Diplomlaboraĵoj
La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.
Reveni al la serĉilo | Ĝustigi la serĉparametrojn
Entute trafoj: 340
Titolo ↓ | Nomo | Jaro | Lando | Lasta redakto | |
---|---|---|---|---|---|
321 | Studo pri Morfologia Kontrasto de la Korea kaj EsperantoLa aŭtoro: "En la disertacio mi studis la morfologian kontraston de la korea kaj Esperanto. Kaj la celo de la studo estas eltrovi bonajn metodojn por la Esperanto-instruo al Koreoj kaj ankaŭ esplori la atentindajn punktojn de la instruo.Mi bazas mian studon sur la korealingva gramatiko de d-ro Ho ung (1983) kaj Esperanta gramatiko de mi mem(1989). Mi kontrastigis morfologian parton el ambaŭ gramatikoj. La kategorioj ĉi tie kontrastigitaj estas jenaj: 1° vortfarado; 2° konjugacio; 3° deklinacio; 4° malsamaj kategorioj: a) tempo-indiko; b) supoza esprimo ; c) demanda esprimo; ĉ) ceteraj postpozicioj de la korea kaj Esperanto Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | BAK, Giuan | 1991 | KP - Nord-Koreujo | 2011-07-28 08:34:58 |
322 |
| COTINET, Agathe | 2019 | FR - Francujo | 2022-09-30 16:52:37 |
323 | Teoria konsidero pri lingvaj rajtojEn la verko ĝenerale temanta pri lingvaj rajtoj, la aŭtoro, kiu estas esperantisto, ofte citas de esperantistaj fontoj kaj ankaŭ argumentas, ke diskutoj pri lingvaj rajtoj devus ankaŭ pli multe trakti lingvajn aspektojn de internacia komunikado. Alia | FUKUCHI, Toshio | 1999 | JP - Japanujo | 2021-05-13 13:14:05 |
324 |
| MARADAN, Mélanie | 2010 | CH - Svislando | 2017-09-15 06:37:43 |
325 | Terminologio geometria de Cyrillo VÖRÖSInternacia lingvo kaj scienco | CSISZÁR, Gyula | 1981 | HU - Hungarujo | 2011-02-12 13:42:42 |
326 | Tipologio de kelkaj lingvistikaj fenomenoj en la lingvoj litova, franca kaj Esperanta .En la diplomverko laŭ kompara metodo estas analizitaj elektitaj fenomenoj en la tri menciitaj lingvoj. Oni elstarigas komunajn kaj ankaŭ principe diferencajn trajtojn. Ekzemple, oni vaste analizas semantikajn sencojn de refleksivaj verboj en litova, franca kaj Esperanta lingvoj. Estas analizataj ankaŭ kelkaj aliaj lingvaj formoj. Oni konkludas, ke ĉiujn sencajn nuancojn de litovaj kaj francaj formoj oni povas sukcese esprimi en Esperanto. Resumo de la verko estas en la rusa, franca kaj Esperanto. La bibliografion konsistigas 26 fontoj. Lingvistikaj komparstudoj inter Eo kaj aliaj lingvoj | LAIMIUS, Stražnickas | 1981 | SU - Sovetunio | 2010-11-15 21:20:57 |
327 | Unu jarcento da literaturaj tradukoj de la itala al Esperanto (1890-1990)Studo pri la tradukoj el la itala, ekde la unuaj aperintaj en la unua gramatiko (1890) ĝis ampleksa antologio de la italaj poetoj de la dudeka jarcento, (1990), tra revuoj kaj libroj aperintaj en Italujo kaj en eksterlando, inklluzive de kritika rigardo al iliaj sukcesoj Esperanta literaturo | MINNAJA, Carlo | 2006 | IT - Italujo | 2010-11-20 13:47:47 |
328 | Utileco kaj eblo de la adopto de internacia helpa lingvo en medicinoLa lingva problemo en internaciaj rilatoj de medicino. La ĝenerala prblemo de internacia lingvo kaj la avantaĝoj de Esperanto. Konkludo: Esperanto taŭgas kiel internacia lingvo por medicinaj temoj. Internacia lingvo kaj medicino | CORRET, Pierre | 1908 | FR - Francujo | 2010-10-10 22:24:45 |
329 |
| STRIA, Ida | 2017 | PL - Pollando | 2017-10-09 14:13:53 |
330 |
| NOSKOVÁ, Katarína | 2009 | SK - Slovakujo | 2011-09-05 08:06:42 |