Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 346
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
311 | Rolo de Esperanto kiel pontlingvo en la instruado de fremdaj lingvojEn la unua parto de la verko temas pri la historio de la instruado de fremdaj lingvoj en Hungario. Tie mi provas komprenigi, ke la manko de latininstruantaj lernejoj ekde 1945 ege malbonigis la eblecojn de instruado de vivantaj fremdaj lingvoj. Mi disponas pri statistikaj indikoj, por tion pruvi. Poste, la verko proponas, ke Esperanto anstataŭu la latinan lingvon en la ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj, aŭ ĝi estu la unua fremda lingvo- pontolingvo- por la hungara gelernantaro. En la dua parto mi donas gramatikan ekzemplaron kaj aliajn argumentojn por pruvi la antaŭajn tezojn. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-06 13:39:38 |
312 | Rolo de turismaj ĉiĉeronoj en edukado.Raporto pri esploro de turistoj-esperantistoj troviĝas sur 10 paĝoj. Instruado/edukado kaj internacia lingvo | TYBLEWSKI, Tyburcjusz | 1975 | PL - Pollando | 2011-06-25 06:23:28 |
313 | Rusaj influoj en Esperanto ĉe ruslingvaj esperantistoj en la sfero de verba morfologioTiu magistriga diplomlaboro (mémoire de maîtrise) ĝenerale celas starigi fundamenton por dialektologia aliro al la studado de Esperanto. La premiso estas, ke Esperanto, male al la "malnovaj" etnaj lingvoj, ne havas plene memstaran funkciadon: ne ĉiuj eroj de la lingvo estas normigitaj, kaj la eksternormaj eroj funkcias laŭ imito de la gepatra lingvo de ĉiu unuopa esperantisto. La gepatra- lingvajn influojn oni ne devas kondamni kiel forĵetendajn "erarojn", sed oni devas konsideri ilin kiel integran parton de la Esperanta lingvo-sistemo. La studo analizas la respektivajn gravecojn de normo-obeado kaj la gepatra-lingva influo en la rusa "dialekto" de Esperanto, pli specife en la sfero de verba morfologio kaj en elektitaj kvin verkoj aŭ originale verkitaj aŭ elrusigitaj de ruslingvanoj. La ĉefaj konstatoj pritraktas la verban "aspekton". Post ĝenerala diskuto, ĉu Esperanto havas "aspektojn"(al kio la aŭtoro respondas ne, kritikante la asertojn de PAG) estas prezentataj kelkaj teoriaj tekstoj verkitaj de slavoj, en kiuj la aŭtoroj tamen trovas en Esperanto semantikajn kaj morfologiajn ekvivalentojn de la slava "aspekto". Detala analizo de la kvin traktitaj verkoj efektive montras, ke la rusaj aŭtoroj emas enkonduki rimedojn efektive ekzistantajn en la lingvo (prefikso -ad-,kompleksaj tempoj). Statistika analizo tamen montras, ke tiu lingvouzado ne tro endanĝerigas interkompreniĝon: tiuj aspektaj procedoj tuŝas nur proksimime 30% el ĉiuj verboformoj. Interlingvistiko | DAWSON, Alain | 1983 | FR - Francujo | 2010-10-21 22:18:07 |
314 |
| LI, Bochuan | 2024 | PL - Pollando | 2024-06-30 09:34:49 |
315 | Semantika modeligo de la filozofiaj lingvojEnkonduko( rilate al la teorio de artefaritaj lingvoj) Descartes, Locke, Arnauld, La Celot, (a priori-a posteriori) . Royal Society: Dalgarno, Wilkins Leibnitz. Kalmar György 1772,1773,1774 publikigita, Komensky, (Comenius) Bolyai Farkas 1832 publikigita. Tentamen, Janos. Apendix.Marx, Engels, Lenin. Schleyer-1879, Zamenfof-1887 Esperanto, E.N. Sehälä, O. Jespersen, Simonyi Zsigmund, F.de Saussure, René de Saussure, Ido. Schmidt Jozef: fondo de Internacia Scienca Lingvo-instituto en la Scienca Universitato de Budapest, la 4-an de julio 1919, dum la Hungara Konsilantara Respubliko. Jan Baudouin de Courtenay, Adam Schaff en la protekto de la Internacia Lingvo. Interlingvistiko | SZABO, Maria-Rozsa | 1976 | HU - Hungarujo | 2011-06-19 06:16:26 |
