Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

Katalin
afiŝita je 2010-10-19 16:19:04

Ni havas grandan problemon, por kies solvo ni bezonas scii vian opinion.
En multaj paĝaroj la listo de la landonomoj estas en ujo-formo. Antaŭ pluraj jaroj Bertilo Wennergren preparis ilin tiel kaj programistoj de Esperanto-retejoj simple transprenas la pretan programon.
Ankaŭ mi mem, kiu en liberaj komunikaĵoj, artikoloj kaj mesaĝoj uzas la io-formon akceptis tiun solvon, des pli ĉar la Akademio rekomendas uzi la ujo-formojn kongrue kun la Fundamento kaj simple „tolereme” donas la eblon uzi ankaŭ la io-formojn.
Tial en la enprogramitaj listoj la vizitantoj trovas ujo-formajn landnomojn kaj en aliaj komunikaĵoj io-formajn. Ĝis nun, almenaŭ pro tio, neniu vere reklamaciis.
En la nova paĝaro nun mi ricevis sufiĉe akran kritikon pro la utiligo de la ujo-formo. La protestanto, relative konata hungara esperantisto, rifuzas uzi la paĝaron, plue ne registras sian diplomlaboraĵon kaj sufiĉe multnombrajn kursojn ĝis ni ŝanĝigos la uzon de la landnomoj.
Teknike eblus (post kromlaboro kaj pretigo de nova listo) transiri al landonomoj kun -io finaĵoj, sed tiam nur tiu eblus, kaj ne la alia formato. Kiu garantias, ke tiuokaze mi ne ricevas novajn atakojn?
Mia enketdemando celas do scii proporcie kiom da uzantoj de la paĝaro uzas tiun aŭ la alian formon, kaj sendepende de la propra uzkutimo kiom da el ili pretas akcepti tolereme kaj flekse ekzistantan sistemon.
Mi pensas ke ni iru ĝis 250 voĉdonoj, (daŭros sufiĉe longe) kaj ni vidu tiam la rezulton.

Ni promesas, ke se la maltoleremaj kontraŭ-ujaj voĉdonoj (jesoj al la punkto n-ro 1) superos duonon de la voĉdonoj (tio estas sume venkos kontraŭ la aliaj kvar voĉdondemandoj) ni rekonsideros la problemon kaj serĉos eblon farigi kaj lanĉi io-formatan listigon de la landonomoj (je la kostoj de la io-istoj J)
Viaj komentoj, argumentoj bonvenas ĉi-sube.

viktoro44
afiŝita je 2010-10-19 16:49:31

Mia problemo estas nek la -io nek la -ujo temo. Mia problemo estas, ke mia lando Katalun-io aŭ Katalun-ujo ne aperas. Mi petas ke vi aldonu ĝin al la listo.
dankon!
amike
Viktoro

bajanisto
afiŝita je 2010-10-19 17:59:33

Mi ĉefe uzas kaj -ujo kaj -io -formojn, sed mi loĝas en Finnlando, nek en Finnujo nek en Finnio. Do – miaopinie la landonomo dependas de la uzokutimo de esperantistoj en la koncerna lando.

mjb_edukado
afiŝita je 2010-10-19 18:31:33

Mi havas problemon por respondi la enketon. Neniu respondo kongruas kun tio, kion mi volus diri, nome ke mi uzas ambaux sistemojn, nekonsekvence, sed preferas koherecon ene de difinita verko aux retejo. Kaj la formo de tiu kohereco ne estu trudita de la kaprico de unuopulo, ecx se hungara :)

anna_lowenstein
afiŝita je 2010-10-19 20:00:13

Kvankam mi mem normale uzas la ujo-sistemon, mi de multaj jaroj kutimas kaj akceptas, ke revuoj, retejoj ktp. uzas la io-sistemon. Sed unuopulo, kiu preferas la io-sistemon, ne estas preta montri la saman toleremon al malofta retejo, kiu uzas la ujo-sistemon. Konsiderante la fakton, ke la ujo-sistemo estas Zamenhofa kaj Fundamenta, kiun rajton li havas malpermesi ĝian uzon?
Anna Lowenstein

Mike59
afiŝita je 2010-10-19 21:06:09

Mi preferas uzi "Francio" anstataŭ "Francujo" ĉar la unua vorto multe pli bone sonas ol la dua ( kaj tiu lasta vorto mem eĉ iomete similas al insultvorto!) ... Mi ankaŭ opinias, ke lando ne estas nur "ujo" de homoj...
Tamen, mi volonte akceptas la du sistemojn, ĉar oni devus respekti la volon de Zamenhof. Kiam mi komencis lerni esperanton, tiu problemo iom ĉagrinis min, ĉar esperanto estas teorie regula lingvo. Sed multaj aliaj landnomoj enhavas nek "-io" nek "-ujo"! Ni estu do toleremaj! Tio ne indas militon, ĉu ne? :-)
Mike59 (aŭ Mikelo59 en Ipernity)

Renatocorsetti
afiŝita je 2010-10-19 21:25:46

La sistemo kun -ujo estas Fundamenta. Mi povas kompreni, ke iu volas uzi alian sistemon, sed malpermesi sistemon fundamentan neniu rajtas. Tio estas kiel diri, ke anstataŭ virino oni diru "vomano", kaj malpermesi diri "virino".

Renato

saliko
afiŝita je 2010-10-20 06:03:22

Kiel Renato diras, la -uj-formo estas Fundamenta. Ĝi estas rekomendita de la Akademio.
Ĉu ne estas tiel, ke ne edukado.net, sed la protestanto havas problemon?

farri
afiŝita je 2010-10-20 09:49:03

En ĉiu okazo, estu -io, estu -ujo; estus bele, ke mia lando Katalunio, aŭ Katalunujo, ĉeestu la retejon. Por ni, estas grava afero, por ni esperantistoj des pli grava.

Belmiro
afiŝita je 2010-10-20 09:57:07

Mi ŝatas kaj preferas la ujo-formon.
Kvankam mi pretas por akcepti “novaĵojn” pri la lingvo mi opinias ke valoras klopodi por ties unueco. Kompreneble, preferantoj de la ujo-formo devas “toleri” la io-formon kaj tiuj de la io-formo devas “toleri” la ujo-formon.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.