Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

vmel
afiŝita je 2013-12-11 07:27:02

Dankon pro la nova modifo de la rezult-tabelo. Tamen, ial mi hodiaŭ ne ricevis kutiman ĉiutagan mesaĝon kun mia rezulto k korekta respondo. La agordoj restas korektaj, mi nenion ŝanĝis tie. Bonvolu kontroli la sistemon de aŭtomataj mesaĝoj.

nicolee
afiŝita je 2013-12-11 08:04:39

Ankaŭ mi ne ricevis la ĉiutagan mesaĝon.

Katalin
afiŝita je 2013-12-11 08:10:33

Saluton kaj dankon pro la averto. Hieraŭ okazis multaj ŝanĝoj en la sistemo, esperebele vi rimarkis kelkajn. Pro ilia enkonduko povis okazi ke io misas nun en la mesaĝsistemo. Mi avertis la programiston kiu certe baldaŭ relanĉos la mesaĝsistemon.

vmel
afiŝita je 2013-12-11 09:59:14

Aha, ĵus alvenis la "ĉiutagaj informoj", je 13.00 laŭ Moskva tempo - kutime ili ĉiam aperis je 4.00 frumatene. Do espereble la afero ripariĝis. Mi ŝatus tamen ricevadi la raporton same kiel pli frue, t.e. je noktomezo laŭ universala tempo.

Katalin
afiŝita je 2013-12-11 10:01:56

Dankon pro la konfirmo.
Ne, ni ne ŝanĝos la oli fruan sendotempon, sed kompreneble hodiaŭ jam ne eblis post la riparo sendi ĝin je 8 horoj pli fure…. :-)

vmel
afiŝita je 2013-12-11 11:14:13

Pri hodiaŭ jes, tempomaŝinon vi (k mi) ne posedas, k la ĝustan respondon por hieraŭa demando mi jam matene trovis mem.

Ni esperu, ke estonte ĉio bonordos.

vmel
afiŝita je 2013-12-31 11:30:40

Gratulon al Nicolee pro la decembra venko! Ŝi vere meritis tion - pro fideleco al la ludo (ŝi ja komencis en la unua tago kaj eĉ unu tagon ne preterlasis!). Ankaŭ la tutjara venko de s-ro Fischer-Kotowski atendeblis kaj nedubeblas, gratulon! Min tute kontentigas mia dua loko... ;) Espereble ankaŭ la tutjara tabelo estos videbla ĉiam plu.

Al ĉiuj - Feliĉan Novjaron!

floreal
afiŝita je 2014-01-09 11:28:56

Saluton,
hieraŭ, ĉe la demando pri kulturo, ricevinte nulo poentojn, mi serĉis poste la ĝustan respondon. Mi sukcesis trovi en la reto la titolojn de la ses verkoj. Tiuj ses verkoj estas indikitaj kiel apartenantaj al la kolekto "Jubilea Kolekto Jarcento de Esperanto". Tial ke mi estis respondinta "Jubilea Kolekto" (krom se mia fingro glitis ĉe la respondo kio ankaŭ eblas),mi supozis ke la atendita respondo estis "Jarcento de Esperanto" tial ke mi konstatis ke ekzistas pluraj jubileaj kolektoj sed nur unu jubilea kolekto "Jarcento de Esperanto" . Hodiaŭ mi estis surprizita legante ke la ĝusta respondo estas "Jubilea Kolekto".
Ĉu eblus klarigo?
Floreal

stelamiko
afiŝita je 2014-01-09 12:52:45

floreal skribis:

Vi tute pravas. Mi sincere pardonpetas pro la eraro miaflanke je la ellaboro de la eblaj respondoj al la demando. Mi jam ĝustigis.
Mogens Rude Andersen

vmel
afiŝita je 2014-03-03 07:56:56

Nur ĵus el monato-novaĵoj mi eksciis pri ekzisto de statistika paĝo pri "Risko":
http://edukado.net/prie/sinprezento/statistiko?tipo=risko
Estas sufiĉe interese, k mi ŝatus, ke ĉe vica modifo de la retejo oni aldonu tiun ligon al la ĉefa lud-paĝo, aŭ al "ĉies rezultoj".

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.