316 | Serĉado de internacia helplingvoAlia | SIEGEL , EDZ. ERICSON, Laura | 1988 | US - Usono | 2011-11-21 06:52:27 |
317 | Signifo de la planlingvo Esperanto kiel internacia komunikiloA. pritrakto de propraj tezoj: 1. Esperanto helpas al la popolinterkomprenado kaj estas la kontraŭo de la amatorisma senvorteco. 2. La kreskanta interdependeco de la popoloj sur la monda merkato postulas globan komunikilon kiel Esperanto. B. Ĝeneralaj streboj de la interlingvistiko speciale rilate al Esperanto: 1. Ekspliko de la lingvoproblemo 2. La Esperanto de Zamenhof kaj ĝia historia evoluo 3. Esperanto nuntempe 4. Pri la gramatiko de Esperanto C. Bibliografio (la verkinto) Internacia lingvo kaj gazetaro | HALTNER, Thomas | 1989 | DE - Germanujo | 2011-12-04 07:43:27 |
318 | Sintaksaj problemoj en Esperanto (Pri la sintaksa konduto de modalaj verboj)La verkintino baziĝante sur la internacia fakliteraturo kaj esplorante konatojn Esperanto-vortarojn, provis kolekti la modalajn verbojn kaj analizi ilian sintaksan kaj semantikan konduton. Ŝi konkludas, ke Esperanto kondutas simile al la naturaj lingvoj ankaŭ ĉi-terene? Ĝi estas valora kaj pionira laboraĵo.(IPR 4/1990) Esperantologio | DEMETER, Aniko | 1989 | HU - Hungarujo | 2011-08-10 06:02:59 |
319 | Sistemo de la germanaj verboj en la elektronika datenprilabora sfero kiel bazo por la lingvistika datenprilaborado kaj komparo kun anglaj kaj Esperantaj verboj.El la datenprilabora literaturo mi kolektis pli ol 1000 diferencaj verboj . Mi kolektis preskaŭ ĉiujn verbojn, ĉar ili signifas specialajn fenomenojn kaj agojn aŭ agarojn en rilato kun la datenprilaborado. El tiu materialo mi konstruis kampojn konsistantaj el verboj, kiuj reprezentas sferojn de speciala proceso. Al la speciala proceso apartenas dialogo, alia estas diagnozo. Ĉiu sfero havas centron, kiu estas reprezentita per verboj, kiuj karakterizas "kernproceson" kvazaŭ la esencon de la tuta procesa sfero.Tio estas tri fundamentaj verboj, kiuj ripetiĝas pli malpli en ĉiuj verboj de la kampo. La kernproceso por la sfero de la dialogo konsistas el legi-sendi-skribi. Tiuj tri verboj ankaŭ enhavas (ĉiu verbo sole kaj ĉiuj kune) tempajn kaj lokajn informojn, ĉar ili ĉiuj: "legi", "sendi" kaj "skribi" komencas, daŭras kaj finiĝas kaj procesas en difineblaj lokoj . La kampo de la verboj por la diagnozo enhavas la kernan proceson: kaŝi -serĉi-trovi. Se la dialogo estas parto de la diagnozo, la procesoj de la diagnozo povas enhavi: legi-sendi- skribi. Tia-maniere oni povas konstrui ( kaj ankaŭ ili ja ekzistas) tre kompleksajn verbojn, kvazaŭ unu vorto por longa programo, ekz.: testi, komputi,ktp. La verboj ekzistas en du aroj. La unua aro nomas la procesojn mem, la dua nomas la rilatojn inter ili; ili ankaŭ reprezentas procesojn. Rilatoj inter la procesoj estas ekz.:kaŭzi-procesi-elvoki, aŭ intenci- plenumi- atingi. Finfine, mi konstruis matricon el tiuj lingvistikaj datenoj por la komputilo. Esperantaj verboj kelkfoje enhavas pli da informoj ol la germanaj kaj anglaj (ekz. germane: löschen, angle: clear, Esperante: sendatenigi) En Esperanto oni povas fari kaj ankaŭ pritraktas konstruon de novaj verboj por novaj fenomenoj laŭ la vortfarado sistemo. Pro tio kaj diversaj aliaj kaŭzoj, Esperantaj vortoj taŭgas pli bone ol angla kaj germanaj por konstrui matricon. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | SÖRGEL, Hartmut | 1984 | DE - Germanujo | 2011-06-18 16:03:30 |
320 | Sistemo de pontolingvaj roloj ĉe instruado de fremdaj lingvojInstruado/edukado kaj internacia lingvo | BALOGH, Judit | 1979 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 12:23:11 |