Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

vmel
afiŝita je 2014-12-08 10:50:56

nicolee skribis:
Ideale ni ĉiuj elparolu simile, sed vi certe scias Vmel, ke multaj esperantistoj eĉ ne kapablas memori simplajn regulojn kiel "Neniam estas akuzativo post "pro" "pri", ktp." Do postuli ke ili parolu sen akĉento estas multe tro postuleme.
Ne temas pri tio! Se oni voĉlegas presitan tekston, lingvaj eraroj en ĝi ne estas. Temas nur pri nenorma prononco.
Citaĵo:
La ludo estas kombino de ŝanco kaj scio. Evidente se ĝi estus nur ŝanco ĝi ne interesus min, tamen la parto scioj estas granda kvankam ankaŭ la elemento ŝanco ne estas tute eta.

Vmel, vi skribis ke vi estas programisto. Ĉu vi kapablus mem krei kvizludon kun "perfektaj" demandoj? Eble vi sukcesus allogi pli da ludantoj ol Katalin. Provu kaj ni vidu. Ŝanco ĉiam iomete rolos ĉar niaj scioj ne povas esti samaj, sed vi ja povus fari tiel ke ŝanco iomete malpli gravus ol en la kvizludo de Katalin.
Ja, la ludo konsistas el du partoj: 1. La "ŝelo", t.e. programaro, kiu ebligas teknikan funkciadon de ĉio. Pri teknika flanko de "risko" mi nun ne havas riproĉojn. Iam povas esti problemoj de servilo, retkonekto ktp., sed pri tio ne kulpas la programistoj.
2. La enhavo, t.e. la demandoj. Por verki demandon oni tute ne bezonas esti programisto. K respektive, perfekta programisto povas esti analfabeta pri E-kulturo k movado, sed li povas enmeti tekstojn de demandoj en la datumbazon.
Demandoj povas esti bonegaj, mezbonaj, tute fuŝaj, k krome - maletikaj.

Vi mem siatempe plendis pri aĉe vortumita demando - "kio (ne) okazis al..." - alportinta nulon k al vi, k al mi, k kredeble al multaj aliaj. K tiu demando, feliĉe, tamen estis forigita. Se el mil demandoj oni forigos dekon da tute malbonaj - la ludo nur pliboniĝos...

vmel
afiŝita je 2014-12-08 10:58:33

tukero skribis:

Mi persone apenaŭ konas (ankaŭ spertan) Esperantiston, ĉe kiu postsignoj de akĉento ne estas aŭdebla. Tio estas parto de la personeco de la parolanto, kiun mi ne nur akceptas, sed eĉ bonvenigas. Oni povas kritiki „aĉegan“ prononcon, sed naciigi ĝin estas diskriminacie. Esperanto estu lingvo de toleremo. Se „aĉa“ prononco tamen ne malebligas la interkompreniĝon, ĝi ne estu preteksto por ofendi alilingvanon.
Mi absolute konsentas kun vi. K ĝuste tial mi opinias maletika ajnan emfazon de ies nacieco k naci-influita prononco. Ĝuste tial la proponoj diveni naciecon de parolanto estas kontraŭ-etikaj k nekonvenaj kiel demandoj por la ludo.
Citaĵo:
Propagande ni ofte diras, ke Esperanto estas perfekta komunikrimedo, kaj ke spertaj e-istoj el diversaj landoj parolas same, kaj ne eblas distingi naciecon de sperta e-isto laŭ akĉento.
Tia propagando ne harmonias kun la lingva realo. Perfekta komunikado ne dependas de perfekta prononcado, sed de bona vorttrezoro, rego de la lingvosistemo kaj de pacienco en la aktiva kaj pasiva uzado de la lingvo. La reston prizorgas la unika lingvoprilabora centro de la homa cerbo, kiu ofte estas subtaksata kaj per misedukado subpremata.
Kial do la ludo instigas nin fakte al la _malo_ de tuthomara unueco, strebas disdividi la "rondon familian"? Mi opinias tiajn demandojn kontraŭaj al la etiko de esperantismo. Bonvolu forigi ĉiujn ĉi demandojn el la ludo.
Antaŭdankon pro esperata kompreno...
Inter miaj konatoj kaj familianoj estas homoj kun multaj diversaj akĉentoj, kiuj ne ĝenas nian unuecon, nek dividas nian “rondon familian”. Male, ili ofte estis temo de amuzo kaj reciproka lingva riĉigo. El tiaj diskutoj kreskis eĉ niaj kapabloj interkompreniĝi. Tio certe ne estas kontraŭa al la etiko de Esperanto.
Jes ja, sed ĉi-kaze ne temas pri vorttrezoro, reciproka lingva riĉigo k.a. Oni nur voĉlegas pretan tekston.

nicolee
afiŝita je 2014-12-08 12:39:39

Mi ja pensas, ke devas esti klare kiu estas la ĝusta respondo. Kelkaj demandoj havis problemojn. Mi pensas ankaŭ, ke ne devus esti lingvaj demandoj pri aferoj pri kiuj PIV kaj PMEG ne konsentas ekzemple, ĉar se ni fidas al PIV unu respondo estas ĝusta kaj se ni fidas al PMEG alia. Do tiaj demandoj devus esti ŝanĝitaj, sed ne demandoj kiuj simple malplaĉas al iuj aŭ kiuj estas tro malfacilaj por iuj, sed tamen havas klare nur unu ĝustan respondon.

