Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

nicolee
afiŝita je 2013-09-15 00:38:05

Estus interese scii, kiom da diversaj demandoj ni ĝis nun ricevis kaj kiom el ili ni ĝuste respondis. Mi supozas, ke en la tabelo "Demandoj" estas la nombro de demandoj al kiuj ni respondis entute, do se ni ricevis dufoje la saman demandon ĝi kalkuliĝis 2 foje. Tamen eble ne estas tiel. Mi ne vidis klarigon. Mi ŝatus scii kiom da demandoj mi ankoraŭ ne vidis el la 1200. Ĉu la sumo ankoraŭ estas 1200?

Katalin
afiŝita je 2013-09-15 09:22:49

nicolee skribis:
Estus interese scii, kiom da diversaj demandoj ni ĝis nun ricevis kaj kiom el ili ni ĝuste respondis. Mi supozas, ke en la tabelo "Demandoj" estas la nombro de demandoj al kiuj ni respondis entute, do se ni ricevis dufoje la saman demandon ĝi kalkuliĝis 2 foje. Tamen eble ne estas tiel. Mi ne vidis klarigon. Mi ŝatus scii kiom da demandoj mi ankoraŭ ne vidis el la 1200. Ĉu la sumo ankoraŭ estas 1200?
Kara Nicole,
Ĉiu persono individe havas alian miksaĵon de demandoj kaj mi ne povas vidi, kiu, kiam, kiujn, demandojn ricevis. Mi eĉ ne scias, verdire, ĉu por la programisto tio videblas aŭ ne. Nun estas 856 diversaj demandoj en la datumbazo, 310 pri kulturo, 306 pri movado kaj 240 pri la lingvo. Ni daŭre riĉiĝas la kolekton. Teorie la jam starigita, sed nesciita demando povas reveni al la ludanto plej frue nur post 3 monatoj. Ĉu tiuj demandoj komencas reveni nur post la prezentiĝo de ĉiuj aliaj, novaj demandoj aŭ jam inter ili, mi vere ne scais.
Ĉu vi aŭ aliaj ekhavis iam jam konatan demandon?

nicolee
afiŝita je 2013-09-15 10:26:48

Mi sufiĉe ofte ricevas nun demandon kiun mi jam havis antaŭe. Do kiel vi diris ili povas reveni post 3 monatoj. La sistemo devas memori ĉu ni ĝuste respondis aŭ ne por ne redoni demandon al kiu ni kapablis respondi, do mi supozas, ke estus facile por la sistemo kalkuli kiom da ĝustaj respondoj ni havis.

Katalin
afiŝita je 2013-09-15 10:54:48

Jes, certe, estus aŭ estas facile. Sed tion ankaŭ prezentigi al la publiko kostus monon kaj nun mi ne planas investi en la ludon.
Mi ĉiuokze certas, ke laŭplane nur tiuj demandoj povas reiri al la ludanto, al kiu tiu donis ne la ĝustan respondon.
Mi esperas, ke la programo funkcias tiel.

vmel
afiŝita je 2013-09-27 07:07:24

Cetere, ni povas gratuli nin, ke la kvanto de ludantoj ne plu falas, sed eĉ iomete kreskas. Ĉi-monate unuafoje ludis pli multaj personoj, ol pasintmonate.

(Eksmembro) Alianomo
afiŝita je 2013-09-27 08:46:20

Kio malĝustas pri "loĝi proksime de"?

nicolee
afiŝita je 2013-09-27 09:19:22

Mi kontentas, ke mi ne estas la sola kiu vidas problemon en tiu demando. Laŭ PIV la normala formo ja estas "proksime de", sed Katalin skribis al mi, ke "proksime al" estas pli bona. Laŭ mi tio estas persona sinteno kaj certe mi parolis kun pluraj personoj kiuj pensas, ke "proksime de" estas pli bona solvo. Mi petis Katalin, ke ŝi ŝanĝu tiun demandon, sed evidente ŝi ne faris. Bonvolu averti nin, Katalin, se vi ŝanĝos, ĉar mi ne volas havi dufoje malĝustan respondon por la sama demando. Kaj Katalin, mi ankoraŭ atendas respondon de vi pri alia demando kiu laŭ mi havas malĝustan respondon.

Katalin
afiŝita je 2013-09-27 10:15:28

Alianomo skribis:
Kio malĝustas pri "loĝi proksime de"?
Bv. strastudi tiun ĉi klarigon. http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/rolvortetoj/direktaj_rolvortetoj/al.html#i-c84

Katalin
afiŝita je 2013-09-27 10:17:13

nicolee skribis:
Katalin, mi ankoraŭ atendas respondon de vi pri alia demando kiu laŭ mi havas malĝustan respondon.
Nicole, pardonu, sed mi ne havis kaj nun ne havas tempon.
La afero ne estis erara.... mi certas, kaj mi eĉ kontroligis....
Morgaŭ mi provos skribi al vi, nun mi devas tuj forveturi al Amsterdamo.

nicolee
afiŝita je 2013-09-27 11:09:41

En PMEG estas skribite: "Oni trovas ankaŭ proksima de, proksime de." kaj ke "la efektiva uzado estas miksita". Eble la verkisto de PMEG preferas "al", la verkisto de PIV preferas "de", do ni konsideru ke ni rajtas uzi kaj "al" kaj "de" kaj ni ne juĝu kiu estas la plej bona solva. Laŭ mi uzi "al" kiam ne estas movo estas tute mallogika solvo. Ankaŭ ŝajnas al mi mallogike ne uzi la saman prepozicion por proksime kaj malproksime.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.