Novaĵoj

Esperanto-Insulo: filmraporto post la 2a semajno

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-29 12:31:16

Inter la 11a de januaro kaj 12a de februaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio) laŭ la projekto de Dennis Keefe okazas internacia intensa BEK-kurso, metodika seminario kaj du paralelaj universitatnivelaj kursoj. La kursaron partoprenas ĉ. 130 personoj el pli ol dudeko da landoj, ĉefe aziaj, sed por la metodika kaj universitataj kursoj alvenis al la insulo plurdeko da eŭropanoj. Malgraŭ la malagrabla (kaj tute ne somera) vetero, malfacilaj loĝkondiĉoj ktp. ĉiuj heroe laboras, pasigante de la 8a matene ĝis la 22a vespere tage minimume 12-14 horojn...

Legi pli...

Restis nur kelkaj tagoj por aliĝi avantaĝpreze ...

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-25 13:28:15

Ni memorigas vin pri tio, ke restis nur kelkaj tagoj por avantaĝpreze aliĝi al la reta kurso KULTURVOJAĜO al VJETNAMIO.  Pri la kurso kaj kondiĉoj vidu la anoncon kaj sekvu la tieajn ligojn.  Atendas viajn aliĝojn: s-ro Nguyen Xuan Thu, kompilinto de la kurso kaj Katalin Kováts, organizanto

Legi pli...

La unua semajno en la Esperanto-Insulo

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-18 03:32:56

Pasis unu el la kvar kursosemajnoj sur la Esperanto-Insulo. La okdeko da BEK-kursanoj bone progresas sub la gvido de Dennis Keefe kaj ni, metodikistoj, paralele kun nia faka laboro, akompanas ilin en la studado; kaj dum la kurso kaj ekster la klasejo.  Ĉiuokaze ĉiun mirigas, ke la komencantoj de la 8a matene ĝis la 18a estas senĉese en la klasĉambro, eĉ sian tagmanĝon ili konsumas tie, kaj liberiĝinte de la devoj, vespere preskaŭ ĉiu el ili memvole revenas por kune studi inter la 20a kaj 22a venspere.  La metodika grupo, kiu konsistas...

Legi pli...

Kurslanĉo kaj festo sur la Esperanto-Insulo - filmraporto

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-01-12 17:25:45

Realiĝis la projekto “Esperanto-Insulo”. La 11an de januaro okazis la oficiala malfermo de la Kursaro, organizita kadre de la projekto Esperanto-Insulo. Al la tutmonata programo aliĝis 110 personoj el 23 landoj. Iom pli ol la duonon konsistigas 60 ĉinoj, plejparte studentoj, kiuj kun kelkaj mongolaj samkursanoj estas stipendiataj por tage 8 horojn lerni la internacian lingvon dum 4 semajnoj. La partoprenon de tiuj ĉi junuloj ebligis la volontula laboro kaj subteno de la kvar instruistoj kaj grandnombra partoprenantaro el Eŭropo kaj kelkaj alikontinentaj kursanoj.     La ĉefa kursaro de la komencantoj...

Legi pli...

Argilaj najbaretoj kaj nia familio salutas vin

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-12-24 16:07:40

                           * * * * *    Havu belajn festotagojn, en amo kaj paco.    Rakonto de la santunoj, nia propra 160-peca unika kolekto kaj la historio de tiu ĉi sudfrancia kutimo legeblas en la instrumaterialo Argilaj najbaretoj de Jeso .     Salutas vin: Katalin, Sylvain kaj Marteno

Legi pli...

1 ... 84 85 86 87 88 89 90 91 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.