Novaĵoj
Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio
Kategorio: Movado; Dato: 2017-04-03 09:18:06
La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano . La ĉefa temo estas:
Rolo de internaciaj lingvoj
ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo
Priskribo : La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter...
Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano
Kategorio: Movado; Dato: 2017-03-21 14:07:46
Escepta sesio en UAM, Poznano
Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-19 16:11:34
La ĉi-februara interlingvistika sesio (04-10.02.2017) de la pola Universitato Adam Mickiewicz estis el pluraj vidpunktoj escepta. Ne nur komence (sept. 2014) la grupo estis rekorda (kun 26 membroj), sed ankaŭ en sia lasta, 6-a studsesio partoprenis 14 gestudentoj (2 ne povis veni). Poste sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin dum la septembra sesio.
La kvar specialiĝoj : esperanta lingvistiko, esperanta literaturo, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto (ĝis nun okazis kutime nur du!) daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj...
Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo
Kategorio: Movado; Dato: 2017-02-09 17:42:30
La 8-an de februaro 2017, meze de la tutsemajna studprogramo de la Interlingvistikaj Studoj kaj Instruista Trejnado okazis tuttaga simpozio kun la temo: " Lernanto en la lingvolerna procezo ".
La aranĝon organizis Prof. Ilona Koutny kaj partoprenis ĝin la studentoj de la du kursaroj, ties prelegantoj kaj ankaŭ kelkaj, nur por tiu tago alvenintaj, gastoj.
La tuttagan programon malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato UAM, prof. Grażyna Demenko. La 14 prezentaĵojn de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono) kun intereso...
Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor
Kategorio: Movado; Dato: 2017-01-27 12:31:05
Kun tre peza koro mi devas dividi kun vi malfeliĉigan novaĵon.
Ĉi-nokte, tute neatendite, forpasis konata pola esperantisto, Zbigniew Galor, la edzo de Ilona Koutny.
Lian foreston jam sekvontsemajne akre sentos la studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, kie li helpis en kunordigado, programoj, kaj ankaŭ mem prelegis pri sociologiaj temoj. La sekva semestro en Poznan certe estos markita de tiu malfeliĉa evento.
Zbyszek nun eniris en la Panteono n. Mi petas vin lasi tie kondolencajn vortojn, dividi viajn memoraĵojn...