Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

(Eksmembro) landirul
afiŝita je 2010-10-23 19:03:55

bajanisto skribis:
Mi ĉefe uzas kaj -ujo kaj -io -formojn, sed mi loĝas en Finnlando, nek en Finnujo nek en Finnio. Do – miaopinie la landonomo dependas de la uzokutimo de esperantistoj en la koncerna lando.
Jes, sed pri via rekomendo la problemo estas tio, ke mi estas hungara, kaj hungare ni uzas la "lando"-formon... Sed mi ne povas elekti el tiu eblo en Esperanto. :)

(Eksmembro) landirul
afiŝita je 2010-10-23 19:19:52

Mi kiel junulo kaj preskaŭ nova esperantisto uzas konsekvence la io-formon. La uj-formon mi sentas "Zamenhof-lingva", praa... -io estas pli nova, ĉu ne? Junuloj preferas la novaĵojn! :) Kaj lingvoj devas iel evolui, ĉu ne?
Mi akceptas la uj-formajn landonomojn kiel mi akceptas ankaŭ mia-lingvajn vortojn, kiujn mi ne uzas.
(mi scias, ke mia pensmaniero tute ne estas laŭfundamenta :))

petriko
afiŝita je 2010-10-24 07:12:15

Mi alkutimiĝis al la -io-sistemo kaj do mem uzas ĝin senpripense kaj senhonte. Tamen mi tute ne ĝeniĝas pro la uzado de -ujo.
Krome mi tute subtenas la opinion de Ramsgatano. Oni ne cedu al iuj bizaraj kondiĉoj de unuopulo, eĉ se tiu estas konsiderata 'konata'.
Kaj se mi rajtus uzi la naciecan sistemon, mi estus 'Holandano' ;-) . Mi ja naskiĝis en provinco Norda Holando kaj nun loĝas en Suda Holando.

(Eksmembro) landirul
afiŝita je 2010-10-24 08:33:51

petriko skribis:
Kaj se mi rajtus uzi la naciecan sistemon, mi estus 'Holandano' ;-) . Mi ja naskiĝis en provinco Norda Holando kaj nun loĝas en Suda Holando.
Tio estus por mi iom strange... Hungare via lando "Nederlando" nomiĝas: "Holandio" :)

bea
afiŝita je 2010-10-25 09:15:03

Mi ŝatas kaj pli kaj pli uzas la uj-formon. Kiam mi eklernis Esperanton, mi eklernis la io-formon; iom poste, kiam mi renkontis la uj-formon, mi taksis ĝin malmoderna kaj eĉ arkaika. Sed kiam mi iom pli serioze okupiĝis pri la temo kaj legis diversajn tekstojn, mi konvinkiĝis pri la ĝusteco, klareco kaj kialoj de la uj-formo. Nuntempe dum instruado mi ekskluzive uzas la uj-formon, sed laŭkonversacie foje transiras al la io-formo. En miaj unuaj tekstoj en la instrumaterialoj de edukado.net troviĝas do la io-formo, sed en la lastaj la uj-formo. Ŝajnas do malfacile realigeble akcepti nur unu el la du formoj en retejo, kiel estas edukado.net; la sama problemo ekzistas en Vikipedio. Laŭ mi, tiu, kiu ne povas akcepti tion, ne estas Esperantisto, sed Esperantoparolanto, ĉar mankas la "interna ideo" pri toleremo. Kaj unuavide mi ne havas emon legi liajn/ŝiajn tekstojn.

blazio
afiŝita je 2010-10-26 14:41:20

Oni devus unue diri ne, ke tiun aŭ alian formon oni "ne rajtu" uzi, sed ke en kursoj por komencantoj oni
nepre devas instrui la uzon de -uj-, minimume, je ĉiu ebla funkcio de ĝi.

En la Fundamento de Esperanto - kun kontentige multaj ekzemploj en la Ekzercaro -
-uj- estas prezentata klare.

"Preta" aŭ eĉ nur duone preta esperantisto devas koni la materialon de la Fundamento.

Poste, laŭ la spirito de la Zamenhofa cirkulero (al ĉiuj esperantistoj, en 1908) Esperanto restas riĉigebla preskaŭ senfine, sed ne kun malvalidigo de la elementoj fiksitaj en la Fundamento.

