Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn

Entute trafoj: 348

Titolo ↓ Nomo  Jaro  Lando  Lasta redakto 
21

Apliko de Universalaj Trajtoj de Tradukado en la Tradukoj de Ĉina Klasika Romano "Ruĝdoma Sonĝo"

Ĉi tiu studo celas esplori la Universalajn Trajtojn de Tradukado en la esperanto-versio, komparante kun la plej bonaj du anglaj versioj de Yang & Gladys kaj David Hawkes. Surbaze de la teorio de Mona Baker, ĉi tiu studo prezentas dialektike analizon pri la plej ofte cititaj Universalaj Trajtoj en esperanta versio kaj la du anglaj tradukaĵoj. Krome, la tradukstrategioj pri idomaĵoj en la romano Hong Lou Meng estas komparataj inter la tri versioj. La rezultoj montras, ke Universalaj Trajtoj de Tradukado estas subtenataj aŭ parte subtenataj de la tri tradukaĵoj. Por la idiomaj tradukoj la tri tradukintoj uzas samajn aŭ malsamajn strategiojn, nome, literan tradukon, liberan tradukon, per piednotoj eĉ preterlasitan tradukon.

Interlingvistiko

GONG, Xiaofeng2024PL - Pollando2025-11-14 13:41:43
22

Artefaritaj lingvoj: rimarkoj pri tipologio de la elektitaj artefaritaj lingvoj.

La laboraĵo okupiĝas pri komparo de gramatiko de Esperanto kaj de la klingona lingvo. La ĉefa celo estas priskribi malsaman motiviĝon kaj diferencan aliron dum la kreado de artefaritaj lingvo. La intenco de la laboraĵo estis malkovri, kiugrade tiuj ĉi lingvoj eliras al naturaj lingvoj kaj kiugrade ili aglutinas, ĉar ambaŭ estas konsiderataj kiel lingvoj aglutinaj.

Interlingvistiko

ČAPKOVÁ, Blanka2014CZ - Ĉeĥujo2016-11-09 02:55:31
23

Artfaritaj lingvoj. La socia statuso de Esperanto

Internacia lingvo kaj socipolitiko

PEETERS, Stanny1986BE - Belgujo2011-06-05 15:42:06
24

Aŭtomata tradukado de Esperanto al la pola lingvo

Informadiko kaj Esperanto

KOSEK, Michał2006PL - Pollando2011-01-30 21:03:28
25

Aŭtomataj Tradukiloj

La celo de ĉi tiu esplorado estis studi la ekzistantajn aŭtomatajn tradukilojn kaj serĉi eblojn por malaltigi la kostojn de tradukado de teknikaj dokumentoj. Oni esploris la ŝanĝojn en la postuloj, kiuj okazis en la fako de tradukado kaj studis kiaj tradukmodeloj ekzistas kaj kiel ili funkcias.

Informadiko kaj Esperanto
Interlingvistiko

DE MAGALHÃES MONTEIRO, Vitor Tagor2024PL - Pollando2025-01-14 08:51:35
26

AŬTOROJ DE ESPERANTO-LERNOLIBROJ EN KROATIO

1. ENKONDUKO 1. 1. Celoj de la laboraĵo Per tiu ĉi verko mi deziras prezenti al la legantoj la kroatajn aŭtorojn kiuj, verkinte Esperanto-lernolibrojn, multe kontribuis al la disvastigado de la ideo kaj la lingvo Esperanto en Kroatio kaj en la tuta Esperantujo. Rezultoj de ilia entuziasma kaj diligenta laboro estas gravaj verkoj, lernolibroj kiuj helpis al la kroataj interesiĝantoj pri Esperanto konatiĝi kun tiu bela lingvo. Sed tiuj libroj transiris la limojn de Kroatio kaj iĝis konataj en la tuta mondo. La aŭtoroj kaj iliaj verkoj estas prezentitaj kronologie. Ili prezentas la tempon kaj la metodojn tiutempe uzataj por instrui lingvojn: a) la unuaj paŝoj de instruado de Esperanto en Kroatio. En tiu ĉi ĉapitro mi prezentis la unuajn du aŭtorojn kaj iliajn lernolibrojn verkitaj komence de la dudeka jarcento. b) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj inter la du mondmilitoj. En tiu periodo aperis multaj novaj lernolibroj kaj novaj aŭtoroj. c) lernolibroj kaj iliaj aŭtoroj post la dua mondmilito ĝis la nuna tempo. Tiu ĉi periodo prezentas la lastajn 65 jarojn de eldonado de la Esperanto-lernolibroj en Kroatio Fine mi prezentis du tradukojn de Esperanto-lernolibroj en la kroatan, verkitaj de la kroataj tradukantoj. La celo de mia laboraĵo estas konatigi la legantojn kun la tradicio kaj evoluo de la kroataj kreado kaj eldonado de Esperanto-lernolibroj kaj ilia kontribuo al al Esperanto-movado entute.

Historio de Esperanto-Movado

JERKOVIĆ, Marija2011PL - Pollando2011-10-19 13:21:09
27

Baza vortprovizo de Esperanto instrucele

Esperantologio
Interlingvistiko

DÖRR, Friedrich Josef1993HU - Hungarujo2010-12-28 15:51:04
28

Bazaj problemoj de la evoluo de planlingvoj - kun aparta konsidero al Esperanto

La habilitacia disertacio, la siatempe unua entute pri la temo, prezentas la siatempe plej lastdatan trakton kaj lingvistikan diskuton de la planlingvo-fenomeno (kun sisteme ordigita pli ol 2000-titola bibliografio). Ĝi traktas i.a. la rilatojn inter lingvo-planado kaj planlingvo, la lingvistikajn diskutojn pri dezirindaj ecoj de "artefarita" lingvo, klasifikas kaj karakterizas la ĉefajn tipojn de pazigrafioj kaj universalaj lingvoj kaj aparte analizas Esperanton (strukturo, evoluo kaj apliko kiel komunikilo).

Interlingvistiko

BLANKE, Detlev1985DDR - Germana Demokrata Respubliko2014-05-23 14:40:25
29

Bazo-Lingvo por la aŭtomata tradukado

Informadiko kaj Esperanto

NUTAKOR, Mawust Edwin1992FR - Francujo2011-11-16 07:29:13
30

Bibliografio de la esperanta libro en la jaroj 1989-2007. Kompara analizo.

La laboraĵo estas bibliografio de la esperanta libro en la jaroj 1989-2007, bazita sur la publicaĵoj menciitaj en Przewodnik Bibliograficzny (Bibliografia gvidlibro) en la sama periodo. Karakterizo de la elementoj de la bibliografiaj priskriboj estis uzita kiel esplormaterialo, komparita en la sekva parto de la verko al la listo koncernanta la jarojn 1945-1979. La celo de la laboraĵo estas konsciigo de la leganto pri funkciado de la esperanta libro en la pola eldonmerkato kaj alproksimigo al li de la koncerna problemaro.

Internacia lingvo kaj bibliotekoj

BEM, Sylwia2008PL - Pollando2010-11-04 22:49:07
1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 35

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.