Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Raita
afiŝita je 2013-06-05 03:51:24

Legante la komentojn mi ion lernis pri Risko kaj ni ludantoj. Ni facile ofendiĝas, se ni ne gajnas poenton, kvankam ni opinias, ke ni posedas la lingvon. Tiuokaze ni miskomprenis la ideon de ludoj. Risko estas risko! Ni amuziĝu! Kaj ni konatiĝu kun la tekniko de elektronika ludado. Bonan daŭrigon al ĉiuj! Dankon al la homoj, kiuj konstruas la ludon! Dankon al tiuj, kiuj prikomentis kaj helpis min kompreni.

nicolee
afiŝita je 2013-06-05 05:34:58

Jes, ni amuziĝu kaj lernu. Nu, mi ne tre bone amuziĝas kiam mi bone respondis al du demandoj kaj perdas la poentojn ĉar mi ne kapablis respondi al la tria demando. Mi preferus se ĉiu demando valorus unu poenton. Ĉar la demandoj estas ofte malfacilaj multaj personoj tute ne sukcesas havi poentojn kaj mi supozas, ke sufiĉe multaj el tiuj estos malkuraĝigataj.

Estas sufiĉe da riskoj en la vivo, ni ne vere bezonas riskon en ludo!

Katalin
afiŝita je 2013-06-05 06:43:35

Tre malĝojigas min ke pluraj havas malbonan opinion pri la ludo kaj suferas pro ĝi. La celo ne estis homojn.

Bonvolu akcepti ke RISKO NE ESTAS EKZAMENO, ne tiuj venkas en ĝi kiuj scias la plej multon.
Bv. kompreni, ke se la ludo baziĝus nur je scioj, estus signife malpli da personoj kiuj ludus ĝin.
Imagu, ke tiu, kiu havas la plej multe da konoj venas ludi, kaj kompreneble ĉiam gajnas: en la unua monato, en la dua, en la tria....
Eĉ se estus 500 personoj en la ludo, post kelkaj monatoj 490 forlasus la RISKON, ĉar sinjoro XY, certe ĉiam gajnos.

Do, nun la ŝancoj iom egaliĝas. Necesas scioj kaj necesas bonŝancoj. Kaj tiel multe pli da homoj havos la eblon vere LUDI, provi, riski, gajni, perdi.
Ankaŭ perdi, lerni perdi estas parto de la vivo.
Vidu niajn ĝisnunajn gajnintojn. En la sekvaj ludturnoj ili same ludas, sed ne sukcesas esti en la pinto. Tiel kreiĝas spaco por aliaj.
Jes, kun iom da streĉo..... risko, sed oni almenaŭ ne perdas monon dume, ĉu?
Kaj ricevinte la bonajn respondojn tamen ĉiu povas lerni laŭplaĉe tiujn aferojn, kiuj interesas la personon, kiujn vere valoras teni en la kapo.
Mia edzo, Sylvain, ludas, kaj mi vidas lin sufiĉe ofte perdi. Mi spertas la ĝojon, kiam ili gajnas, kaj jes ja aŭdas kelkajn blasfemojn kiam du poentoj perdiĝas. Mi vidas mian edzon noti datojn, nomojn por memori ilin, preni librojn por eklegi. Kiam li estas for de la hejmo kaj tiel ludas kaj atingas 4 poentojn, li eĉ sendas tekstmesaĝon por fieri. Sed li estas ankaŭ honesta kaj diras, ke jes, plurfoje li havis vere bonŝancon, ĉar nur blinde trafis la ĝustan respondon. Li vere lude lernas, kaj RISKON mi iel tiel imagis funkcii.

Mi petas vin ludi kun iom malpli da seriozeco, ne prenu RISKON kiel ofendon.
Kaj se tamen ĝenas iun vidigi sian malbonsanĉon, ĉiam eblas skribi al mi, kaj mi povas - kun malĝojo, sed tamen - forigi la personon el la ludo. Sed tiam perdiĝas ne nur la monataj poentoj, sed tiuj de la tuta ludo.

