Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
51 | Ekspert-sistemo por semantika senambiguigo de misformita teksto en Esperanto-bazita interlingvo por maŝintradukado (Swesil)La projekto de Distribuita Lingvo- Tradukado utiligas modifitan subensemblon de Esperanto kiel inter-lingvon por maŝintradukado de informivaj tekstoj inter naturaj lingvoj. Teksto enmetita en la fontlingvo estas sintakse analizita de fontlingva modulo, kaj poste transdonita al interlingva modulo por semantika senambiguigo. La tasko de la semantika modulo estas identigi la plej verŝajnan sintaksan frazanalizon. Estas utiligita interplektita (interaga) semantiko, en kiu la sintaksa kaj semantika modiloj havas simbiozan interrilaton. Vortsignifojn reprezentas semantikaj vektoroj - ilia ebleco esprimiĝas pere de testpoentara semantiko kaj teknikoj de neklara logiko laŭ Zadeh. Konstruprincipoj estas evoluigitaj surbaze de la literaturo pri psikolingvistiko, semantiko kaj komputalingvistiko; ekspertsistema konstruplano estas prezentita en Prolog. Plua aspekto de la laboro estas ekspertsistemo por konsekvencec-kontrolado, uzanta teknikojn de vektora interkontrolado. Simpligita parto de la sistemo estas efektivigita en Micro-Prolog, kaj kelkaj komencaj rezultoj pri la senambiguigo de dudek kvar signifoj de "time flies" (sen sintaksa antaŭ -procezado) provizas bazon por kuraĝigo pri la pluevoluigo de la sistemo. Informadiko kaj Esperanto | FANTOM, Ian | 1985 | GB - Britujo | 2010-10-23 21:49:56 |
52 | Ekumenismo kaj internacilingva problemoLa disertaĵo pritraktas internacilingvan problemon en la historio kaj ĝian ekumenan aspekton; ĝi ankaŭ analizas Esperanton kiel bonan rimedon por inuigi la homojn de diversaj nacioj kaj religioj . Esperantista kontribuo al ekumenismo jam estas sufuĉe granda kaj ĝi havas bonan perspektivon en estonteco. Internacia lingvo kaj religio | KORYTKOWSKI, Jerzy | 1972 | IT - Italujo | 2010-11-09 08:56:33 |
53 | Ekzameno de spontanee asociitaj virtgrupoj el la Esperanto-lingva vorttrezoro de la gelernantoj (Baze de la materialo de l' internacia eksperimento)Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BODNÁR, Erzsébet | 1976 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 11:34:45 |
54 | El la lingvistika terminologio de la 20-a jarcentoLa verko prezentas , kun esperantlingvaj difinoj, la plej gravajn lingvistikajn terminojn de la lingvistiko de la 20-a jarcento, surbaze de prilaboro de la Hungara lingvistika terminaro de Peter Siptar. La terminoj aperas en la lingvoj angla, rusa, hungara kaj en Esperanto. Oni trovas en la laboro la karakterizajn terminojn de la franca kaj usona strukturismoj, de la Praga skolo, k.s. Atendita kaj bone utiligebla laboro.(Wacha Balazs) Interlingvistiko | CSER, Roxane | 1984 | HU - Hungarujo | 2011-08-09 05:46:35 |
55 | Elektitaj ĉapitroj de la vortfarado en la Franca kaj en Esperanto laŭ kontrastiga vidpunkto.Temas pri provo kompari lingvon artefaritan kun lingvo nature evoluinta. Aparte traktita estas la vortformo pere de sufiksoj: -substantivoj (nomoj de personoj, diminutivoj, aŭgmentativoj, kolektivoj) -adjektivoj -adverboj -verboj Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | TOKAJ, Martina | 1987 | DE - Germanujo | 2011-06-23 05:40:14 |
56 | Elementaj vortstrukturoj en Esperanto (La metodo de vortmodela analizo en elemnta kombinologio)La aŭtoro emfaze distingas du-bazformajn radikojn. Li neas validecon de statistikaj esploroj ĉe planlingvo: "la sola normativa aŭtoritato en funkcianta planuia lingvo devas esti la scleince priesplorita interna ordo de la lingvo". Li prezentas detalan priskribon de vortstukturoj surbaze de la prezentita principo. Esperantologio | RÉVÉSZ, Sándor | 1980 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 10:13:41 |
57 | Elformiĝo kaj evoluigo de esperanta oratora stiloEsperantologio | BARABÁS INGUSZ, Rita | 1986 | HU - Hungarujo | 2011-02-13 08:21:03 |
58 | Enketo pri la pozicio de Esperanto en ItalioEnkonduko: Unua parto; Ĉapitro I: La lingvo- problemo. 1. Difino; 2. Lingvo kaj kulturo; 3.La motivoj; 4. Planlingvoj; 5. Esperanto en Italio. Ĉapitro II: Superrigardo de la precipaj planlingvoj. 1. En la fino de 1880; 2. Volapük; 3. Esperanto; 4. Aliaj provoj; 5. Duon-artefaritaj lingvoj. 6. La esploro daŭras. Ĉapitro III: Esperanto, ĝia iniciatoro, ĝia movado, ĝiaj aplikoj. 1.La iniciato; 2.La movado; 3.La aplikoj; 4.La instruado en Italio. Ĉapitro IV: Alfabeto kaj gramatiko de Esperanto. 1.Alfabeto kaj prononco; 2.Gramatiko. Konkludoj Dua parto: Enkonduko; La demandaro; La enketo; Konkludoj; Aldonaĵoj: A. Afiksoj; B. Korelativoj; C. La cirkulero N 12411; D. La leĝpropono N 1489; E. La rezolucio 8C/DR/116; Diversaj statistikoj; Bibliografio. Historio de Esperanto-Movado | DIJKHUIZEN, Gerda | 1970 | BE - Belgujo | 2011-08-23 06:28:17 |
59 | Enkonduko al la problemaro de artefaritaj lingvoj.Post mallonga historia enkonduko, la verko defendas la tezon, laŭ kiu Esperanto estas lingvo sammaniere kiel la t.n. naturaj lingvoj. La lingvistika statuso de Esperanto estas difinita post ĝia ekzameno surbaze de diversaj nuntempaj lingvistikaj teorioj. Interlingvistiko | L'HERMITTE, Michèle | 1977 | BE - Belgujo | 2010-11-15 21:27:33 |
60 | Eraroj trovitaj en la "Originala Verkaro" kaj "Leteroj " de ZamenhofPrecipe pri miskomprenoj rilate historiajn faktojn koncerne la Esperanto-movadon en Japanio. Historio de Esperanto-Movado | NUKINA, Yositaka | 1958 | JP - Japanujo | 2020-06-20 16:55:56 |