Novaĵoj
Unua tago de la kongreso
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-29 17:11:57
La 29an de julio okazis la solena inaŭguro de la 97a Universala Kongreso. La ĉ. 1000 kongresanojn busoj veturigis al la salono Zamenhof, kiu gastigas la grandajn komunajn programojn kaj kiu troviĝas iom for de la ĉefa kongresejo. La tradiciajn programerojn de la malferma ceremonio kolorigis kelkaj vjetnamaj artaj programeroj.
Tuj post la malfermo, sed jam en la kongresejo, inter aliaj programoj estis la malfermo de la programserio Tago de Vjetnamio , ĉe kies unua parto okazis la transdono de la Memormedaloj " Pro Paco kaj Amikeco inter la Popoloj "...
Unuaj salutoj el Hanojo
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-28 17:03:42
Korajn salutojn al ĉiuj membroj de edukado.net el Hanojo kie morgaŭ komenciĝos oficiale la kongreso. Jam hodiaŭ, sabaton vespere, okazis la kutima Movada Forio kie edukado.net havis standon kaj reklamis pri siaj servoj, pri la kurso de RITE, pri la reta kurso Kultura vojaĝo al Vjetnamio kaj varbis por la KER-ekzamenoj. (Ni jam havas 27 aliĝintojn!)
Ĉe la tri tabloj deĵoris Katalin Kovats, Sylvain Lelarge kaj niaj helpantoj Betty kaj Stephane Robert el Francio.
En tiu ĉi vespero okazis kunveno por la kursanoj de la Kultura Vojaĝo al...
LIBERAJ STUDOJ - kurso pri la dana astronomo Tycho Brahe
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-10 22:41:39
Ni informas vin ke al la jam 13 ekzistantaj prelegoj de la kursejo LIBERAJ STUDOJ nun aldoniĝis la 14a temo. Por la sekcio Sciencoj samideano Mogens Rude Andersen el Danio pretigis materialon pri la dana astronomo Tycho Brahe . La prezento konsistas el filmita prelego, riĉe ilustrita teksto de la prelego, aldonaj legaĵoj kaj testo pri la temo.
La prelego estas materialo, kiu estis filmita dum la Kultura ekskurso al Norda Selando okazinta dum la 96-a Universala Kongreso de...
HORARO de niaj programoj en Hanojo
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-07-06 09:56:06
Horaro de la programoj de edukado.net dum UK en Hanojo.
La unuan sabaton vespere ekde la 18a horo
ni havos tablon ĉe la MOVADA FOIRO.
Helpantoj tre bonvenas
kaj dum...
Nova sekcio: LIBERAJ STUDOJ
Kategorio: Edukado; Dato: 2012-06-25 00:02:13
KLERIGEJO – LIBERAJ STUDOJ
la 24an de junio ni malfermis oficiale novan sekcion de la retejo.
La sekcio LIBERAJ STUDOJ troviĝas en la KLERIGEJO.
Kiel vi scias, KLERIGEJO estas sekcio, kiu estis konstruita el privataj financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati.
La entrepreno ebligas senpagan uzon de la modulo ankaŭ por la membroj de edukado.net. En la tutlibere vizitebla sekcio troviĝas prelegoj, prezentoj pri Esperanto kaj Esperanto-rilataj temoj kaj aliaj materialoj en Esperanto.
Momente en la LIBERAJ STUDOJ estas jam 7 studbranĉoj, en...