Forumo

TemojLingvaj demandoj kaj helpo"li kaj lia frato" aŭ "li kaj sia frato"?

Ĉu oni diru/skribu "li kaj lia frato" aŭ "li kaj sia frato"?

ademarque
afiŝita je 2011-06-23 18:29:41

La demando estas ĉu « sia » rilatas al subjekto aŭ ne ?
- Se « sia » ne rilatas al subjekto, bv diri al mi al kiu/kio ĝi rilatas ?
- Se « sia » rilatas al subjekto (kion mi opinias) : la frazo « Li kaj sia frato vojaĝas » ne eblas, ĈAR « sia » rilatas (ankaŭ) al frato, do tio estus ke li estus la frato de si mem.
Same se oni dirus « Sia frato vojaĝas » = « li estas sia frato »

laszlo
afiŝita je 2011-06-23 19:48:13

”La demando estas ĉu « sia » rilatas al subjekto aŭ ne ?
- Se « sia » ne rilatas al subjekto, bv diri al mi al kiu/kio ĝi rilatas ?
- Se « sia » rilatas al subjekto (kion mi opinias) : la frazo « Li kaj sia frato vojaĝas » ne eblas, ĈAR « sia » rilatas (ankaŭ) al frato, do tio estus ke li estus la frato de si mem.
Same se oni dirus « Sia frato vojaĝas » = « li estas sia frato »”

. . . . . . .

Antaǔ ol klarigi la aferon, mi proponas, ke ni pli prefere uzu la vorton reprezentas anstataǔ rilatas.
”La refleksiva pronomo reprezentas subjekton.” - tio estas vero, kiel la suba frazo:

”Luno gravitas ĉirkaǔ Tero.” - prave, ĉu ne? - sed tio ne signifas, ke Luno ne gravitas ankaǔ ĉirkaǔ Suno. Do, Tero kaj sia satelito gravitas ĉirkaǔ siaj stelo. Se ne ekzistus Suno, Luno gravitus nur ĉirkaǔ Tero.

En ”Li kaj sia frato vojaĝas” sia reprezentas li -n (ĉi-kaze sia reprezentas ne subjekton, sed personon ene de subjekto). Ne estas devige, ke refleksiva pronomo reprezentu nur subjekton.
Kaj se la frazo estus iom pli longa:
”Li kaj sia frato vojaĝas al siaj naskiĝlando.” - sia reprezentas li -n (ene de subjekto), dume siaj reprezentas subjekton: Li_kaj_sia_frato (la du fratojn).

Refleksiva pronomo povas reprezenti ne nur subjekton, sed ene de subjekto ankaǔ nomon, pronomon, vorton kiu indikas personon (helpanto, lernanto, estrulo, ktp).

Mi jam plurfoje spertis, ke la malzorge, mankhave, supraĵe difinitaj reguloj malhelpas lingvolernantojn kompreni la ĝustan, racian vortumadon.
Kiel mi jam skribis antaǔe, oni ne lasu sin katenite fare de neprofesie difinitaj (aǔ mise interpretitaj) reguloj.

tukero
afiŝita je 2011-06-25 20:23:17

Mi ne scias, ĉu la hungara havas refleksivon. Laŭ lernolibro, kiun mi posedas, la refleksivo esprimiĝas hungare per afiksoj. La angla ne havas vorton por sia, kiu estas perifraze aŭ tute ne esprimata. Tio validas ankaŭ koncerne la germanan. La rusa iras al alia ekstremo, uzante la formon tradukata per "sia" eĉ en la unua kaj dua personoj. La refleksivo de la latinidaj lingvoj estas la sama kiel la posesivo, kaj la posesiva fleksio de la turka ankaŭ ne diferencas kiam ĝi estas uzata kiel refleksivo. Se la hungara en tiu rilato kongruas kun la turka, mi povas imagi ke la refleksiva posesivo estas tute fremda por ambaŭ.

tukero
afiŝita je 2011-06-25 21:33:25

La konjunkcio "kaj" kunordigas du elementoj en la sama funkcio. "Li kaj lia frato" havas komunan predikaton:
Li
kaj farbos la ĉambron. La predikato havas du subjektojn. La dua subjekto formas: Lia frato farbos la ĉambron.
lia frato

Li
kaj farbos la ĉambron. La predikato havas unu subjektojn. Frazo "Sia frato farbos la ĉambron" ne eblas.
sia frato

tukero
afiŝita je 2011-06-25 21:39:39

Bedaŭrinde la teksto ne havas la ĝustan formaton. Laŭ mia originalo "Li", "kaj", "lia frato" estas unu sub la alia kaj la resta komento sekvas dise de "kaj". Same ĉe "sia frato". Espereble ĉi tiu klarigo helpos.