Vmel skribis
Vi mem siatempe plendis pri aĉe vortumita demando - "kio (ne) okazis al..." - alportinta nulon k al vi, k al mi, k kredeble al multaj aliaj. K tiu demando, feliĉe, tamen estis forigita. Se el mil demandoj oni forigos dekon da tute malbonaj - la ludo nur pliboniĝos...

vmel
afiŝita je 2014-12-09 11:17:39

Cetere, PIV k NPIV fojfoje donas diversajn difinojn de unu sama vorto.
Citaĵo:
Vmel skribis
Vi mem siatempe plendis pri aĉe vortumita demando - "kio (ne) okazis al..." - alportinta nulon k al vi, k al mi, k kredeble al multaj aliaj. K tiu demando, feliĉe, tamen estis forigita. Se el mil demandoj oni forigos dekon da tute malbonaj - la ludo nur pliboniĝos...
Ja estis vi, kiu plendis pri malklareco de tiu demando...

nicolee
afiŝita je 2014-12-09 20:00:18

Vmel, se inter 1000 demandoj nur 10 estas vere malbonaj, tio tamen estas nur tre eta procentaĵo, ĉu ne? Tamen se oni farus enketon kaj demandus al la ludantoj kiuj estis la 10 malplej bonaj demandoj vi supozeble ricevus malsimilajn respondojn.

vmel
afiŝita je 2014-12-11 09:28:37

nicolee skribis:
Vmel, se inter 1000 demandoj nur 10 estas vere malbonaj, tio tamen estas nur tre eta procentaĵo, ĉu ne? Tamen se oni farus enketon kaj demandus al la ludantoj kiuj estis la 10 malplej bonaj demandoj vi supozeble ricevus malsimilajn respondojn.
Tute prave. Tamen en ĉiuj ludoj, eĉ ne nur intelektaj, se oni pritaksas lud-materialon, opinio de fortaj k spertaj ludantoj normale pli gravas, ol opinio de tiuj, kiuj ludas neregule k ne atingas bonajn rezultojn. Ĉu ne?

euxgeno
afiŝita je 2014-12-15 09:56:48

Mi havas alian proponon pri sonaj demandoj. Mi ne trovas nenion malbonan en ili, estas fojfoje interese diveni la naciecon de la parolanto, eĉ se la parolo estas en Esperanto. Tamen mia kritiko estas direktita al la teknika realigo de la demandoj, nome pri Adobe Flash. Uzi tiun arkaikan kaj malliberan teknologion en la 2014 jaro tute ne akcepteblas. Eĉ multaj gigantoj kiel ekzemple Google kaj Apple rifuzis ĝin uzi.

Ekzistas ja delonge la marklingvo HTML5 kun elemento audio, kiu ebligas aŭskultigi sonojn kaj muzikaĵojn. Ĝi estas normigita kaj rekomendata. Ĝin subtenas ĉiuj popularaj foliumiloj sen neceso instali ajnan aldonan programaron.

Kia estis mia surpriziĝo, kiam mi unuafoje trafis sonan demandon kaj anstataŭ koncernaj butonoj ekvidis grizan spacon. Mi devis instali Adobe Flash Player, kiu en mia linuksa sistemo ne estas subtenata. Tio rabis de mi valorajn sekundojn. Feliĉe tiaj demandoj estas sufiĉe longdaŭraj, sed ne ĉiuj sukcesos tiel rapide solvi kaj la problemon, kaj la demandon. Kiam mi riskumas per iPad, mi eĉ riskas en plena senco de ĉi tiu vorto, ĉar en ĝia foliumilo tute ne eblas uzi tiun aĉan Flash.

Imagu ke vi riskumas kaj subite renkontas demandon en Volapuko. Vi devas trovi vortaron kaj traduki la tekston por respondi la demandon. Similan situacion trafis mi, nur anstataŭ Volapuko estis ne malpli stranga kaj kaduka kreaĵo de Adobe.

La samo rilatas al la videaj demandoj. Por ili eblas uzi la HTML5-elementon video, kiel ekzemple en YouTube. Do mi petas la koncernan programiston forigi el la fontkodo ajnan uzadon de Adobe'aj programoj kaj anstataŭigi per nuntempa kaj universala HTML5.

Antaŭdanke,

Eŭgeno.

vmel
afiŝita je 2014-12-15 10:24:07

Eŭgeno, ĉu vi povas doni ligon al iu ajn retpaĝo, uzanta sonojn (k eble ankaŭ videojn) laŭ la sistemo proponita de vi? Ke mi (k aliaj) povu testi siajn retkrozilojn...

euxgeno
afiŝita je 2014-12-15 11:45:53

vmel skribis:
Eŭgeno, ĉu vi povas doni ligon al iu ajn retpaĝo, uzanta sonojn (k eble ankaŭ videojn) laŭ la sistemo proponita de vi? Ke mi (k aliaj) povu testi siajn retkrozilojn...
Bonvole:
Video
Audio
Ĉi tie vi trovos tabelon pri la subteno de la teknologio HTML5-video en diversaj foliumiloj:
Subteno
La subteno de HTML5-audio verŝajne estas simila.

leandro_abrahao
afiŝita je 2014-12-15 14:22:14

Aparta, ĉiutaga logaĵo estas sekvi la konkuradon inter s-roj Valentin kaj Iván, kaj Nicolee :) Kia streĉo! Ne plu eblas sortumi ĉu por unu, ĉu por alia, ĉar ĉiuj estas jam venkintoj, ĉu ne? Krom ludi mi nepre spionas iliajn rezultojn, ĉiutage. Gratulojn al ili, kaj dankon al s-ro Mogens kaj al Katalin pro la ludo.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.