Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

Katalin
afiŝita je 2013-04-13 11:45:12

Ĉi tie ni respondas al viaj komentoj koncerne la RISKO-ludon.
Se vi ne komprenas ion aŭ havas demandon pri la reguloj kaj funkciado, bv. lasi mesaĝon.
Kompreneble pri la enhavo de la demandoj ni ne volas korespondi ĉi tie, sed se pri ili vi havas rimarkigon, aŭ eventuale trovis eraron, bv. sendi tion en retmesaĝo al katalin(ĉe)ikso.net.
Dankon. Katalin

Pierre
afiŝita je 2013-04-13 12:35:20

Strange, sed mi nur povis - sukcese- respondi al du demandoj, la tria neniam alvenis.
Ĉu mi misfaris ion aŭ ĉu la programo iom fuŝetis?

Katalin
afiŝita je 2013-04-13 12:39:06

Pierre, ĉu vi elektis el la du ebloj kiuj aperas post la dua ludo?
Tiam vi devas decidi ĉu pluiri kaj riski duobligi la poentojn aŭ nuligi ilin, ĉu halti ĉe la ludo post la dua demando.
Mi supozas ke vi ne reagis, ne elektis pluiri, do, haltis kaj la programo fermis vian ludeblon post iom da tempo.
Bv. morgaŭ nepre atenti tiun parton kaj elekti laŭ viaj deziro kaj ŝancoj.

manoel
afiŝita je 2013-04-13 21:21:20

Saluton!Laŭ mi la tempo-ludo estas tro rapida, ke apenaŭ oni sukcesas legi ĝin. Koran dankon!Mi rezignis.

Katalin
afiŝita je 2013-04-13 21:28:35

Ĉiu demando havas propran tempolimon, ne tre longan, por ke oni ne komencu serĉi la respondon en la reto. Do, nur al tiu demando eblas bone respondi, al kiu oni SCIAS la respondon.
Eble provu ankoraŭ alifoje.
Amike, Katalin

-
afiŝita je 2013-04-14 00:12:03

Saluton ! Ankaù mi eĉ ne havis tempon por legi la demandojn. Mi ne povas ludi.

nicolee
afiŝita je 2013-04-14 10:24:40

En la reguloj estas skribite:
"Se vi respondos bone vi ricevos unu poenton kaj rajtos pluludi. Se vi respondos malĝuste, vi ne plu rajtos ludi en tiu tago."
Sed ŝajne ĝi ne signifas, ke vi devos halti se vi malĝuste respondas al demando. Fakte vi nur bezonas bone respondi al unu el la du demandoj por rajti ricevi trian demandon.
Ĉu aliaj ankaŭ pensis, ke se ili malbone respondas al unu demando la ludo tuj finiĝos?

Katalin
afiŝita je 2013-04-14 10:58:39

Mi eĉ pli detalis la regulojn, bv. relegi ĝin.
Kelkaj el vi plendis ke la klarigoj estas tro longaj, kaj kelkaj volas nepre ĉiujn erojn scii. Estas malfacile kontentigi ĉiujn.
Sed mi esperas, ke ludi kaj sperti pli gravos ol ĉion tuj scii kaj kompreni.
Mi volis instruludon krei, amuze klerigi, kaj esperas ke la konkurigo ne kreos malamikojn inter vi.

nicolee
afiŝita je 2013-04-14 11:23:01

Bone, la reguloj estas pli klaraj nun. Tamen ankaŭ la mallonga versio povus estis pli klara

"Depende de la respondoj vi povos pluludi aŭ devas ĉesi ludi." Kial ne skribi precize: Nur tiuj kiuj bone respondis al almenaŭ unu el la du unuaj demandoj rajtos elekti respondi al tria.

es_pi
afiŝita je 2013-04-14 11:25:56

Al mi tre plaĉas la ludo, kiu per komputilo funkcias kiel priskribite. (Nur per poŝtelefono mi ne kapablis sufiĉe rapide tajpi la ĝustajn respondojn - do, mi jam lernis ;) ) La ideo de diverslongaj reguloj estas tute taŭga kaj ofte uzata por tabulludoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.