Ĉiuokaze la ludregulojn (kaj la programon) ne eblas ŝanĝi. La sola afero kion mi povas fari, estas fermi la ludon.

nicolee
afiŝita je 2013-06-05 08:38:47

Mi ja ŝatas la ludon, sed mi ŝatus ĝin ankoraŭ pli, se oni ne riskus perdi poentojn. Neniu esperantisto supozeble scias la respondon al ĉiuj demandoj, do certe ne ĉiam la samaj personoj venkos. Se venas iu kiu scias ĉion, li daŭre venkus eĉ kun la risko, ĉar li ne perdos poentojn se li ĉiam scias la respondon al la 3a demando. Sed ni ja ĉiuj havas aliajn sciojn, do demandoj kiuj estas facilaj por iuj, estas malfacilaj por aliaj.

maelto
afiŝita je 2013-06-05 17:22:26

mia komento ne estas peto aŭ plendo. Nur komento al Katarin pri: kial vi ne diras redaktorino anstataŭ redaktoro, kiam vi parolas pri vi mem?. Ĉu tiu vorto ne ekzistas en esperanto?

Katalin
afiŝita je 2013-06-05 17:24:11

Jes, ekzistas, sed en la mesaĝoj gravas ne tio, ke mi estas virino, sed tio kio estas mia funkcio.

maelto
afiŝita je 2013-06-05 17:30:44

Nu, tio estas kion mi kredis ke vi estis dirontaj ... bonege, Katalin, kaj dankon

maelto
afiŝita je 2013-06-05 17:51:51

Katalin, mi tre ŝatas la demandon pri la lingvo, kiam mi ludas Riskon, ĉar gramatiko estas unu el miaj plej ŝatataj ideoj aŭ fakoj en Esperanto. Sed, koncerne la esperantan movadon kaj la alian temon, ho Dio!! Mi ne trafas, ĉar preskaŭ neniam mi sukcesas respondi bone. Ĉu estas tro malfacilaj viaj demandoj, aŭ mi devas kulpigi min?. Certe, mi devas kulpigi min mem ... Dankon pro via tempo

maelto
afiŝita je 2013-06-05 18:01:28

Katalin, koncerne Nicoleen kaj aliajn forumulojn, mi kredas ke la reguloj pri la ludo RISKO estas bonaj. La nomo de la ludo jam diras kaj klarigas pri sia funkcio: la ludanto devas riski siajn du unuajn poentojn kiam li aŭ ŝi riskas akcepti trian demandon!!!

vmel
afiŝita je 2013-06-06 06:23:21

La reguloj ĝenerale estas bonaj, jes. Mi dum pli ol 20 jaroj sisteme okupiĝas pri intelektaj ludoj ruslingvaj, estis en 2006 ĉampiono de Rusio en teama ludo, plurfoje aperis televide en rusa analogo de fama "Jeopardy!" - do, kredu, mi konas la temon.
Tamen certe estas plibonigeblaj detaloj. Mi jam proponis - konservi ludant-listojn de pasintaj monatoj, almenaŭ la suprajn 20-30 lokojn. Aŭ - ĉiujn rezultojn krom la nulaj. La listo estu numerita. Certe, personoj kun sama kvanto de poentoj havu dividon de lokoj, do ne, ekz.,
45. ikso 12 20 18 ...
46. ipsilono 14 22 18 ...

sed:
45-46. ikso ...
45-46. ipsilono ...

Alia principa modifo, kiun mi proponas laŭ sperto de konataj ludoj, estas - ke oni povu elekti la temon ne nur de la unua demando (el 3 temoj), sed ankaŭ de la dua (el 2 restintaj). Tio ebligos pli konscie formi la risk-strategion.

Pri enhavo de demandoj mi jam skribis ĉi tie pli frue.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.