Novaĵoj
Pretas la FILMEJO
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-12 09:49:27
Mi deziras informi vin pri tio, ke ni finis la konstruon de la nova sekcio FILMEJO, kiu troviĝas en subsekcio de la BIBLIOTEKO:
Nia celo estas kolekti tie informojn pri Esperanto-temaj, el pedagogia vidpunkto, gravaj kaj interesaj filmetoj, publikigitaj aliloke en la reta mondo.
Ni aperigos en la FILMEJO multajn erojn ankaŭ el niaj propraj filmetoj, sed priatentas la verkojn de aliaj kolego.j
La FILMEJO ebligas alfabet-vican rapidan trairadon de la listo, sed ankaŭ rapidan serĉon laŭ opcioj de kategorioj, aŭtoroj, rolantoj, kreodato...
Parolu kun mi!
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-11 18:11:40
26a de septembro - Eŭropa Tago de Lingvoj jam 10an fojon
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 16:22:03
La 26a de septembro jam de 10-jaroj estas dediĉita al la lingvoj. En tiu tago mem (aŭ ĉirkaŭ tiu dato) okazas centoj da eventoj dise en Eŭropo (kaj mondo) por celebri la lingvan riĉecon de nia planedo kaj por atentigi pri la graveco de lingvolernado.
La eventoj estas diversaj: ludplenaj aktivaĵoj, ekspozicioj, modellecionoj, lingvaj enigmoj, konkursoj ktp. Ili okazas en lernejoj, institucioj, kadre de klubaj aŭ sociaj eventoj.
Nia paĝaro deziras instigi la kolegojn kapti la okazon kaj aranĝi iun eventon koncerne Esperanton kadre de tiu...
Materialoj pri la instruado de ALFABETO
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-10 09:23:47
Sciante, ke multaj el vi nun komencas novajn kursojn mi kolektis kelkajn materialojn, kiuj rilatas al la instruado de la alfabeto.
Vi trovas preseblajn alfabet-afiŝojn en formato A4 (videblaj dorsflanke de Poŝamiko :), aĉeteblan Aboco-libron,
du filmetojn pri la alfabeto mem kaj du filmitajn lecionerojn, kie mi mem eksperimentas pri manieroj amuze instrui tiun paŝon de la kurso.
Kompreneble estas multaj aliaj materialoj kaj ebloj, do viaj komentoj, proponoj kaj propraj materialoj bonvenas.
ALFABETO por la muro - afiŝo el al DOSIERUJO ...
Nova sekcio: FILMEJO
Kategorio: Edukado; Dato: 2011-09-02 22:16:51
Ni kun ĝojo anoncas al vi, ke ni lanĉis novan sekcion en la Biblioteko. La FILMEJO estas la loko, kiun ni kreis kiel definitivan spacon por edukcelaj kaj Esperanto-temaj filmoj. La plenigo de la FILMEJO jam komenciĝis, cento da materialoj (propraj kaj pretigitaj de aliaj) atendas prilaboradon. Krom ili ni volonte akceptas ankaŭ viajn proponojn pri prezentindaj eroj.
Ni mem ne alŝutas la filmojn al la paĝaro edukado.net, sed kreas ligojn al ili kaj tra mallonga prezento informas la uzantojn pri iliaj valoro,...