Novaĵoj
Du virinoj venkis en la maja RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-06-01 01:09:24
Pasis la dua monato kun la novaj reguloj de la RISKO-ludo . En majo ludis 80 personoj kaj ni ekhavis 7 novajn ludantojn. Ambaŭ numeroj indikas malpli da aktiveco ol kion ni vidis en la pasintaj jaroj, sed la ludo estis vere pli interesa.
Tiuj, kiuj ĉiun tagon observis la rezultotabelon, povis vidi, kiel la unuaj tri personoj konkuradis inter si por la fina venko. Vere ĝis la lasta tago ne scieblis, kiu atingos la plej altan poentonombron, kaj fine du virinoj gajnis. Gratulojn al...
Vidu niajn privatecajn regulojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-23 16:37:19
Estimataj membroj de edukado.net
Ni informas vin pri tio, ke ni faris la jure devigajn paŝojn, kiujn la novaj privatecreguloj de la Eŭropa Unio preskribis.
Laŭ tio ni pretigis detalan priskribon pri tio, laŭ kiuj manieroj nia retejo kaj ties diversaj partoj traktas viajn informojn. Ni indikas la metodojn kaj paŝojn laŭ kiuj vi povas kontroli tiujn aferojn kaj pli sekurigi viajn datumojn. En la priskribo estas indikitaj ankaŭ maniero kaj loko, kie vi povas nuligi vian membrecon kaj forlasi la paĝaron. se vi tion volas. ...
KER-ekzameno jam la 9an fojon en Moskvo
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-21 00:48:43
Ni raportas pri tio, ke la 19an de majo okazis la dua KER-sesio de la jaro 2018. Por tiu dato petis ekzameneblon la organizantoj el Moskvo, kie danke al Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova, ĉeforganizantoj de ĉiuj ĝisnunaj sesioj, jam la 9an fojon okazis KER-ekzameno. En la sukcesa realigo de la evento kunlaboris ankoraŭ Nikolao Gudskov, same ne la unuan fojon, kaj asistis ankaŭ Al. Basov. Ni menciu, ke por eviti poŝtajn problemojn, la testojn, en zorge sigelitaj kovertoj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova persone portis el Roterdamo al Moskvo.
En la rusa ĉefurbo ekzameniĝis...
Brilanto venkis en la RISKO-ludo
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-05-01 16:17:24
Post la enkonduko de gravaj ŝanĝoj en la reguloj de la RISKO-ludo dudeko da ludantoj devis halti kun la ludo, ĉar ili trapasis la 1000 ludtagojn. Kelkaj el ili per donaco akiris pliajn 400 ludtagojn.
La ludo tamen iras plu, fariĝis pli interesa, ĉar pluraj ekhavis novajn ŝancojn.
En la unua loko finis en marto nia malnova ludanto, brilanto el Finnlando , kiu tamen devas ŝpari je siaj ludtagoj same kiel...
En Greziljono okazis la unua KER-sesio de 2018.
Kategorio: Edukado; Dato: 2018-04-29 21:18:29
Per la ekzamenoj la 27an kaj 28an de aprilo, en la kastelo Greziljono, en Francio komenciĝis la KER-sezono de 2018. Mi aldonu ke ĝis nun estis petitaj ekzamenoj en 29 urboj .
En Greziljono post preparsemajna programo ekzameniĝis 10 kandidatoj je tri niveloj. Inter ili estis ne nur francoj, sed kandidatoj ankaŭ el Svislando, Nederlando kaj Britio. En la kastelo, krom la skriba ekzameno, eblis trapasi ankaŭ la parolan parton. Danke al la ĉeesto de rajtigita ekzamenanto François Lo Jacomo kaj skajpa kontaktiĝo kun Katalin Kovats el Nederlando 8 personoj profitis el...