Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

(Eksmembro) Alianomo
afiŝita je 2013-09-29 14:46:13

Katalin skribis:
Alianomo skribis:
Kio malĝustas pri "loĝi proksime de"?
Bv. strastudi tiun ĉi klarigon. http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/direktaj_rolvortetoj/al.html#i-c84
Lau tiu klarigo "loĝi de" ĝustas.

(Eksmembro) Alianomo
afiŝita je 2013-09-29 14:48:37

Pardonu, grava vorto iel malaperis. Mi intencis skribi: Laŭ tiu klarigo "loĝi proksime de" ĝustas.

Katalin
afiŝita je 2013-09-29 15:48:59

Se vi bone legas la klarigojn de Bertilo, vi vidas ke la preferoj iras al AL kun PROKSIME, eĉ se aperas kaj bonas "proksime de".
Post kelkaj jardekoj la afero decidiĝos en la lingvouzo.... sed mi mem jam nun inklinas al la pli bonaj solvoj, kaj ne kontentiĝas pri la nur bonaj.
Sed se vi ne volas lerni, ne volas priatenti nuancojn, nur ligiĝi al viaj fiksaj ideoj, estas bone.
Mi devus ĝoji, ke kelkaj el vi sendadas tien-reen la ekzemplojn de la ludo. Verdire pli feliĉigus min se vi farus tion por disvastigi la ludon kaj ne por serĉi subtenantojn por viaj elektoj, poentojn perdigaj.
Mi kaj mia kolekgo Mogens Rude Amderson faras niajn plej grandan bonon por amuzi kaj klerigi vin, kaj kun danko akceptas rimarkigojn, indikojn pri eraroj, plibonigoj, sed malfacile eltenas kontinuajn kritikojn, diskutojn, des pli kiam mankas ajna danko kaj laŭdo.

vmel
afiŝita je 2013-09-29 17:02:06

Kara Katalin,
dankoj kaj laŭdoj ne mankas, almenaŭ miaflanke.
Ankaŭ iom reklami la ludon mi klopodas.
Jen
http://vmel.livejournal.com/25308.html
http://vmel.livejournal.com/25795.html
kaj jen
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?p=106859#106859

Katalin
afiŝita je 2013-09-29 17:15:43

Dankon, Nikolao...

vmel
afiŝita je 2013-09-29 18:45:44

Katalin skribis:
Dankon, Nikolao...
Mi estas Valentin...

Katalin
afiŝita je 2013-09-29 18:58:17

vmel skribis:
Katalin skribis:
Dankon, Nikolao...
Mi estas Valentin...
Oh, pardonu, kompreneble..... mi scias kaj ne forgesos... Kiam venis via mesaĝo mi estis skribanta leteron al Nikola....

nicolee
afiŝita je 2013-09-29 21:17:02

Kara Katalin,

Eble vi devus preni la tempon por iom bone ripozi. Via respondo al Alianomo ne vere akcepteblas:
"Post kelkaj jardekoj la afero decidiĝos en la lingvouzo.... sed mi mem jam nun inklinas al la pli bonaj solvoj, kaj ne kontentiĝas pri la nur bonaj. Sed se vi ne volas lerni, ne volas priatenti nuancojn, nur ligiĝi al viaj fiksaj ideoj, estas bone."
Kiel vi skribas necesas nun atendi por scii kiu estos la preferata prepozicio. La fakto ke la verkisto de PMEG preferas "al" ne signifas, ke ĝi estas pli bona. Laŭ mi kaj aliaj personoj ĝi ne estas pli bona kaj laŭ mi estas nenia bona kialo ŝanĝi PIV pri tiu punkto. Via kritiko ke Alianomo ne volas lerni, estas tute aĉa. La fakto ke li preferas uzi la lingvon kiel en PIV tute ne signifas, ke li ne volas lerni. Via esprimo "fiksaj ideoj" ankaŭ ĉagrenas min. Ŝajnas al mi, ke vi havas fiksan ideon ke "al" estas pli bona, kaj ne volas agnoski, ke en tiu kazo ĉar estas kontraŭdiro inter PIV kaj PMEG ni devas atendi por povi vere decidi. Kaj cetere kion vi pensas pri la alia lingva demando kiun eĉ Trevor Steele ne kapablis respondi?

Vi bone laboras, sed ŝajnas al mi, ke vi devas havi la sintenon, ke vi laboras por vi mem, por mem havi bonan senton ene de vi, kaj por la komunumo, por Esperanto kaj vere ne devus gravi ĉu vi ricevas sufiĉe da laŭdoj. Personoj tamen faras la kvizon, do tio estas bona rezulto, sed ni strebas al perfekteco eĉ se perfekteco ne eblas. Do laŭ mi vi devus esti pli afabla kun Alianomo.

Katalin
afiŝita je 2013-09-29 23:53:33

Kara Nicole, mia respondo celis ne ĉefe Alianomon.

nicolee
afiŝita je 2013-09-30 05:22:23

Do ĉu estis ia ĝenerala komento? Sed tiuj kiuj ne volas lerni, supozeble ne ludas la kvizon, ne legas tiun forumon kaj ne kontaktas vin.
Kiam mi volas lerni pri gramatika punkto mi kutime konsultas PIV, PMEG kaj spertajn Esperantistojn. Ĉu vi havas la sintenon ke PMEG estas tute perfekta? PMEG estas certe tre bona verko, sed tamen oni ne ĉiam fidu ĝin 100% kaj provu trovi solvojn ankaŭ aliloke. Kaj cetere eĉ en PMEG estas uzita "proksime de" ekzemple sur tiu paĝo http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/lokaj_rolvortetoj/che.html

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 5 6 7 8 9 10 11 12 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.