Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

vmel
afiŝita je 2015-03-03 12:21:43

Katalin skribis:
Jes, mi devos enketi pri ties kostoj. Jam estas en mia listo…. Se eblos kaj mi povos pagi, mi faros tion.
Se temas pri transmeto de tem-fadenoj al alia forum-sekcio, tio estas senpaga en ĉiuj konataj por mi forumoj. Tion povas fari forum-administranto.
Tamen, se necesus pagi - ne zorgu. Mi elpensis alian solvon: en la nova forum-sekcio pri Risko mi (aŭ vi) metos novan temfadenon, kiu enhavos ligojn al ĉiuj nun ekzistantaj Risko-rilataj temoj/diskutoj.

Katalin
afiŝita je 2015-03-03 13:16:01

Kara Valentin,
Bonvolu ne dubi pri tio, kion mi skribas. En la modulo, kiun ni uzas por l forumo, mi mem, kiel adminsitranto, en havas la eblojn transmeti fadenojn de unu temaro al alia. Kaj se mi ne havas la eblon aŭ ne povas, aŭ povus, sed ne kapablus solvi tion, necesas farigi la aferon al la programisto. Ĉiu laborigo aŭ tasko al li kostas por la fondaĵo monon. Fino punkto.

nicolee
afiŝita je 2015-04-07 00:11:09

Estas tre frustrige kiam la respondo kiu estis konsiderata kiel la ĝusta ne plu estas la ĝusta tri monatojn poste. Ankaŭ mi nun havis problemon pri demando pri vorto kiu havas 2 tute malsamajn signifojn. Katalin metis en la elekton la difinon de la unua senco de la vorto KAJ la difinon de la vorto en la dua senco. Kaj se oni klakis sur la difino de la vorto en la unua senco, oni perdis la poentojn, ĉar arbitre Katalin decidis, ke ŝi volas la duan sencon. Nu, ŝi promesis ŝanĝi tion por ke estu klare nur unu ĝusta respondo, bedaŭrinde ŝia ŝanĝo estas same malklara kiel antaŭe. La difino de tiu vorto en PIV estas voki iun de malproksime Kaj unu el la elektoj estas voki per man-movo. Do kiel oni vokas de malproksime? Eble per laŭta voĉo, sed probable ankaŭ per mansigno. Do laŭ mi tute ne klaras, ke se oni pensas pri la unua signifo de la vorto oni ne elektas voki per man-movo kiu estas tiom simila al la senco de tiu vorto. Ĉu ankaŭ iuj de vi perdis poentojn unu aŭ eĉ dufoje kiel mi pro tiu demando?

Katalin
afiŝita je 2015-04-07 00:23:04

Neniam estis ĉe tiu demando du komplete bonaj solvoj kaj nur unu estis konsiderata ĝusta. La unua signifo en la ludo estis nur parte bona, kaj la dua tute bona.
Fakte mi komencas laciĝi pro tio, ke vi kaj kelkaj aliaj, kiuj en gajna pozicio ludas, malfacile eltenas perdon de poentoj kaj pro tio tuj aŭ kritikas min kaj Mogens, aŭ komencas retan kampanjon kontraŭ ni, ekzemple en Facebook, aŭ volas ŝanĝi la ludregulojn, eĉ kelkfoje minacas unu la alian. Ĉu ne eblus simple ludi?
Ni, laŭ niaj plej bonaj voloj kaj kapabloj, provas gvidi la ludon kaj fari ĝin plej bona. Kaj ni ne farus alimaniere ankaŭ tiam, se ĝi estus pagenda ludo, kaj vi devus investi por ludi ĝin. Ĝi estas klerigludo, senpaga, kaj ne duelo fine de kiu devas okazi mortoj.

nicolee
afiŝita je 2015-04-07 01:06:46

Mi bedaŭras, ke vi ne konsideras miajn komentojn kiel sugestojn por plibonigi la kvizon, por ke la demandoj estu sen ajna dubo tute klaraj.

Katalin
afiŝita je 2015-04-07 10:47:49

nicolee skribis:
Mi bedaŭras, ke vi ne konsideras miajn komentojn kiel sugestojn por plibonigi la kvizon, por ke la demandoj estu sen ajna dubo tute klaraj.
Nicole, vi bone scias, ke la perfektigo estas mia celo kaj la problemoj estas ne viaj plibonigaj rimarkoj, sed la aliaj. Per tio mi finas tiun temon kaj ne plu respondos.

vmel
afiŝita je 2015-05-23 16:35:11

Ankaŭ hodiaŭ matene io misis ĉe la servilo... Post la ĝusta respondo al la unua demando la ringeto kun subskribo "atendu..." turniĝadis dum pluraj minutoj... kaj fine ne lasis min daŭrigi la ludon... :(

vmel
afiŝita je 2015-10-25 12:13:50

Do, ĉi-monate la premio iros al yuka_uln, t.e. Jurij Karcev el urbo Uljanovsk, Rusio. Mi konas lin dum multaj jaroj, kaj mi vere ĝojas pri lia rapida progreso en la ludo.

vmel
afiŝita je 2015-12-25 15:35:50

Finiĝas la jaro. Distribuo de la lokoj en jarsuma tabelo, almenaŭ la supra perto, jam ne ŝanĝiĝos.
La statistiko, i.a., montris, ke ĉi jaro montris pli intensan ludon, ol 2014. Kvankam estas malpli da ludantoj entute, ili ludas pli persiste - do la sumaj kvantoj de luditaj demandoj kaj akiritaj poentoj jam superas la pasintjarajn, ankaŭ pri unuopaj ludoj estos same. La ludantoj iĝis pli fidelaj al la ludo, kaj pli spertaj - kaj tio bonas.

Feliĉajn festojn al ĉiuj!

Kriketo
afiŝita je 2017-07-02 08:28:18

Mi tre ŝatas tiun ludon! Kiel oni povas lerni pri la movadon?

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.