Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

fiskot
afiŝita je 2013-06-08 21:24:22

Mi ŝatus konfirmi, ke la monata premio, kiun mi gajnis por majo 2013 – la elektronika abono de “Beletra Almanako” – jam komencis venadi al mi ;-) Koran dankon al la organizantoj kaj la donacinto!

La partopreno en la ludo estas interesa sperto. Eĉ kiel gajninto mi ja ne respondis bone ĉiujn demandojn, tial ankaŭ mi lernis kelkajn aferojn. Pri iuj aliaj mi rememoris kaj plu esploris por scii pli. Mi ekhavis la novan kutimon ĉiutage viziti edukado.net kaj dank’ al tio mi pli ofte vizitas ankaŭ la aliajn partojn de la retpaĝo. Dankon!

Amike,
Paweł Fischer-Kotowski
Varsovio, Pollando

Raita
afiŝita je 2013-06-24 07:57:17

Ankaŭ mi decidis ĉiutage ludi, almenaŭ en junio, kaj ankaŭ legi la novaĵojn de edukado.net. Obstine mi tion faras, kvankam oftege sen sukceso en la ludo. Tio ne gravas. Mi lernas. Estas inde. Sed al miaj maljunaj okuloj kaj cerbo estas tro granda la rapideco. Do, mi konsolas min, ke EBLE mi povus iom pli ĝuste respondi, se mi havus la tempon legi la demandojn kaj alternativojn ĝis plena kompreno. Konsilo al seriozuloj: malstreĉiĝu! Bonan someron!

Raita
afiŝita je 2013-06-24 07:58:57

Bonvolu korekti la mistajpaĵojn en miaj mesaĝoj! SE eblas!

Katalin
afiŝita je 2013-06-24 09:15:59

Raita skribis:
Bonvolu korekti la mistajpaĵojn en miaj mesaĝoj! SE eblas!
Jes, eblis, kvankam mi ne havis multe por fari.

Kara Raita,
Ni jam iom longigis la respondtempon, sed ne povas tro fari, ĉar pri pluraj ludantoj ni scias, ke kiam ili havas pli da tempo, ili komencas serĉadon en la reto, kaj tiam ne la scio, sed la teknikaj lertoj helpos gajni.
Se foje mi havos monon, eble mi konstruigos la "senior"-version de la ludo. :-)

vmel
afiŝita je 2013-07-14 12:13:23

Dankon pro la modifoj, nun estas pli oportune. Certe, dezirindus ankaŭ (mi jam skribis pli frue) ebleco elekti temon de la dua demando. Nu, eble iam poste...

Katalin
afiŝita je 2013-07-14 23:29:11

vmel skribis:
Dankon pro la modifoj, nun estas pli oportune. Certe, dezirindus ankaŭ (mi jam skribis pli frue) ebleco elekti temon de la dua demando. Nu, eble iam poste...
Jes, jes, ankaŭ tiu ŝanĝo estas mendita, sed ties kreado bezonas pli da tempo ol kiom la programisto nuntempe povas dediĉi por ni.

nicolee
afiŝita je 2013-07-21 05:16:51

Ĉu mi estas la sola kiu ludis ĉiun tagon ekde la unua tago?

Katalin
afiŝita je 2013-07-21 07:43:18

nicolee skribis:
Ĉu mi estas la sola kiu ludis ĉiun tagon ekde la unua tago?
Se mi bone vidas en tiu ĉi listo http://edukado.net/ludoj/risko?m=chiuj_rezultoj_jare vi estas la sola ku ludis ĝis hodiaŭ 100-fojojn.
Eble ni devos jarfine aljuĝi premion al la plej diligenta ludinto, ĉu ne?
Gratulojn kaj dankon al vi pro via interesiĝo.

vmel
afiŝita je 2013-07-21 17:38:28

nicolee skribis:
Ĉu mi estas la sola kiu ludis ĉiun tagon ekde la unua tago?
Ŝajne jes. Mi preterlasis du unuajn tagojn - ĉar tiam estis aliurbe. Principe mi povus tie trovi ret-aliron, sed - ĉar mi ankoraŭ ne "gustumis", kio estas la risko-ludo, mi ne tre zorgis pri tio. Sed ekde kiam mi provis, mi ludas senpaŭze...

vmel
afiŝita je 2013-08-18 09:19:11

Ĉi tie, samkiel en Transspegula Lando, oni devas kuri plenforte nur por resti surloke. Por moviĝi antaŭen, oni devas kuri duoble pli rapide...

Mia edzino nun dum du semajnoj ferias en sia naskiĝloko, en Siberio, 3500 km for de Moskvo, renkontiĝas kun sia frato, kuzinoj ktp. Ni ĉiutage sms-as al ŝi pri miaj rezultoj en la ludo (pli frue mi simple rakontis vespere). Ŝi anime subtenas min.
Do, Katalin, mi bone komprenas vin kaj vian edzon...

 Aldoni novan mesaĝon

1 3 4 5 6 7 8 9 10 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.