Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
61 | Esperantaj librokolektoj en EŭropoInternacia lingvo kaj bibliotekoj | BEM, Sylwia | 2010 | PL - Pollando | 2010-11-07 09:43:38 |
62 | Esperantisma pontoreligio. Studo pri religiaj trajtoj en la frua epoko.Historia-hermeneutika esploro pri la fontoj de la interna ideo kaj ĝia evoluo, pri la religiaj ideoj de Zamenhof kaj iliaj diversaj formuloj kaj pri cetera religia influo al la frua esperantismo. Konkludo: Esperanta Hilelismo estas la plej taŭga nomo por la religiaj ideoj de Zamenhoj kaj uni el la fundamentaj ŝtonoj de la esperantismo. Internacia lingvo kaj religio | HENRIKSON, Hans | 1980 | SE - Svedujo | 2011-02-06 21:06:28 |
63 | Esperantismo, la faktoro de internacia edukadoEdukata individuo eliras el sia "nebulscia" stato dank' al diversaj faktoroj. Unu el tuij estas la Internacia Lingvo, kiu- krom la difinita scipovo interkompreniĝi kun reprezentantoj de aliaj etnoj- donas la ŝancon alproprigi elekteblajn elementojn de alies kulturo. Tiel ĝi kunformas la personecon de individuo. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | TYBLEWSKI, Tyburcjusz | 1968 | PL - Pollando | 2011-06-24 06:03:24 |
64 | EsperantoElementa priskribo de Esperanto: strukturo, historio, uzo, pedagogia valoro, ktp Instruado/edukado kaj internacia lingvo | VAN CAMPENHOUT, Erik | 1983 | BE - Belgujo | 2010-10-19 21:37:34 |
65 | EsperantoI Enkonduko A. Origino de Esperanto B. Kio estas Esperanto C. Difino de konstruita lingvo : 1° Esperanto kaj Ido 2° Interlingue D. Naturaj lingvoj: 1° La angla 2° Basic English II Disvolviĝo A. Kial Esperanto? 1° Problemoj rilate al lingva komunikado: a) Problemo el la vidpunkto de la "threshold level"(sojla nivelo) b) Esprimo de sentoj kaj ideoj c) Esprimo de teknikoj kaj sciencoj 2°Komunikado en la mondo de komerco B. La vasteco de la problemo C. Skizo de la solvo: 1° Kial Esperanto ĝis nun ne trapuŝis sin 2° Karakterizaĵoj D. El kio konsistas Esperanto? 1° La leksemoj 2° Karakterizaĵoj E. Kiel disvastigi Esperanton? F. La rezistoj al Esperanto III Konkludo IV Aldono: malgranda Esperanto-kurso V Bibliografio Esperantologio | LAHAYE, Maryline | 1993 | BE - Belgujo | 2011-12-05 07:49:02 |
66 | EsperantoSimpla , elementa laboraĵo, sen scienca pretendo; ĝi havas nur informan valoron pri Esperanto en la lernejo mem kaj eventuala plia interesiĝo flanke de la verkinto pri Esperanto. Alia | VAN GELDER, Fabienne | 1986 | BE - Belgujo | 2010-10-29 08:55:56 |
67 |
| KIRF, Sebastian | 2005 | DE - Germanujo | 2014-04-01 22:24:24 |
68 | Esperanto : La interna ideo en siaj originoj kaj kelkaj el siaj esprimoj kaj manifestiĝoj (ĉu helpo aŭ obstaklo en la disvastigo de la lingvo ?)Temas pri la ekzisto kaj rolo de la "Interna Ideo" de Esperant(ism)o, unue difinita kiel "frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj" (2-a UK, Genève, 1906), de (Ludoviko) Lazar Markoviĉ (aŭ Lejzer Motelev) ZAMENHOF. La tezo studas la influon de la familia kaj socia origino (judeco), kaj poste de tolstojismo, sur la elpensanton de Esperanto, kiu unue revis pri fondo de hilelismo (laŭ la nomo de Hillel la Maljuna, samtempulo de Jesuo), kaj poste de homaranismo, "neŭtrala ponto inter la religioj" (kiel Esperanto volas esti neŭtrala ponto inter la lingvoj), ambaŭ rifuzitaj de la esperantistaro. La malpli preciza interna ideo, ĝenerale akceptata, sorbe inkludis idealon de tolerema neŭtraleco kaj de paco ; la lingvo estis proponata al la Ruĝa Kruco kaj servis en la sava gastigado de aŭstraj infanoj, ĉefe en Hispanio ; kaj la solidareco (Interhelpo de UEA) ebligis la forsavon de pluraj judaj esperantistoj (laŭ neeldonitaj korespondaĵoj el UEA-arkivoj). Post la morto de Zamenhof (14-4-1917) la ideo, aparte memorigita en rilato kun lia naskiĝtago kaj liaj tombo en Varsovio kaj naskiĝurbo Byałystok (UK-oj 1927, 31, 37, 59, 87, 2009), restis viva unue danke al la Rondo(j) "Konkordo", ĉefe en Pollando ĉirkaŭ la familio Zamenhof (Klara, Leono, Felikso, Lidja). Intermilite en Francio la lingvo estis favore akceptata kaj subtenata – eble pere de reto de DREYFUS-defendantoj ĉirkaŭ Gaston MOCH kaj poste Paul PAINLEVE – de 42 anoj de la Scienca Akademio. Esperanto disvastiĝetis ĉe Libervola Civila Helpservo Internacia ktp. Malgraŭ strangaĵetoj (himno, verdaj flago kaj steloj...) kiuj eble repuŝis neesperantistojn, kelkaj ĵuroj "reunuigi la homaron" estis garantio, se ne ĉiam de progreso, almenaŭ de daŭro. [E-trad. de la oficiala resumo] Historio de Esperanto-Movado | LAVARENNE, Christian | 2012 | FR - Francujo | 2016-07-06 14:22:40 |
69 | Esperanto en Čeĥoslovakio en la jaroj 1945-1970.Historio de Esperanto-Movado | VOTÝPKOVÁ, Eliška | 2010 | CZ - Ĉeĥujo | 2010-11-23 07:56:57 |
70 | Esperanto en la sciencojKvankam la temo-faka aplikado de Esperanto- estas aktuala kaj esplorinda, la verkinto nur citas- ofte laŭvorte, sen fontindiko- la konatajn faktojn (fakajn asociojn, konferencojn, vortarojn). Mankas memstara laboro, komparoj kaj konkludoj.(IPR 4/1990) Internacia lingvo kaj scienco | KISDERY, Zoltan | 1990 | HU - Hungarujo | 2011-08-28 05:58:33 |