ igas min gaje ridi, eĉ en periodoj kiam mi sentas min malbonhumora plejparte de la tago. Kelkfoje mi ja konas iun respondon, sed pro hasto mia mano misas la butonon kaj mi malgajnas. Ankaŭ okazas, ke mi malkapablas respondi, premas hazarde iun butonon kaj ĝuste tiam gajnas. Foje mi estis certa ke mi scipovas respondi, sed mispremis butonon… kaj malgraŭ tio mi ja gajnis!! Mi volis atentigi Katalin pri la erareto de la ludo, sed antaŭ ol fari tion, mi tamen kontrolis ĉu mi pravas. Mi malkovris… ke mi malpravis! Mi vane estis tiom certa pri la malo… Mi rakontis tiujn bagatelaĵojn por kundividi kun vi miajn bonajn sentojn pri nia komuna ludo. Amike, Luiza CAROL

miropiro
afiŝita je 2014-04-21 07:46:49

Ankoraŭ antaŭ iu tempo eblis vidi anoncon en sekcio Ludoj, ke baldaŭ aperos ankaŭ ludo Samopiniuloj kaj estis tie ankaŭ ekstera ligilo al la ludpaĝo. Kial ĝi malaperis? Kaj ĉu iam oni povos ludi la Samopiniulojn rekte en tiu ĉi retejo?

Katalin
afiŝita je 2014-04-21 07:53:37

Jes, mi volis, volas, volos… kaj elspezis monon jam teknike pretigi la surfacon, tamen la aŭtoro, kiun ankaŭ vi bone konas, de preskaŭ du jaroj ne faras iun ŝanĝon en la programo, kiu ebligus al ni ligi la ludon kaj unuecigi la kontojn ĉe edukado.net kun la kontoj de la ludo.
Mi retiris tiun anoncon por ne ĝeniĝi pro promeso, kies plenumo dependas ne de mi.

vmel
afiŝita je 2014-05-15 09:12:34

Mi preskaŭ ĉiutage rigardas la statistikan paĝon pri la ludo... k ion ne komprenas. Ekzemple, hieraŭ ĝi menciis, ke entute registritaj ludantoj estis 569, hodiaŭ 570, bone. Novaj ludantoj por majo - hieraŭ 8, hodiaŭ 9, nature. Sed kial la entuta nombro de ludantoj por majo restis senŝanĝa, 121?
Krome, por pasintjara aprilo estas indikite 327 novaj ludantoj, sed 290 ludantoj entute - kiel tio povas esti?

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.