Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

nicolee
afiŝita je 2014-10-16 10:01:30

Vmel. Jes la reguloj ne ŝanĝiĝis kaj tio estas mia problemo. La reguloj estis kruelaj ekde la unua tago de la ludo. Post pli ol unu jaro mi ankoraŭ ne alkutimiĝas al la fakto ke mi povas ricevi poentojn kaj la postan minuton ili malaperas. Mi ne ŝatas tion. Mi ne sentas bezonon por tia regulo. Mi pensas, ke doni poenton por ĉiu ĝusta respondo pli bone kuraĝigus personojn ofte ludi. Tiuj kiuj bone respondas al ĉiuj 3 demandoj ricevu kroman poenton. Mi supozas, ke nur tiuj kiuj jam ludas legas tiun forumon. Estus interese scii kial iuj kiuj komencis ludi, haltis ludi kaj kial tiuj kiuj ne ludas, ne volas ludi. Mi pensas, ke multaj kiuj ne sukcesas ricevi poentojn dum pluraj tagoj haltas ludi, sed eble ili tamen ĝuste respondis al pluraj demandoj do laŭ mi ili meritus havi kelkajn poentojn kaj havante kelkajn poentojn ili pli emos daŭrigi.

Katalin
afiŝita je 2014-10-16 10:45:45

Kara Nicole, vi denove foresas ke temas pri RISKO-ludo… kaj ne pri lerneja ekzameno.
Ni havintus multe pli da forlasintoj se ne estus riskoj kaj bonŝancoj en la ludo. Tiam kelkaj ĉiam gajnus kaj la aliaj havus neniam iun ajn ŝancon … Eĉ tiel, kun la nunaj reguloj estas sufice monotona la unua parto de la listo de sukcesintoj… sed tamen estas iu espero por la aliaj, ke vi, tie, je la komenco havos malbonŝancon kaj ili povas havi bonŝacon..…. Bv. akcepti, ĉar tiun regulon mi neniam ŝanĝos….

nicolee
afiŝita je 2014-10-16 11:17:10

Mi ne vere konsentas kun viaj argumentoj. Unue ŝanco tre gravas eĉ sen riskoj. Neniu povas ĉion scii, do ja estas elemento da ŝanco, krome estas alia ankoraŭ pli grava elemento da ŝanco, ĉar eĉ se vi tute ne scias la respondon ofte vi havas almenaŭ unu el 4 eblecoj ĝuste respondi hazarde. Do ĉiukaze ŝanco gravas. Iu kiu scias absolute nenion kaj daŭre klakus hazarde povus sukcesi havi 100%, se li daŭre bonŝancas. Ja estas certe espero ĝuste respondi eĉ sen scii la respondon. Laŭ mi la risko ne multe ŝanĝas la rezultojn. Iu kiu scias multajn respondojn ja malpli ofte perdos poentojn. Sed sen la riskoj ĉiuj havus pli da poentoj. Ĉu vi demandis al iuj kiuj forlasis kial ili tion faris? Mirigus min se ne iuj respondus ke estas pro la malfacileco ricevi poentojn, ke eĉ se ili kapablas respondi al kelkaj demandoj ili tamen ne ricevas poentojn. Kompreneble vi povas fari tion kion vi volas. Mi ŝatas esprimi mian opinion kaj poste vi ja mem povas decidi kion fari. Tamen se vi donas argumentojn pro via decido mi ŝatas certiĝi ke la argumentoj estas bonaj.

vmel
afiŝita je 2014-10-16 13:18:26

Jes, neniu povas scii ĉion, tial neniu havas 100%-an rezulton. Certe se iu scias absolute nenion - li ne povas ĉiam trafi ĝuste pro nura bonŝanco, samkiel oni ne povas ĉiusemajne gajni aŭton en loterio.
Iam oni povas tute hazarde elekti ĝustan respondon. Iam oni - ne sciante ĝuste - supozas laŭ iuj flankaj scioj, ke jen tiu respondo estas pli probabla ol aliaj; eblas trafi, eblas mal-.
nicolee skribis:
Laŭ mi la risko ne multe ŝanĝas la rezultojn. Iu kiu scias multajn respondojn ja malpli ofte perdos poentojn. Sed sen la riskoj ĉiuj havus pli da poentoj.
Do vi fakte mem kontraŭas propran opinion. Nu jes, kiu scias pli multe kaj ne preterlasas lud-tagojn, kiel vi kaj mi, tiu havas pli bonan rezulton. Sen risko-perdoj ĉiu el ni havus pli da poentoj, sed la proporcio restus simila.
Krom scioj, en la ludo gravas ankaŭ strategio de risko: kiun temon elekti unue, ĉu riski la trian demandon aŭ ne - tio dependas de la restinta temo k de la rezultoj de aliaj ludantoj.
Do la ludo prezentas koheran, sufiĉe harmonian kuniĝon de testado pri scioj, strategio kun iom da hazardo.
Mi dum pli ol 20 jaroj praktikas diversajn intelektajn ludojn en la rusa lingvo. La "risko" similas neniun el konataj por mi ludoj, sed ĝiaj reguloj estas klaraj k justaj.
Do mi restas kun la opinio, ke nenio ŝanĝindas en la reguloj.

