Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

petit
afiŝita je 2014-09-02 06:30:26

Ankaŭ mi trovas ludon tro rapidan... ne estas sufiĉe da tempo por legi...

noelzivo
afiŝita je 2014-09-02 21:51:44

Kara Katalin!
Mi ne scias, kie respondi al vi, cxu tie cxi?
Mi ludas jam dum unu jaro, neniam uzis iun ajn strategion, cxiam elektis 1an linion (Movado), cxiam respondis al cxiuj demandoj (sed gxuste la tria tre ofte okazadis fatala:-) Tamen, tio absolute ne cxagrenigis min, cxar mi ludis nur pro intereso. Kutime mi okupadis gxuste la 6an lokon. Kaj nun, kiam la venkemuloj jam atingis siajn venkojn, eble, venis tempo por simplaj ludantoj:-)
Do, mi volonte akceptos la premion, kaj demandas nur, kion mi devas fari por tio?
Amike, Tatjana

noelzivo
afiŝita je 2014-09-04 18:30:09

Kara Katalin!
Mi elektus "Danteskajn itinerojn", se eblas.
Estime kaj danke,
Tatjana

nicolee
afiŝita je 2014-09-30 08:42:28

Laŭ mi la indiko ke iu ludanto jam ludis ne devus aperi antaŭ ol la persono finludis. Mi rigardis la rezultojn kaj vidis, ke Bujdoso jam ludis kaj havas nun 88 poentojn same kiel mi kaj poste subite li havas pli da poentoj kvankam estis indikite ke li jam ludis.

Katalin
afiŝita je 2014-09-30 08:44:54

Eble ne devus, sed la tuta afero povas daŭri nur kelkajn minutojn, kaj por tion ŝanĝi mi ne pretas pagi ajnan sumon. Mi bedaŭras.

vmel
afiŝita je 2014-09-30 09:29:10

Jes, mi rimarkis iam, ke certa persono ludas (verda "birdeto" jam aperis), jen li havas unu aŭ du pliajn poentojn, k subite baf! - li refalas.
Mi ne opinias, ke indas ion ŝanĝi. Se iu - kiel mi aŭ Nicolee - estas interesita precize scii la aktualan staton, li/ŝi renovigu la paĝon kelkfoje, laŭeble ĝisatendinte la informon (sube dekstre) "**** foriris". Eblas ankaŭ atenti kvanton de luditaj demandoj.

nicolee
afiŝita je 2014-10-16 00:27:42

Ĉu ne estas kruele doni poentojn por tuj forpreni ilin ree? Krome mi perdis miajn poentojn pro tiu diabla demando kiun mi jam havis antaŭe kun (ne) skribite en krampoj. Mi provis diri al mi, ke mi devas ignori la NE kaj ke ĝi ne vere signifas aŭ, sed dum tiu kelksekunda pensado la tempo jam estis for.

vmel
afiŝita je 2014-10-16 08:36:13

nicolee skribis:
Ĉu ne estas kruele doni poentojn por tuj forpreni ilin ree?
Pri kio konkrete vi parolas? La sistemo de poentoj estas tute logika kaj ĝi neniam ŝanĝiĝis dum la tuta ludo-daŭro.
nicolee skribis:
Krome mi perdis miajn poentojn pro tiu diabla demando kiun mi jam havis antaŭe kun (ne) skribite en krampoj. Mi provis diri al mi, ke mi devas ignori la NE kaj ke ĝi ne vere signifas aŭ, sed dum tiu kelksekunda pensado la tempo jam estis for.
Antaŭ kelkaj tagoj tiu demando trafis ankaŭ al mi, k ankaŭ mi ne sukcesis elekti la respondon postulatan de la aŭtoro.
Jes, la demando estas aĉa, sed ĉiuj estas en egalaj kondiĉoj...

vmel
afiŝita je 2014-10-16 08:38:17

Interalie, Katalin hodiaŭ havas naskiĝtagon.
Do mi tutkore gratulas ŝin, kun multaj bondeziroj kaj multaj dankoj pro subteno de tiu ĉi grava retejo.

Katalin
afiŝita je 2014-10-16 08:49:58

nicolee skribis:
Krome mi perdis miajn poentojn pro tiu diabla demando kiun mi jam havis antaŭe kun (ne) skribite en krampoj. Mi provis diri al mi, ke mi devas ignori la NE kaj ke ĝi ne vere signifas aŭ, sed dum tiu kelksekunda pensado la tempo jam estis for.
.
vmel skribis:
Jes, la demando estas aĉa, sed ĉiuj estas en egalaj kondiĉoj…
Ne plu…… okaze de mia naskiĝtago mi liberigis ĉiun de tiu demando…. :-)

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.