Novaĵoj
KER-ekzameno ankaŭ en la Centra Oficejo
Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-11 14:53:20
Apenaŭ finiĝis la administraj laboroj de la lasta, tre sukcesa brazila sekcio, kie trapasis la ekzamenon 33 kandidatoj en tri niveloj, ni jam prepariĝas al la du sekvaj sesioj.
La unua okazos la 30an de decembro paralele en du urboj de Germanio; dum la aranĝoj Novjaraj Renkontiĝoj (en Saarbrücken ) kaj Internacia Festivalo ( Nördlingen ).
La 12an de februaro ni okazigos sesion en Roterdamo (Nederlando), ĉefe por la dungitoj de la Centra Oficejo, sed...
Seminario pri la Literaturo de Esperanto
Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-06 00:02:20
Venu al la Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky, por partopreni en unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto!
Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011
Sub gvido de:
Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto
Duncan Charters,lingvisto
Humphrey Tonkin, kritikisto
Tim Westover, novelisto
Tempogamo: La seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la 27-an de februaro....
Nova kurso en Dua Vivo
Kategorio: Movado; Dato: 2010-11-04 19:06:10
Jam de tri jaroj funkcias kurso por komencantoj en la virtuala mondo Dua Vivo, gvidata de kunlaboranto de edukado.net, Beatrice Allée. Ĉar la kurso okazas en tiel nomata "reala tempo", la horo ne estas oportuna por azianoj, kiuj devas vekiĝi je la 4a aŭ 5a matene por partopreni.
La 9an de novembro komenciĝos alternativa kurso , gvidata de DV-ano Dorina Landar .
La horo estos taŭga precipe por azianoj ( 18.30 en Delhio, 22.00 en Tokio kaj Seŭlo ...
Honorigo de Zsófia Kóródy
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-28 13:40:07
Karaj,
estas granda ĝojo komuniki al vi, ke dum solena festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz s-ino Zsófia Kóródy ricevis publikan distingon por la pli ol 7-jara honorofica aktiva agado sur diversaj kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.
La urbestro Gerhard Walter emfazis la multflankan kaj senlacan agadon, ekz. por la GEA-filio por klerigado kaj kulturo, kiel prezidantino de AGEI, kiel komisiitino de GEA por instruado, organizantino por internaciaj lernejaj projektoj, por la sukcesaj ĝemelurbaj aktivadoj inter Herzberg kaj Gora/PL, pro la meritoj rilate al...
22a Eŭropa Rendevuo - ankoraŭ eblas aliĝi!
Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-24 19:22:58
Eblas ankoraŭ aliĝi al alloga semjanfina programo kun kursoj, Lingva festivalo kaj prepariĝo al ekzamensesioj.
Elŝutu la detalan programon kaj informojn ĉi tie.