Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

vmel
afiŝita je 2014-03-18 10:30:44

...kaj baldaŭ venos la datreveno de nia ludo. Eble indas iomete premii la plej fervorajn kaj fidelajn ludantojn - tiu(j)n, kiuj je 13 apr 2014 evidentiĝos plej multe ludintaj, k tiu(j)n, kiuj dum la tuta jaro 2013-14 akiris plej multe da poentoj...

Katalin
afiŝita je 2014-03-19 23:27:41

Saluton, jes, ni konscias pri la datreveno kaj planas fari ion por premii la diligentulojn kaj stimuli la aliajn. Amike, Katalin

nicolee
afiŝita je 2014-03-26 00:38:41

Kiu ŝatas havi 0 poentojn kvankam ili kapablis bone respondi al 2 el 3 demandoj? Oni volas kutime kuraĝigi infanojn kaj tio validas ankaŭ por plenkreskuloj, ĉu ne? Kial forpreni poentojn? Ĉu ne estus pli bone doni specialan plian poenton se ni bone respondas al ĉiuj 3 demandoj anstataŭ forpreni du poentojn se ni ne ĝuste respondas al la tria demando. Certe iuj haltas ludi la ludon ĉar ili ricevas tiom malmultajn poentojn. Nur 3 personoj el tiuj kiuj ofte ludas sukcesis havi pli ol 50%. Kaj du el ili nur 53%. Ĉu tio ne estas terura rezulto?

nicolee
afiŝita je 2014-03-26 04:05:41

Dum mi piediris revenante de la magazenaro, mi ankoraŭ pripensis. Jen tio kion mi farus por kuraĝigi personojn ludi. Mi donus unu poenton por ĉiu tago je kiu la persono provis respondi al almenaŭ unu demando. Aldone mi donus 1 poenton por unu bona respondo, do du poentojn por tiu tago, kun 2 ĝustaj respondoj la ludantoj ricevu 3 poentojn kaj kun 3 ĝustaj respondoj ili havos 5 poentojn. Do ĉiu ricevus almenaŭ unu poenton kaj maksimume 5.

ApGwilym
afiŝita je 2014-03-26 10:41:47

Al mi mem ne plaĉas riski miajn poentojn. Tamen, tiu ĉi ludo ja nomiĝas "Risko", ĉu ne? Perdinte poentojn, mi ĉagreniĝas sed, aĥ, tio estas la vivo, ĉu ne? Eble, sen tiu risko, la gajnintoj gajnus pli ofte ol eĉ nun, ĉar ili evidente havas pli bonajn sciojn ol tiuj, kiuj ne tiel bone ludas. Mi ludis tri monatojn ĝis nun kaj trovas la decidon aŭ elekti la trian demandon aŭ ne unu el la interesaĵoj de "Risko".

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-04-01 18:22:31

Hodiaŭ komenciĝis nova ludmonato. Ĉi-okaze estas pli facile ekscii kiom da ludintoj riskis respondi tri demandojn. Estis interese konstati la (grandan) nombron. El la 87 hodiaŭ ludintaj 53 riskis siajn poentojn, t.e. proksimume 61% :)

Katalin
afiŝita je 2014-04-01 18:25:47

Povas esti ke pluraj ne havas 3an demandon, ĉar por la unuaj du ili ne respondis bone kaj ne rajtis pluiri. Do, via kalkulo ne vere estas ĝusta.... Tiuj, kiuj havas nur du demandojn eble eĉ ne havis la ŝancon riski, sed farintus. :-)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-04-01 18:35:31

Katalin skribis:
Povas esti ke pluraj ne havas 3an demandon, ĉar por la unuaj du ili ne respondis bone kaj ne rajtis pluiri. Do, via kalkulo ne vere estas ĝusta.... Tiuj, kiuj havas nur du demandojn eble eĉ ne havis la ŝancon riski, sed farintus. :-)
Vi pravas! Mi simple nombris kiom da ludintoj respondis al tri demandoj, do kiom da ludintoj riskis perdi eĉ la unusolan akiritan poenton, se ni konsideros, ke iuj bone respondis almenaŭ unu el la du unuaj demandoj :)

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-04-01 19:12:26

Bedaŭrinde Samopiniuloj ne prosperis al Edukado.net. Mi ludis ĝin dum kelka tempo. Mi tre ŝatis ĝin; kompare kun RISKO tre malmultaj ĝin ludas. Se ĝi funkcius en Edukado.net certe la nombro de ludantoj kreskus.

Scivole:
Ĉu estas planotaj aliaj ludoj por la paĝaro?
Koran dankon :)

vmel
afiŝita je 2014-04-01 19:42:17

Se atenti la statistikan tabelon (la ligon mi menciis pli frue), rimarkeblas, ke procentaĵo de bonaj respondoj malpliiĝas iom post iom. Komparu la sumojn de apartaj monatoj... Ĉi-marto laŭ kvanto de luditaj demandoj superis pasintjarajn julion, aŭguston, septembron k ĉi-jaran februaron, sed laŭ kvanto de ricevitaj poentoj ĝi estas absoluta minimumo. Ankaŭ, iam por venki monate necesis 80 poentoj aŭ eĉ pli, ĉi-foje (en longa, 31-taga monato) sufiĉis nur 72... Ĉu la demandoj iĝis pli komplikaj aŭ la ludantoj pli simplaj? ;-/

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.