Novaĵoj

Dek du novuloj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-14 22:46:46

Okaze de la naskiĝtago de edukado.net kaj de la Zamenhof-tago en 2018 nia redakcio 12 personojn enirigas en la Panteonon. Ili elstaras pro sia rekta instrulaboro, organizaj aktivecoj, akademiaj kaj lingvistikaj agadoj, aktiva kontribuo al la KER-ekzamenoj kaj pro verkado, eldonado de lerniloj kaj artikoloj en instrutemaj revuoj. La vivresumojn, kiujn la distingitoj mem sendis por la Panteono, vi povas legi sub ilia nomo.  Ni kore gratulas kaj deziras bonan sanon kaj pluan aktivecon al la novaj premiitoj kaj petas la membrojn sub ilia nomo lasi komentojn kaj gratulvortojn.  ...

Legi pli...

Vendiĝis la Zamenhof-puzlo - ni prepariĝas al la festo

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-12 02:24:36

Sojle de la Zamenhof-festo kaj la naskiĝdatreveno de nia retejo ni kun ĝojo informas vin ke nia Zamenhof-portreto, kiu konsistis el 120-puzlopecoj, sukcese vendiĝis. Ni kolektis per ĝi 12124,86 eŭrojn , kiun sumon ni elspezos por la modernigo de la retejo.Tiuj laboroj komenciĝos en la jaro 2019.  La puzlopecojn aĉetis ĉirkaŭ cent diversaj personoj. La plej granda donaco venis de nia delonga subtenanto, Synnöve Mynttinen el Finnlando , de kiu ni ricevis 2400 eŭrojn. Tiel estas ŝi kiu ricevos la fizikan puzlon. Ni aparte...

Legi pli...

Forpasis Ginette Martin, nia aktiva kontribuinto

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-12-10 17:46:12

Venis al la redakcio la tristiga mesaĝo pri la forpaso de elstara franca Esperanto-instruisto kaj tradukisto, aktiva membro kaj kontribuinto ankaŭ al nia retejo edukado.net. La 3an de decembro forpasis en sia 80-a jaraĝo Ginette Martin. Ŝi havis multajn meritojn pri Esperanto, ŝi klopodadis varbi kaj instrui la lingvon en sia ĉirkaŭaĵo. Sed ŝi kuraĝe entreprenis ankaŭ la tradukadon de esperantaj verkoj por konigi ilin al la franclingva publiko: La Zamenhof-strato ( La rue Zamenhof ), Kroata milita noktlibro ( Journal de...

Legi pli...

La lasta KER-sesio de 2018 kaj datoj por 2019

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-11-18 22:47:31

Inter la 16a kaj 19a de novembro en la meksika urbo Pueblo de Zaragoza okazis la 14a Meksika Esperanto-Kongreso (14a MEK), kies ĝenerala temo estas: " Interkultura komunikado kaj internacia perado ". Kromaj eroj de la 14a MEK estis sciencaj kaj movadaj prelegoj, distraj kaj lingvolernigaj programeroj kaj ĝin partoprenis iom pli ol cent homoj el diversaj provincoj de la lando, tiel kiel homoj el Hispanio, Konga Demokrata Respubliko, Koreio kaj Usono. Kadre de tiu kongreso la ekzamenkomisiono de UEA kun la loka helpo de Mallely Martinez okazigis la lastan KER-sesion...

Legi pli...

Bonvolu registri viajn kursojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-10-01 21:41:13

 Ni petas ĉiujn, kiuj instruas, ke ili registru siajn kurson en la KURSEJO.   Tiuj, kiuj iam registris jam kurson, povas uzi la antaŭajn informojn kaj nur la modifendaĵojn ŝanĝi en la formularo. Serĉu la parton  " Aldonon surbaze de la antaŭaj informoj ". Post la registrado la raportintoj havos aŭtomatan aliron al la sekcio Instrumaterialoj kaj povos uzi la ekzercojn por sia laboro. Antaŭdankon pro via kunlaboro, kiu...

Legi pli...

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 99

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.