Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2013-06-06 08:13:57

Dankon pro la komento.
Mi jam indikis al vi, ke mi mendis ĉe la programisto ŝanĝojn, inter ili la konservadon de la rezultolistoj. Mi atendas, ke li plenumu la mendon, sed certe tio daŭros ankoraŭ plurajn semajnojn, ja li estas okupata pri la rekonstruo de lernu.net. Mi mem konservis foton pri la tabeloj, do, ili estos disponeblaj, se la programo ne konservis tiujn datumojn.
Pri la elekteblo de la dua temo: mi mem tiel konceptis la programon, sed en la realigo oni ne faris tion. Ankaŭ mi bedaŭris kaj bedaŭras. Mem la programo estis tre komplika - laŭ la programistoj - kaj kostis por ni multe. Tia ŝanĝo denove kostus certe pli ol mi momente povas pagi.
Multaj ludas, ĝuas, sed sincere dirite, neniu ankoraŭ donacis ajnan sumon por la pluperfektigo aŭ funkciigo de la ludo. Bedaŭrinde ankaŭ tiuj aferoj gravas, almenaŭ el mia flanko.

maelto
afiŝita je 2013-06-06 11:44:04

Katalin, ĉu oni povas scii pir la taŭgaj respondoj al demandoj, kiam jam ili estas responditaj?

Katalin
afiŝita je 2013-06-06 13:27:03

maelto skribis:
Katalin, ĉu oni povas scii pir la taŭgaj respondoj al demandoj, kiam jam ili estas responditaj?
Jes, bv iri al la AGORDOJ sur la ĉefa paĝo de la ludo kaj tie marki, ke vi volas la mesaĝan sendadon de la respondoj, ĉiutage kaj eblas peti ankaŭ monatan resumon.
Amike, Katalin

maelto
afiŝita je 2013-06-06 13:34:57

ne, ne, Katalin, kiam mi diris "taŭgaj respondoj", mi temis pri la respondo al demando, ne pri la numero da demandoj, per taŭgaj aŭ ne taŭgaj respondoj, kiujn mi respondis. Tio estas, mi volus koni la tekston, la veran respondon, ne la kvanton da demandoj bon-trafitaj aŭ malbon-trafitaj. Ekzemple: kio estas bo-? --> prefikso estas la taŭga respondo, ne sufikso

maelto
afiŝita je 2013-06-06 13:40:23

Mi konsentas kun Vmel, pri lia lasta kaj principa modifo, kiam li proponas ke oni povu elekti la temon ne nur de la unua demando (el 3 temoj), sed ankaŭ de la dua (el 2 restintaj).

Katalin
afiŝita je 2013-06-06 13:42:26

maelto skribis:
Mi konsentas kun Vmel, pri lia lasta kaj principa modifo, kiam li proponas ke oni povu elekti la temon ne nur de la unua demando (el 3 temoj), sed ankaŭ de la dua (el 2 restintaj).
Ankaŭ mi konsentas kaj volis.....

Katalin
afiŝita je 2013-06-06 13:45:48

maelto skribis:
ne, ne, Katalin, kiam mi diris "taŭgaj respondoj", mi temis pri la respondo al demando, ne pri la numero da demandoj, per taŭgaj aŭ ne taŭgaj respondoj, kiujn mi respondis. Tio estas, mi volus koni la tekston, la veran respondon, ne la kvanton da demandoj bon-trafitaj aŭ malbon-trafitaj. Ekzemple: kio estas bo-? --> prefikso estas la taŭga respondo, ne sufikso
Bv. ne citi demandojn ĉi tie.
Mia plia mendo estas ĉe la programisto, ke li kreu al mi eblon aldoni al la ĝustaj respondoj, kiuj iras al la ludanto mesaĝe, ankaŭ fontojn, ligojn, klarigojn, por ke ili pli bone komprenu la aferon.
Ni devas atendi por ke tio realiĝu, kaj poste je tio, ke mi povu tiun laboron fari ĉe 9000-1200 demandoj.
Do, tio certe ne okazos en la sekvaj semajnoj.
Sed estus bone se la ludantoj iom ankaŭ mem detektivus..... oni ne povas ĉion doni preta..... aŭ mi ne povas... ĉar fizike ne kapablas....

vmel
afiŝita je 2013-06-06 13:51:20

Katalin skribis:

Mi opinias, ke tia detaligo de respondo ne estas necesa. Sufiĉas la nuna sistemo: sekvatage ludinto ekscias korektajn respondojn al misresponditaj demandoj, kaj poste li/ŝi mem scivolemu kaj serĉu detalojn kaj fontojn.
Jam proponitaj modifoj (kiujn, mi vidas, oni subtenas) estas, almenaŭ, pli bezonataj, do pli urĝaj.

maelto
afiŝita je 2013-06-06 13:54:48

certe, certe, Katalin. Nur restas al mi laŭdi vian laŭdindan laboron pri nia mirinda lingvo. Ĉiu vera esperantisto devus danki tiun taskon. Cetere, ĉu vi scias se inter la ludantoj je Risko estas famaj esperantistoj (Corsetti, Marjorie Boulton, la teamo ĉe Radio Verda, ktp, ktp, ...), kaj se jes, kiun lud-nomon ili uzas?

vmel
afiŝita je 2013-06-06 15:15:34

maelto skribis:
Cetere, ĉu vi scias se inter la ludantoj je Risko estas famaj esperantistoj (Corsetti, Marjorie Boulton, la teamo ĉe Radio Verda, ktp, ktp, ...), kaj se jes, kiun lud-nomon ili uzas?
Kolego, vi ja povas musklaki ajnan ludnomon en la tabelo - kaj tuj ricevi informojn pri la persono. Mi kun intereso trovis kelkajn konatojn sub tute nekonjekteblaj retnomoj, aliflanke kelkaj nomoj estas tuj rekoneblaj, ĉar uzataj ankaŭ aliloke.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.