Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Algis
afiŝita je 2013-04-25 18:53:58

Saluton!
Tamen post ĝusta respondo je 1-a demando 2-a ne venis, nur post iom da tempo aperis komenca paĝo. Kiam mi klakis "ludi", aperis info, ke mi jam ludis hodiaŭ kaj havas 1 poenton.
ps.dum unuaj tagoj al mi ankaŭ sufiĉis tempo nur por legi demandon kaj ne restis por respondi
Sincerajn salutojn! Algis

Katalin
afiŝita je 2013-04-25 18:56:52

Dankon, Algis, pro la raporto.
Mi pensis ke tiun problemon ni jam solvis. Do, se denove aperis, mi raportos al al programsito.
Ĉu vi havas firman kaj bonan retkonekton?
Ĉu vi memoras ion el via demando?

(Eksmembro) amihelic
afiŝita je 2013-04-26 10:26:10

Saluton s-ino!
Jes, la nova ludo estas tre interesa. Mi rigardis ĝin antaŭ du horoj. Mi deziras al vi bonan ludaton.
Amike,
Anton

es_pi
afiŝita je 2013-05-03 08:00:49

Hodiaŭ ŝajne estis aŭdekzerco. Oni devis eltrovi la devenon de la parolanto; sed mi bedaŭrinde aŭdis nenion... :(

Katalin
afiŝita je 2013-05-03 08:56:14

Saluton,
Ĉu vi vidis dekstre de la teksto la lokon de la sonludilo, kie vi devis mem lanĉi la ludigon. La grafikaĵo estas la sama kiel ĉe aliaj elektronikaj aparatoj. Oni devas simple klaki tien kaj lanĉi la ludigon. Kompreneble necesas ankaŭ lanĉi la sonsistemon en via komputilo.

nicolee
afiŝita je 2013-05-07 08:19:12

Se vi uzas prepoziciojn kiel en PIV vi ne sukcesos bone respondi, ĉar Katalin konsideras ke uzi alian prepozicion estas pli bona solvo. Nu mi pensas, ke devus ne esti tiaj demandoj. Se la uzo de prepozicio estas akceptita en PIV evidente ne estas lingva eraro uzi ĝin.

Katalin
afiŝita je 2013-05-07 09:29:30

Nicole, mi jam private respondis al vi, ke estas du ebloj, du bonaj ebloj kun la vorto PROKSIMA. (Dankon ke vi mem ne citis ĝin kaj ne fuŝis la ludon).
Mi volas disvastigi la uzon de pli logika kaj nuntempe pli konsilata formo, kiun ankaŭ PMEG pli ofte uzas kaj proponas.
Do, en la ludo mi devis indiki UNU solvon, kaj mi indikis tiun, kiu nuntempe kaj laŭ mi estas pli bona ol la alia. PIV mem ne en ĉio estas la biblio.
Nun, danke al la ludo, vi kaj la aliaj ludantoj almenaŭ havos eblon pripensi la aferon kaj elekti por la estonteco viajn proprajn vojon kaj opinion, ĉu identan kun tiu, kiun mi konsilas aŭ la malnovan uzon.

Algis
afiŝita je 2013-05-07 16:35:42

Saluton!
Hodiaŭ mi eĉ ne komprenis, laŭ kio mi decidu pri nacieco, kaj finiĝis tempo

Katalin
afiŝita je 2013-05-08 07:12:30

Verŝajne vi devis aŭskulti sonregistraĵon, kiun vi devis lanĉi kiel sonaparaton... tuj dekstre apud la teksto.

nicolee
afiŝita je 2013-05-10 07:49:15

Kvankam mi havas logikan menson mi ne komprenas kial estas pli logike diri "proksime al" ol "proksime de". Zamenhof mem kutime uzis "proksime de". Kial ŝanĝi tiun uzon? Eble la stacidomo estas apud la vendejo. Eble ĝi tamem estas iom pli for. Do ĝi estas proksime de la vendejo. Tute ne estas movo. Laŭ mi estas logike uzi la saman prepozicion kun proksime kaj malproksime. Katalin, vi skribis ke se io estas malproksime ĝi estas kvazaŭ malantaŭ nia dorso. Ne, ĝi estas malproksima en ĉiuj direktoj ankaŭ se ni rigardas al tiu direkto. Ĝi povas esti tre for en la direkto en kiun ni rigardas. Nu mi bedaŭras, ke Katalin enmetas tiajn lingvajn demandojn en kiuj du formoj estas ĝustaj, sed estas ege subjektive kiu formo estas la plej bona.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.