Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

marsy4kom
afiŝita je 2013-04-14 14:19:31

Mi estas tro malrapida kaj ne havis sufiĉan tempon por legi la tutan demandon. Mi ja scias ke hodiaŭ mi gajnos neniun poeton,tamen mi estas scivolema kaj ludema kaj deziras koni la tutan demandon .Ĉu eblas?

Katalin
afiŝita je 2013-04-14 19:19:39

Respondo al marsy4kom
La demandon, se via respondo ne estis bona vi ricevos en retmsaĝo je la dua horo nokte, ĉiam post via ludtago. vi devas mendi tion ĉe la agordoj.
El tiu mesaĝo eblos scii la demandon kaj serĉi mem la respondon.
Atentu, se en la demando estis bildo, filmo aŭ muziko, tiujn ni ne povas sendi, estas nur mencio pri ili. Sed baze vi havos kion vi deziras havi. Kaj certe venos tempo kiam vi pli kaj pli rapide povos ludi. Kuraĝon kaj dankon ke vi tamen ludos.

nicolee
afiŝita je 2013-04-14 22:25:47

Ricevi la demandojn por kiuj ni ne donis la ĝustan respondon ne multe helpas se ni ne ankaŭ ricevas la elekton de eblaj respondoj. Ekzemple mi havis la demandon Kion li faris? Tio estis la tuta demando. Do pri kio mi devas studi por povi respondi? Mi ja povas publike mencii la demandon kiun mi havis ĉar tio neniel helpos aliajn kaj ĝi ne helpas min mem estontece scii la respondon.

Katalin
afiŝita je 2013-04-15 06:14:04

Nicole, kiel mi jam hieraŭ suspektis, vi ne vidas la fotojn apudajn. Ankaŭ ĉe tiu ĉi demando ests foto kaj vi devas skribi la nomon de la verbo. Mi kontaktis jam la programsiton por ke li diru, kiun programon vi ne havas, kio povas esti la problemo en via komputilo. ĝis nun neniu krom vi anoncis pri tiu problemo.
Mi vere bedaŭras.... Espereble vi rapide rearanĝos la aferon kaj ekde majo vi pvoas ludi plenekipite. ĝis tiam uzu la ludon por ekzeci vin.

Katalin
afiŝita je 2013-04-15 06:44:06

Nicole, ĉu vi vidas la fotojn pri la libroj sur tiu ĉi paĝo:
http://edukado.net/biblioteko
Mi aldonis ankaŭ foton.

 PNG Alkroĉita dosiero: 4_1366008246.png

basaundi
afiŝita je 2013-04-15 09:34:09

La hodiaŭa lingva demando montris nenion kaj mi tute ne povis respondi. Mi ricevis 2 poentojn tamen pro la aliaj demandoj kiuj ja montriĝis.

Katalin
afiŝita je 2013-04-15 09:52:59

Jam du aliaj perosnoj reklamaciis pro la sama problemo. Ni petas vian pardonon. La programisto laboras pri la serĉo kaj solvo de la problemo.
Estas bone ke tiu monato ne estas plena kaj oni povas lerni ludi, kaj ni povas kapti eventualajn problemojn. Majo jam certe estos perfekta kaj ĉiu senprobleme povos ludi. Bv. iom pacianci, sed nepre ĉiam raporti problemojn. Tio helpos nin perfektigi la ludon.
Ekranfotoj, indiko de la tempo de la ludo kaj la versio de la retumilo ĉiam utilas por detektivi pri la problemo. DANKON.

(Eksmembro) korlando
afiŝita je 2013-04-17 09:07:25

Karaj, fakte por maljunuloj - kiel mi - bezonata estas iomete pli longa tempo por tralegi kaj kompreni la demandon. Sed tio estas nur ludo, kiu krom amuzo ankaŭ lernigas. Kaj ekzemplo de tio estas, ke mi hieraŭ tralegis la Deklaracion el Bulonjo 1905 por scii kiom da punktoj ĝi havas, ĉar mi malsukcesis respondi al tia demando! Do ni kleriĝu danke al RISKO, sen streĉo (tio ja ne estas batalo) kaj amuze plilarĝante siajn sciojn. Sukcesojn al la Organizantoj! Amike -Halina

miropiro
afiŝita je 2013-04-20 06:42:21

Mi devas gratuli al ideo de ludo RISKO :) Tiu ĉi ludo laŭ mia opinio venigas homojn regule al tiu ĉi paĝaro, same kiel mi nun faras ĉiun tagon :)! Vere bona ideo!

autuno
afiŝita je 2013-04-21 09:01:16

Mi tre hontas, ke dum 4 sinsekvaj tagoj, mia rezulto estas nulo (O) pro maljusta respondo al la "lingvo" rubriko, kvankam miaopinie, mi estas pli kapabla en tiu kampo. Mi pensas, ke la kialoj de malsukceso por mia kazo estas (1) mi ne kutimas ludi retludojn, en ajna lingvo, do ne havas tian sperton fulmrapide reagi. (2) Samkiel aliaj vjetnamoj, mi ne kutimas respondi al negativaj demandoj. (3) La limtempo estas afiŝita en sekundoj, tial la ludanto devas legi la ciferojn, kaj tio estas ĝeniga. Estus pli oportune se vi montrus rondan kukon kiu malgrandiĝas proporcie kiel pasas la tempo?
Ĉiakaze, mi ne malkuraĝas kaj dauras la ludon.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.