stelamiko
afiŝita je 2014-10-16 13:37:51

Dum 1½ jaroj mi kunlaboris kaj daŭre kunlaboras kun Katalin pri la RISKO-ludo kun la celo fari demandojn kiel eble plej interesajn kaj diversnivelajn laŭ (mal)facileco. Mi mem neniel estas persono ludema, riskema. La inviton mi akceptis kun plezuro, ĉar ĝi donis kaj donas al mi alimanieran eblecon peri sciojn al la esperantistaro pri nia lingvo, pri nia kulturo, pri nia movado. El la ĝis hodiaŭ 1.160 enmetitaj demandoj ĉ. 40 % estas registritaj en mia nomo – ‘stelamiko’. Ĉu ili estas bonaj aŭ ne, aliaj prijuĝu. Kiel Katalin mi klopodis kaj daŭre deziras fari mian plej eblon por fari bonan laboron. Sed la oftaj plendoj/kritikoj de tiu aŭ alia RISKO-ludanto certe ne instigas min daŭrigi tiun ŝvitigan agadon. Pro mia 61-jara laboro por kaj per Esperanto mi neniel atendas ian ajn ‘dankon!’, ĉar tiun vorton multaj ‘verdstelanoj’ ne lernis kaj tial ne scias uzi. Mi amas la Internacian Lingvon, sed la konduto de tiu aŭ alia adepto ĝia kaŭzis, ke hodiaŭ mi ne estas membro de eĉ unu Esperanto-societo aŭ -organizaĵo. De tempo al tempo mi serioze pripensas anstataŭe dediĉi mian energion al la ĉielaj steloj. Ekde 1952 astronomio kaj stelfolkloro (nomoj, mitoj, legendoj ligitaj al la konstelacioj de la plej diversaj kulturoj de la mondo) estas mia ‘amata ĉevaleto’. Kiam oni okupas sin pri la surĉielaj fenomenoj, la Tero kaj la problemoj de ties homaj estaĵoj ŝajnas et-et-etaj, bagatelaj. – Mogens Rude Andersen, Danlando

vmel
afiŝita je 2014-10-16 19:30:03

Kara Mogens Rude, via laboro estas grava, estiminda kaj dankinda. Mi tutsincere dankas vin. Certe, neniam kontentas absolute ĉiuj, k homoj ŝatas plendi, sed kutime forgesas danki, se ĉio bonas... Same kiel oni ne rimarkas sian sanon, se ne malsanas...

La demandoj plejparte bonas, kvankam ne ĉiuj. Mi (k miaj amikoj) ne ŝatas, se oni devas diveni, ĉu iu ne tre grava k jam forgesita evento okazis en 1925 aŭ 1926 aŭ simile. Oni povas scii nur hazarde, aŭ same hazarde trafi ĝustan respondon. Gravas ke demandoj estu ligitaj kun vere gravaj scioj, sed ne kun tiuj "rubaj" kiel ĉi-ekzemple.
Ankaŭ nenion donas la demandoj kun neceso diveni naciecon de persono laŭ prononcmaniero.
Persone mi ne ŝatas la proponojn rekoni iun laŭ portreto - ĉar mi havas tre malbonan memorkapablon pri vizaĝoj.
Sed nepre bonvenas demandoj pri literaturo. Ĉiu vera e-isto devas memori poemojn de Zamenhof - se ne parkere, do almenaŭ distingi laŭ versritmo k temo. Oni devas scii verkojn k gravajn faktojn el la vivo de Grabowski, Baghy, Kalocsay... orientiĝi en la historio k en la nuna movado... tamen ekzistas eventoj gravaj k malgravaj... Ankaŭ la lingvon oni devas regi libere, senerare.

Do la risko-ludo havas vere gravan signifon en _edukado_ de veraj e-istoj k allogas pliajn personojn al tiu ĉi retejo. Estas bona kaŭzo por viziti la retejon ĉiutage...
Do refoje dankon al vi k al Katalin pro via laboro.

Mi esperas, ke la ludo pludaŭros. I.a., la jaro baldaŭ finiĝos, k indas konservi la rezultojn. Probable en la menuo estu punktoj ne "pasint-jare" k "ĉi-jare", sed "2013", "2014" k poste "2015" ktp. Estos agrable rememori (k montri al amikoj) siajn bonajn rezultojn...

