Forumo

TemojPri edukado.netRISKO-komentoj

nicolee
afiŝita je 2015-02-26 20:55:17

Mi pensas, ke ne estas bona ideo ne doni premion. Estu premio je ĉiu monato. Tamen nun ŝajnas, ke baldaŭ iuj kiuj havas tre malmulte da poentoj povus ricevi premion. Do mi simple ŝatus sugesti, ke ricevu premion tiu kun plej multaj poentoj kiu dum almenaŭ 12 monatoj ne ricevis premion. Ŝajne tiel iuj kiuj havas proksimume 45% ja havos ŝancon ricevi premion, sed tamen ne tiuj kiuj havas ankoraŭ malpli.

vmel
afiŝita je 2015-02-27 08:55:29

Se premio estos donata ĉiumonate, do baldaŭ ĝin povos ricevi eĉ tute subnivelaj ludantoj, simple scipovantaj atendi... Perdiĝos senco de la ludo.

nicolee
afiŝita je 2015-02-27 09:56:31

Vmel, ĉu vi legis mian proponon? Tio ja ne okazos kun mia propono, ĉar ĉiuj rajtos ree ricevi premion post 12 monatoj. Kial tiuj kiuj ricevas premion ĉar la venkanto jam ricevis premion ne rajtus ricevi premion plurfoje, se estas pli ol 12 monatoj inter la premioj? Estu la sama regulo por ĉiuj. Oni rajtas ricevi premion plurfoje, nur ne ene de 12 monatoj.

euxgeno
afiŝita je 2015-02-27 10:29:54

vmel, nicolee, en la reguloj tio jam estas konsiderita:

Citaĵo:
Plurfoja gajninto povas ricevi denove donacon, se pasis almenaŭ 12 monatoj inter la aktuala gajno kaj lia/ŝia lastfoja premiado per donaco.
El tio sekvas, ke donaco plejverŝajne ne iros al la ludanto kiu situas sub la 12-a loko.

Katalin
afiŝita je 2015-02-27 10:49:38

Saluton, Valentin kaj Nicole, kaj ĉiuj aliaj ludantoj.
Mi ne vere intencas ŝanĝi, aŭ eĉ tuŝi la regularon. Sed konsideru bone, se mi tuŝos la regularon, verŝajne venos alia modifo, de multaj petitaj jam. Nome ke tiuj, kiuj serie gajnas, kaj poste eĉ la jaran ludon gajnas, devus esti ekskluditaj el la ludo. Tiel faras multaj aliaj ludoj, ekz. famaj ludoj ĉe televidoj, ktp. Ekz. se Valentin kaj Nicolee estus forigitaj el la ludo, estus alia la ranglisto... ĉu ne? Mi neniel volas ofendi la aliajn, malpli sukcesajn ludantojn, kiel vi faris en viaj frazoj. Vi du estas eksterordinare bonaj kaj diligentaj. Se vi forfalus, la malpli brilaj rezultoj de la aliaj montriĝus relative pli bonaj.... Do, mi petas vin, bonvolu ne tro cerbumi pri modifoj, ĉar eble tiuj fine portos al vi malĝojon.

nicolee
afiŝita je 2015-02-27 11:53:53

Eŭgeno: Jen citaĵo el la reguloj "Se en iu monato venkas ludanto, kiu jam pli frue venkis kaj ricevis premion, ties premieblo aliras al la sekva, ĝis tiam neniam premiita ludanto."

En tiu frazo vi legas "neniam premiita", do tio signifas, ke tiuj ne ricevos duan premion eĉ se la unua premio estis ricevita antaŭ pli ol jaro. POr povi ricevi duan premion vi nepre devas esti tiu kun plej multaj poentoj.

vmel
afiŝita je 2015-02-27 18:18:42

Eŭgeno,
Nicole jam prave skribis. Ne estus juste ripete ricevi premion, se la ludanto eĉ unu fojon ne mem venkis en monata ludo.

Katalin,
mi nur volis iom ŝpari viajn premiaĵojn. Kaj mi absolute ne vidas ligon inter mia (k de Nicole) bona ludo - k (ne)ricevo de premio por iu meznivela ludanto, kiu havos bonŝancon nur pro tio, ke super li jam akumuliĝis longa vico de iam-premiitoj (k tiu vico ja ĉiumonate kreskos...)
K certe, se perforte forigi la plej bonajn ludantojn - tio neniom plibonigos ludadon de aliaj, eĉ male - ili ne bezonus tro streĉiĝi por okupi indan lokon. La ĝenerala nivelo falus...

Nu, mi desaponte reprenas mian proponon...

vmel
afiŝita je 2015-03-02 08:26:03

Citaĵo:
Je nia demando kiun donacon elektas Arlette, la respondo estis, ke ŝi ŝatus simple rete elŝuteblan kaj preseblan, koloran RISKO-atestilon pri tiu premiado.

Tiu peto donas la ideon produkti ekde nun tiaĵon kaj premie disponigi la dokumenton al la gajnintoj.
Bona ideo. Certe indas produkti tian atestilon k, memkompreneble, disponigi ĝin al ĉiuj venkintoj ekde la komenco de la ludo.

vmel
afiŝita je 2015-03-02 19:12:05

Mi vidas, ke en la forumo aperis nova aparta sekcio pri Risko-ludo.
Do estus logike transmeti tien ĉiujn fadenojn rilatajn al "Risko" el la sekcio "Pri edukado.net". Ĉu tio eblas teknike? (En aliaj forumoj kutime jes)

Katalin
afiŝita je 2015-03-02 20:00:04

Jes, mi devos enketi pri ties kostoj. Jam estas en mia listo…. Se eblos kaj mi povos pagi, mi faros tion.

 Aldoni novan mesaĝon

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.