laszlo
afiŝita je 2011-06-25 22:04:47

a) {li_kaj_lia_frato}
b) {li_kaj ŝia_frato}
c) {ŝi_kaj_ŝia_frato}
d) {ŝi_kaj_lia_frato}
e) {li_kaj_sia_frato}
f) {ŝi_kaj_sia_frato}

a), b), c), d), e) kaj f) estas ĉiuj subjektoj, kiuj indikas du personojn (tiuj subjektoj konsistas el du personoj). En tiuj subjektoj kaj ligas la antaǔan pronomon (li, respektive ŝi), al ”lia_frato”, ”ŝia_frato”, respektive ”sia_frato”.

"Sia frato farbos la ĉambron" estas erara frazo, ĉar mankas la persono, kiun Sia reprezentu.

tukero
afiŝita je 2011-06-26 22:25:59

La frazo "Li kaj lia frato farbos la ĉambron" implicas la ĝemelajn frazojn:
"Li farbos la ĉambron."
kaj
"Lia frato farbos la ĉambron."
La "lia kaj sia"-ĝemelo donas jenan rezulton:
"Li farbos la ĉambron."
kaj
"Sia frato farbos la ĉambron."
La "lia kaj sia"-frazo, citante Laszlo'n, "estas erara frazo, ĉar mankas persono, kiun Sia reprezentu."
Sekve la variantoj e) kaj f) ne povas esti subjektaj.
Tamen, ne temas pri "reprezento", sed pri "rilato". En la lingvoj, kiuj havas refleksivon, la gramatikoj uzas la terminon "rilati". Efektive temas pri retrorilato de la objekto al la subjekto, sed neniam flankenrilato inter subjekto kaj subjekto.

laszlo
afiŝita je 2011-06-27 05:36:33

La "lia kaj sia"-ĝemelo donas jenan rezulton:
"Li farbos la ĉambron."
kaj
"Sia frato farbos la ĉambron."

. . . . . . . . .

”Li_kaj_sia” ne donas tiun rezulton!

Refleksiva pronomo funkcias kune kun reprezentato. Estas absurde dismeti (apartigi) sia disde Li (reprezentato).

Jen kion vi skribis:
//La "lia kaj sia"-frazo, citante Laszlo'n, "estas erara frazo, ĉar mankas persono, kiun Sia reprezentu."//

Mi petas vin, ke ne citu erare tion, kion mi skribis. Mia frazo estis la suba:
"Sia frato farbos la ĉambron" estas erara frazo, ĉar mankas la persono, kiun Sia reprezentu.

tukero
afiŝita je 2011-06-27 22:04:40

Tio, kio estas en citiloj, estas citaĵo, sendepende de ĝia kompleteco. Tiu parto gvidis al mia konkludo ke vi konfirmas ke du nominativoj en subjekta pozicio kunligitaj per konjunkcio ne povas esti subjekto kaj objekto en tiu konstelacio. Bonvolu montri al mi la tradukon de "lia frato", "ŝia frato", "ilia frato" kaj "sia frato" en la hungaran.

laszlo
afiŝita je 2011-06-28 08:14:20

”Tio, kio estas en citiloj, estas citaĵo, sendepende de ĝia kompleteco.”
- - - - -

Mi instruos al vi iom da racieco.
Se vi citas senpripense parton el iu frazo, vi povas falsigi la sencon de la originala mesaĝo:

Jen modelfrazo: ”Ruby pafis la prezidenton neniam.”

Se vi citas nur: ”Ruby pafis la prezidenton”, la citaĵo falsigas la mesaĝon de la originala frazo.
Do estu tiel kara, ke ne elprenu citaĵon el frazo tiel, ke ĝi donu misan, sanĝitan komprenon ekster la originala kunteksto!
. . . . .

Kara tukero, mi konfirmas nur unu aferon:

”li_kaj_lia_frato”
”li_kaj ŝia_frato”
”ŝi_kaj_ŝia_frato”
”ŝi_kaj_lia_frato”
”li_kaj_sia_frato”
”ŝi_kaj_sia_frato”


- estas ĉiuj subjektoj. Se vi perdiĝas en teoriumado, vi neniam kapablos pensi racie.

Mi jam vere iĝis scivola scii: laǔ kiu/kia metodo vi detektas subjekton en iu frazo?

P.S.
Ni diskutas pri la skemeca, ”senescepta” Esperanto planlingvo, sed ne pri tradicio-specifaj etnolingvoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.