Novaĵoj
Jam 700 sesioj ĉe Ekparolu!
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-09-11 11:18:57
10a de septembro 2017
Kadre de nia programo EKPAROLU! ni ĵus okazigis la 700-an parolsesion. En la antaŭa jaro, dum la provperiodo, niaj geonkloj gvidis 150 sesiojn, dum en la jaro 2017 precize 550. Tio sume estas 700.
Ni fieras pri tiu nombro de lecionoj, sed scias, ke nia laborkapacito estas multe pli granda, ni povus helpi al multoble pli da personoj. Momente estas registritaj 58 geonkloj kaj entute 82 genevoj. El ili finis sian ekzercadon 30 personoj,...
Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US)
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-08-07 23:04:14
Post longa somera aktivado venis tempo raporti al vi pri la faritaj laboroj. Mi antaŭvidis, ke pro la densa programo mankos tempo kaj energio regule raporti, bedaŭrinde tiel okazis.
Nun via redaktoro denove estas ĉe sia komputilo kaj almenaŭ dum unu monato dediĉos sin nur al la paĝara laboro.
Verdire ankaŭ dum la pasintaj semajnoj la aktivadoj, ĉeestaj kursoj, seminarioj, trejnadoj kaj prelegoj pasis ĉirkaŭ edukado.net, ni uzis la paĝarajn materialojn, diskonigis ties valoraĵojn, akiris novajn membrojn kaj uzantojn.
...
Somera programo de la redaktoro
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-29 14:04:18
Estimataj,
Por la plimulto de la homoj julio kaj aŭgusto signifas feriojn, sed vi, esperantistoj, scias, ke tiu estas la periodo de serio de Esperanto-aranĝoj, por kelkaj tamen ferioj, por aliaj laboro.
Mi mem morgaŭ ekvojaĝos, komencos serion de Esperanto-programoj kaj tio signifas du gravajn aferojn. Mi havos okazon renkonti multajn el vi vive, kunlabore, en kursoj, ekzamenoj, seminarioj aŭ en simplaj renkontiĝoj, sed ankaŭ tion, ke por la reta laboro restos malpli da ebloj. Mi provos tamen ĉiun tagon kontroli kaj fari la plej gravajn aktualigojn, disdoni informojn, sekvi...
Post la 6a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-12 18:51:17
La 10an kaj la 17an de junio sukcese okazis la 6a Tutmonda Ekzamentago.
En 18 lokoj fine ekzameniĝis "nur" 117 personoj, ja intertempe 16 nuligis sian partoprenon aŭ simple ne aperis en la ekzamenejo.
La ekzamenoj okazis en la sekvaj 14 landoj: Anglio, Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Japanio, Kolombio, Nederlando, Rusio, Serbio, Svedio, Svislando kaj Usono.
Ĉar en kelkaj lokoj ekzameniĝis ankaŭ alilandaj kandidatoj, al la laŭlanda statistiko , okaze de plena sukceso, aldoniĝos la sekvaj nombroj: Francio (21), Kolombio (15), Rusio (13), Ĉinio (9),...
Komenciĝis la 6a Tutmonda Ekzamentago
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-06-09 21:12:58
La 9-10an kaj la 17an de junio en 18 urboj de 14 landoj 131 personoj trapasos Esperanto-ekzamenojn laŭ la Eŭropa Referenckadro.
La ekzamenoj laŭkontrakte kaj finance apartenas al UEA kaj ORIGO, la hungara ŝtate agnoskata ekzamencentro, sed la efektivan prepar- kaj organizan laboron faras Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net. Ŝian agadon subtenas ne nur la anoj de la Ekzamena Komisiono de UEA, Renato Corsetti kaj Zsofia Korody, sed ankaŭ dudeko da aliaj lokaj kunorganizantoj, el kiuj multaj jam plurajn fojojn okazigas en sia loko ekzamenon. Elstaras el ili Svetlana Smetanina kaj Irina Gonĉarova,...