Novaĵoj
Novaj instruformoj en Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-03 17:35:56
Dudeko da geonkloj de nia programo Ekparolu! kunsidis per la programo Zoom la 2an de majo. En la kunsido okazis taksado de la programo baze de la opinioj de la genevoj, kiuj finis la studojn ĉe Ekparolu!. Pri tiu temo baldaŭ aperos publika dokumento kun resumo.
La partoprenantoj konstatis ke Ekparolu! bone funkcias, sed mankas genevoj, estas multaj nemenditaj sesioj, sekve la programo bezonas esti...
Jam 12 kronvirusaj intervjuoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-05-01 07:52:08
En la pasintaj semajnoj nia redaktoro Katalin Kovats pretigis kaj publikigis 12 intervjuojn kun esperantistoj dise en la mondo.
La temoj estas diversaj, sed iel en ĉiu babilado aperas pandemiaj pensoj, raportoj aŭ solvoj por la problemoj, kiuj nun malagrabligas nian vivon.
Krom la malsano kaj disvastiĝo de la viruso vi povas aŭdi kiel diversaj organizaĵoj sukcesis plu labori ankaŭ malĉeeste. Margaret Zaleski-Zamenhof, kuracisto, rakontas ke ŝi "kaptis la viruson, sed ŝin ne kaptis la viruso". Kun Martin...
Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-29 01:51:25
Ni oficiale informas vin pri tio ke
la 9a Tutmonda Ekzamentago , planita por la 20a de junio estas prokrastita al la 28-a de novembro . Memkompreneble la ekzamenoj dum la kongreso kaj en la monatoj junio, julio kaj aŭgusto same ne povos okazi.
La kialo de la prokrasto estas la pandemio, kiu espereble post 6 monatoj ne malhelpos nin okazigi la ekzamenojn. La organizantoj akceptis la ŝanĝitajn datojn kaj ni aŭtomate transportos ankaŭ la jamajn aliĝilojn al novembro. Tiuj kandidatoj, kiuj...
Zamenhof pri Zamenhof kaj Esperanto
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-04-15 16:41:02
La 3an de marto Margaret Zaleski-Zamenhof havis la okazon prelegi pri Ludoviko Zamenhof, pri liaj idealoj kaj lingvo Esperanto.
Margaret en...
Intervjuoj kun fakuloj pri la kronviruso
Kategorio: Edukado; Dato: 2020-03-24 09:11:03
Ĉu vi sciis, ke la sekcio LIBERAJ STUDOJ ĉe la KLERIGEJO enhavas interesajn lecionojn pri diversaj temoj?
Hodiaŭ en la temo de Medicino, psikologio kaj sano ni aperigis novan lecionon, kies enhavo rilatas al la nova kronviruso kaj pandemio.
En la ĉapitro ni planas publikigi filmojn, intervjuojn kaj materialojn rilate al la malsano kaj monda situacio.
En nia unua intervjuo José Antonio Vergara , epidemiologo...