Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Petra
afiŝita je 2013-05-10 19:27:27

Dankon pro la ludo, ĝi tre plaĉas al mi. Krom amuziĝi, ĉiun tagon ni povas lerni ion novan. Kaj la premioj estas vere allogaj!! Koran dankon al la donacintoj! Petra

Monika
afiŝita je 2013-05-11 09:37:12

Hodiaŭ mi ricevis mian RISKO-donacon! Mi elektis belan T-ĉemizon de TEJO, ĝi tre plaĉas al mi. Dankon al TEJO kaj la edukado.net!
Karaj aliaj "kunkonkursantoj": kuraĝon! Ludu, lernu, gajnu! Estas amuze.
Amike, Monika

vmel
afiŝita je 2013-05-20 15:11:12

Bona ludo. Mi estas ŝatanto de intelekt-ludoj en la rusa, kvankam alkutimiĝis al iom aliaj formoj. Nu, necesas akcepti la proponitajn regulojn - kiel diris antikva saĝulo, dioj donu al mi fortojn venki tion, kion mi povas, toleri tion kion mi ne povas ŝanĝi k saĝon por distingi...

Se mi volas proponi kelkajn demandojn por la ludo - kien k en kiu formo mi sendu?

Katalin
afiŝita je 2013-05-20 15:14:29

Saluton,
Ni ĝojas legi laŭdajn vortojn.... kaj scii ke oni ŝatas la ludon.(kutime venas nur kritikoj :-(.)
Sugestoj je novaj demandoj venu al mia adreso, katalin (ĉe) ikso.net.
Dankon, amike, Katalin

vmel
afiŝita je 2013-05-20 15:15:04

Plia rimarko: estus bone, se rezulto-tabeloj de pasinta(j) monato(j) ne malaperu tuj, lasante nur la nomon de unu venkinto, sed restu videblaj plu. Tio ja estus bona stimulo por tiuj, kiuj okupas 2-an-3-an ktp. lokon. Se teknike ne eblas konservi la tutan tabelon - do almenaŭ la supran dudekon...

Katalin
afiŝita je 2013-05-20 15:18:13

vmel skribis:
Plia rimarko: estus bone, se rezulto-tabeloj de pasinta(j) monato(j) ne malaperu tuj, lasante nur la nomon de unu venkinto, sed restu videblaj plu. Tio ja estus bona stimulo por tiuj, kiuj okupas 2-an-3-an ktp. lokon. Se teknike ne eblas konservi la tutan tabelon - do almenaŭ la supran dudekon...
Bona ideo, dankon. Mi mendos la realigon, sed ĝi povos okazi nur post kelkaj monatoj, ĉar la programisto nun ne disponeblas.

Mi jam mendis alian ŝanĝon, kiun oni certe tre ŝatos: nome, ke videblu ĉe la aktuala monato kiu jam ludis la koncernan tagon kaj kiu ne. Tio helpos kalkuli la ŝancojn, ĉu ne?

noelzivo
afiŝita je 2013-05-26 09:34:28

Kara Katalin!
Dankon pro tre bona kaj interesa ludo. Saĝa ideo estis sciigi la ĝustajn respondojn al personoj, kiuj eraris. Tio faras la ludon vere edifa, sed ne nur sporta-hazarda konkurso.
Kaj vere strangaj estas plendoj pri tro kurta tempo eĉ por legi la demandon. Ja homoj, kiuj multe legas, faras tion sufiĉe rapide, pro alkutimiĝo. Ĉu esperantistoj ne kutimas legi?
Bonan humoron al vi kaj daŭrigu kun inspiro!

vmel
afiŝita je 2013-05-27 09:49:57

Dezirindus, ke ne estu demandoj por "rubaj" scioj, t.e. pri iu bagatela fakto, neniom grava por movado kaj kulturo. Ĉe tiuj oni povas nur hazarde trafi en ĝustan respondon, pli probable maltrafi.

Kaze de modifo de rezult-montrado, mi havas plian sugeston: ke ajnamomente estu videbla kvanto de ĉiuj iam ludintaj - ĉar supozeble ne ĉiuj el la majaj 213 troveblas inter la aprilaj 290, ktp. Utilus numerigi ĉiujn listojn de ludantoj - monatan k jaran...

Katalin
afiŝita je 2013-05-27 12:27:33

Saluton,
Mi ne tute bone komprenas, kion vi skribas pri ruboj. Ĉu laŭ vi en la ludo estas demandoj, kiuj estas ruboj, negravaj?
Nu, ni ne povas krei 1200 demandojn nur pri la naskiĝdato kaj loko de Zamenhof.
Kompreneble estas en la ludo ankaŭ tiaj demandoj, kiaj estas intersaj nur por kelkaj grupoj, lokoj, regionoj, agadkampoj, sed por ili certe, do, tiaj demandoj ne estas ruboj.
Kaj jes ja, la ludo nomiĝas RISKO, en kiu ne nur konkretaj scioj havas rolon, sed ankaŭ bonŝanco. Tiel ĝi estas ludo kaj ne kurso kun fina diplomo. Nur ludo kun fina premio kaj duma kleriĝo.
Mi aldonu ankoraŭ, ke ĉiujn trafas la samaj demandoj, sed ne en la sama tempo... do foje supre, foje sube... tiel estas iom da streĉo. Estus tro monotone ke onu ĉiam povus tuj scii kiu gajnos, ĉu ne?

Bonan riskumadon, Amike, Katalin

vmel
afiŝita je 2013-05-27 13:51:20

Mi parolis pri mesaĝoj de la speco "kiu el la (aktivuloj) aperis en (iu bildo) en (tia aspekto)". Krome, iuj homoj havas malbonan vidkapablon, iuj - malbonan memoron pri vizaĝoj, iuj - neniam partoprenis tutmondajn aranĝojn kiel UK-oj, ktp., do ne estas bone devigi rekoni personojn laŭ vizaĝo.
Ankaŭ nebonaj, laŭ mi, estas demandoj pri kvanto de iaspecaj personoj aŭ libroj - ĉu ili estis/as inter 1200-1400, aŭ 1400-1600 ktp. Oni normale ne bezonas memori tiajn ciferojn precize, do se iu respondis ĝuste - tio ne signifas ke li estas erudiciulo - eble al li nur loterie bonŝancis...

Sed beletrajn librojn legas pli-malpli ĉiuj (almenaŭ - devas legi, se pretendas esti erudicia e-isto). Demandoj pri la lingvo mem estas tute senriproĉaj, pri kulturo - preskaŭ, do la malplej forta parto estas movado...

"Estus tro monotone ke onu ĉiam povus tuj scii kiu gajnos, ĉu ne?" - jes, certe. Sed oni ŝatus scii, kioman lokon k inter kiom oni okupas, do pro tio mi petis fari ludant-listojn numeritaj. Se mi estas sur 5-a aŭ 7-a loko, tio facile videblas, sed por persono sur 20-25-a loko jam neoportunas... Kaj jes, mi aprobas la promesitajn modifojn k atendas ilin.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.