Oni bone povus uzi la projekton de Otto Jespersen, ekzemple (NOVIALon), sed ĝi ne estas nomebla Esperanto,
(aŭ la Internacia Lignvo de doktoro Esperanto), malgraŭ "genetika" rilato al ĝi. T. e. la preskriboj de
la Fundamento evidente validas nur por Esperanto. Sed por Esperanto ili ja validas, minimume en la senco
je "eblo, rajto, permeso uzi ĉiujn slementojn kaj strukturojn, kiuj en la Fundamento okazas". Ne nepre temas ankaŭ pri devo.

Do mi pensas, ke oni (aŭ mi almenaŭ) dece instruadi la uzon de -uj-, kaj oni akceptu ankaŭ la fakton de la vivo, ke klare ekzistas en la nuna Esperanto ankaŭ la formoj kun -io.

La kromnuancoj historie estis kaj estas diversaj. -io certaperiode sonis "laborista" (pro SAT), sed kiom da nunaj gejunuloj sentas ion tian? Aliflanke - kiel oni povas sperti ankaŭ ĉi tie en la diskuto - nunaj gejunuloj sentas la diferencon generacia.

Estas fakto, ke -uj- (eĉ se unuflanke povas ĝeni la senco 'fruktujo';) pli apartigas de nomoj kiel Azio,
Indonezio. Ankaŭ estas fakto, ke en Esperanto la sono i estas preskaŭ tro ofta. Set tiuj aferoj ne tre rajtigas onin malperemsi ion ajn.

blazio
afiŝita je 2010-10-26 14:54:08

Iam antaŭlonge mi verkis poemeton pri la temo (laŭ peto de Anna Löwenstein):

Io en ujo

Io estas en ĉi ujo:
ĉu Francujo, ĉu Francio?
Mankas al mi klaraj konoj,
mankas ankaŭ ĝusta - scio.

Devas ni elĵeti ion,
mi mem ja ne scias: kion?
ĉu mi ion svinge ĵetu,
ĉu mi ujon rompe tretu?

Eble mi elĵetos ion,
kaj mi l' ujon ne elĵetos.
En la ujo restos io:
ĉu Francujo, ĉu Francio...


Eble Francjo mem decidos,
en Franclando de la Francoj,
plaĉas al ĝi kiu nomo,
ĉu Francujo, ĉu Francio,

Franca lando fore floras
damne, mi ĉi-fore ploras:
kaj Franclando kaj Francujo
estas en tre fora ujo.

Eble Francoj mem ne scias,
ĉu la ujo estas bona,
tamen ujo estas bona,
en ĝi ĉiam estas io.

Glosoj

Francio - Francujo
Francujo - Franclando
Franclando - Lando de Francoj kaj Franclandanoj, kun iom da turistoj porokazaj, inkluzive eksterlandajn
esperantistojn
Francjo - Franca ŝtato

Blazio

|VAHA.n.s.WACHA]

io
afiŝita je 2010-10-27 19:31:52

Mi uzas "konsekvence" (laŭ la sensoj de konsekvenco en PIV) neniun sistemon. Mi ja uzas regule -io, sed mi neniam trudos tiun sistemon al alia(j), certe ne al grupo. Kiel ajn, oni neniam povas kontentigi ĉiujn, kaj fine iu devas fari la finan decidon ne kontentigi kelkajn.

paulmanuel
afiŝita je 2010-10-28 16:36:35

Mia persona opinio estas ne gravas uzi "ujo" aŭ "io" formojn. Se ni uzas ujo tio estas laŭ la Fundamento, tio estas prava, sed se ni uzas io tio estas laŭ kutima uzado de multaj esperantistoj, ankaŭ prava. En lingvoj Fundamento estas regulo, sed komuna uzado ankaŭ estas regulo.

Altebrilas
afiŝita je 2010-11-01 14:03:02

Estas du malsamaj aferoj:
a) la oficiala nomo de la lando, kiu devas esti elektiata de la tieaj esperantistoj, prefere plej fidela al la nacilingva oficiala nomo, se ili ne akordiĝas,
b) la nomo uzata en mesaĝoj, kiu esprimas la sento de la skribanto relative al la koncerna lando, aŭ al la landoj ĝenerale: se ili sentas, ke lando estas ne pli ol homujo, ili uzu la -ujo formon, se ili sentas sin trude aligintaj al lando sen esti parto de ties popolo, ili povas sin diri tiupopol-ianoj, ktp.

Esperanto devas esti regula, sed tiu reguleco ne devas malesprimebligi la nuancojn de la sentoj de ĝiaj parolantoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.