Sincere via - Valentin Melnikov, Rusio.

nicolee
afiŝita je 2014-10-16 20:09:36

Ankaŭ mi pensas, ke plej multaj demandoj estas bonaj. Mi ŝatas tiujn pri nacieco, sed tamen unu el tiuj demandoj ne plaĉis. Tiu pri la germana persono. Ŝi ne havas germanan akĉenton. Mi tre suspektas, ke kvankam vi elektis iun kiu loĝas en Germanio, tiu persono supozeble ne havas germanan patrinon kaj do ne elparolas kiel "vera" germano aŭ ŝi estas tre kapabla.

vmel skribis:


La demandoj plejparte bonas, kvankam ne ĉiuj. Mi (k miaj amikoj) ne ŝatas, se oni devas diveni, ĉu iu ne tre grava k jam forgesita evento okazis en 1925 aŭ 1926 aŭ simile. Oni povas scii nur hazarde, aŭ same hazarde trafi ĝustan respondon. Gravas ke demandoj estu ligitaj kun vere gravaj scioj, sed ne kun tiuj "rubaj" kiel ĉi-ekzemple.
Ankaŭ nenion donas la demandoj kun neceso diveni naciecon de persono laŭ prononcmaniero.

Katalin
afiŝita je 2014-10-16 20:29:13

La germanino estas filino de Stefan Maul.. vere germanino…. :-)

nicolee
afiŝita je 2014-10-16 20:34:05

Mi iom miras pri tiu komento. Ŝajnas al mi ke estas vere malmultaj plendoj. Ĉu multaj private sendas al vi plendojn, kritikojn? Se vi volas nomi plendoj komentojn por plibonigi la ludon, por havi pli da ludantoj, nu bone, sed mi estas nur unu persono, do eĉ se vi konsideras min kiel plendanton la procento de plendantoj estas minimuma. Ŝajnas al mi ke vi interpretas, ke se unu persono plendas, tio estas multo kaj aliflanke se 5 personoj dankas tio estas nenio. Se vi tute ne volas akcepti plendojn, do faru nenion kaj tiam eble ankoraŭ estos personoj kiuj plendos ke vi faras nenion. Laŭ mi kun nur tre etaj ŝanĝoj la ludo povus esti preskaŭ perfekta. Nu, vi mem devas decidi kiel trapasi vian tempon. Mi mem kreus pli da demandoj se mi ne estus mem ludanto. Mi ne vere povas sendi centojn da demandoj kaj daŭre mem ludi. Sed eble venos tempo kiam mi estos vidinta ĉiujn demandojn kaj tiam mi eble fariĝos simple kreanto de demandoj.

stelamiko skribis:
Dum 1½ jaroj mi kunlaboris kaj daŭre kunlaboras kun Katalin pri la RISKO-ludo kun la celo fari demandojn kiel eble plej interesajn kaj diversnivelajn laŭ (mal)facileco. Mi mem neniel estas persono ludema, riskema. La inviton mi akceptis kun plezuro, ĉar ĝi donis kaj donas al mi alimanieran eblecon peri sciojn al la esperantistaro pri nia lingvo, pri nia kulturo, pri nia movado. El la ĝis hodiaŭ 1.160 enmetitaj demandoj ĉ. 40 % estas registritaj en mia nomo – ‘stelamiko’. Ĉu ili estas bonaj aŭ ne, aliaj prijuĝu. Kiel Katalin mi klopodis kaj daŭre deziras fari mian plej eblon por fari bonan laboron. Sed la oftaj plendoj/kritikoj de tiu aŭ alia RISKO-ludanto certe ne instigas min daŭrigi tiun ŝvitigan agadon. Pro mia 61-jara laboro por kaj per Esperanto mi neniel atendas ian ajn ‘dankon!’, ĉar tiun vorton multaj ‘verdstelanoj’ ne lernis kaj tial ne scias uzi. Mi amas la Internacian Lingvon, sed la konduto de tiu aŭ alia adepto ĝia kaŭzis, ke hodiaŭ mi ne estas membro de eĉ unu Esperanto-societo aŭ -organizaĵo. De tempo al tempo mi serioze pripensas anstataŭe dediĉi mian energion al la ĉielaj steloj. Ekde 1952 astronomio kaj stelfolkloro (nomoj, mitoj, legendoj ligitaj al la konstelacioj de la plej diversaj kulturoj de la mondo) estas mia ‘amata ĉevaleto’. Kiam oni okupas sin pri la surĉielaj fenomenoj, la Tero kaj la problemoj de ties homaj estaĵoj ŝajnas et-et-etaj, bagatelaj. – Mogens Rude Andersen, Danlando

vmel
afiŝita je 2014-10-26 16:27:34

Teknika demando, al Katalin aŭ eble prefere al Stelamiko.
Kion fari, se la retkonekto estas malbona?
Jen hodiaŭ mi respondis unu demandon, premis "ludi plu", ĝi diras "atendu"... kaj dum pluraj minutoj turniĝas la rondeto k nenio okazas. Post mi premis "refreŝigi la paĝon" - k reaperis la baza paĝo, mi premas "ekludu!", sed ĝi respondas, ke mi hodiaŭ jam ludis, 1 demando, 1 poento...
Ĉu io fareblas tiakaze?

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 26

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.