Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

fringilla13
afiŝita je 2013-05-25 08:55:33

Remuŝ skribis:
Vizitante Pollandon post la UK en Białystok, ni haltis en Częstochowa.

Iu maljunulino, aŭdante ke ni estas Esperantistoj, invitis nin en sian domon, kaj montris leterojn de sia avo kiu estis Esperantisto. Mi citas elmemore kion mi povis deĉifri el la stranga manskribmaniero pola:
[...] Kiel petite, mi demandis lin de kie li ĉerpis tiun malfeliĉan sufikson "uj" por signifi "landon"? [...]

(Mi ne citis la tuton, interesitoj bv. reveni al la enskribo de Remuŝ.)

Kiel polino mi legis la komenton de Remuŝ kun granda miro. Por mi la elparolo de ujo kaj de la citita vulgara vorto tiom malsimilas, ke mi neniam povus asocii la sufikson -uj- kun la alia vorto. Poloj elparolas la komencan "h / ch" relative forte (ankaŭ antaŭ vokalo) - por mia, pola orelo la du vortoj vere malsamas. Krome, mi neniam antaŭe aŭdis komenton de polo lernanta Esperanton, ke la sufikso similas al la vulgara vorto. (Mi supozas, ke se ekzistus simileco, ĝi povus esti komentata).

Laŭ mia scio, dum la tempoj de miaj praavoj (do preskaŭ tiuj de Zamenhof), precipe en orientaj kaj sudorientaj partoj de Pollando, la elparolo de la konsonanto "h" estis ĉiam voĉa - male al la "ch", kiu estis senvoĉa. Ankoraŭ mi havis en elementa lernejo instruistinon, kiu tute malsame elparolis "h" kaj "ch" - feliĉe por ni, gelernantoj, ĉefe dum diktaĵoj! - Ni ne devis pensi pri parencaj vortoj ("h" ŝanĝiĝas en la pola je g, ż =[ĵ], z, dz; "ch" - je sz =[ŝ]) kaj rememori liston de reguloj kaj esceptoj! Ni ja aŭdis, kiel skribi la vorton!

Se la viro skribis la vulgaran vorton kun "h" kaj ne kun "ch", li verŝajne elparolis la komencan sonon tre forte kaj voĉe. Laŭ vortaroj la ĝusta skribmaniero (laŭ etimologio) devus esti kun "ch", sed, ĉar la vorto ja ne estas instruata, ĝiaj uzantoj (al kiuj mi ne apartenas), kiuj ne nepre interesiĝas pri etimologio, ne nepre konscias pri la ĝusta skribmaniero.
Do se li skribis kun "h", mi des pli ne komprenas, kiamaniere li povus tiel forte asocii la vorton kun la esperanta sufikso. Kaj mi ne komprenas la tutan problemon, kiun li ekhavis kun la landnomoj. Eble li ne estis denaska polo? Krome, kiu estis la skribinto?

Mi dubas ankaŭ, ĉu la leteron, el kiu Remuŝ "citas elmemore, kion [li, antaŭ kvar jaroj] povis deĉifri el la stranga manskribmaniero pola", oni povas trakti laŭvorte kaj serioze.

Nuntempe la elparolo de ambaŭ, "h" kaj "ch", en la pola lingvo estas sama, senvoĉa (voĉiĝas nur en kelka parenceco), sed tamen antaŭ vokalo ĝi estas sufiĉe forta (kompare ekz. kun la germana), kaj certe ne sonas simile al sola vokalo (kiel okazas en la franca). Tion Remuŝ (kiu estas belgo) ne nepre scias. Ankaŭ la nomon Zamenhof ni elparolas kun bone aŭdebla "h". Mi eĉ ne certas, ĉu aŭdinte "Za-me-no-fa" mi tuj komprenus, ke temas pri kreinto de Esperanto, ĉar "Za-men-ho-fa" sonas por mi alie. La samo rilatas al la landonomoj cititaj de Remuŝ.

Pola lingvo abundas je verboformoj, kiuj finiĝas je "-uje": buduje (li/ŝi konstruas), maluje (li/ŝi pentras), pracuje (li/ŝi laboras), gotuje (li/ŝi kuiras), ktp. La singulara imperativa formo de ili finiĝas je "-uj": buduj (konstruu), maluj (pentru), pracuj (laboru), ktp. Al nenies kapo venas la ideo, ke la finaĵo povas simili al la vulgara vorto en singularo aŭ en pluralo. Similan ideon povas havi eble nur alilingvano, kiu ne konas la polan lingvon kaj rigardas ĝin tra siaj propralingvaj kutimoj.

(Eksmembro) anjo
afiŝita je 2013-05-30 19:55:19

Zamenhof donis alternativan solvon rilate la uzon de landnomoj: -io, -ujo kaj lando.
Al miaj oreloj pli bone sonas Hungario, Rusio, Suomio, Brazilio, ktp. Sed ghuste pro
la fleksebeco de nia lingvo, se iu uzas la formon kun -ujo, mi argumentas, ke mi ne estas en ujo -
respektante alies uzokutimon. La tria formo ankau povas fukncii, kiel en la kazoj de Finlando,
Pollando, k.s.
Resume: chefe -io, kun sengrumblo kontrau -ujo.

fringilla13
afiŝita je 2013-05-31 08:09:47

Per ambaŭ manoj mi subskribas la resumon de Anjo (= mi plene samopinias kun ŝi). Se ekzistas kelkaj ebloj, oni rajtas elekti.

Laŭ difino, ujo estas "vazo, kesto aŭ ajnaforma aĵo, kiu entenas tutajn objektojn" - mi persone imagas, ke vivante en Polujo, baldaŭ mi sentus mankon da oksigeno. Vivante en Pollando mi imagas, ke mi vidas spacon, sentas venton, iufoje pluvas, iufoje brilas la suno, sed mi ne estas fermita. Mi sentas "fermita", sed iu povas senti "ŝirmita".

Aliflanke "pomujo""pomarbo" estas arbo, kiu naskas pomojn. Simile "Polujo""Pollando" povas esti lando, en kiu naskiĝas poloj. Tute alia sento ol "vivi en kesto". :)

Tamen la landonomoj kun "-io" multe pli plaĉas al mi ol tiuj kun "-ujo" - sed ne por mia propra lando.
"Polio" estas malsano, en Reta Vortaro kun rimarko: "Ne konfuzu kun Polio (lando)."
Do, por mi akcepteblas nur Pollando. Polio tute malakcepteblas, Polujo ne tro plaĉas al mi.

vmel
afiŝita je 2013-10-11 13:48:27

Mi konsentas kun ambaŭ samideaninoj, la pola k la hungara. La sufikso -uj- havas signifon de vazo aŭ skatolo, do estas tute kontraŭlogike atribui al ĝi kromajn signifojn tute malsimilajn. "Pomujo" pensigas min pri surtabla vazo plena de pomoj, sed kreskas tiuj pomoj certe sur pomarbo (Cetere, rememoru faman lirikan teatraĵon de Baghy "Sonĝe sub pomarbo"!). Mi loĝas en Rusio, Fringilla loĝas en Pollando (tiu formo estas pli kutima k oportuna), Anjo - en Hungario. Tiaj landnomoj, cetere, estas tuj rekoneblaj internacie, malkiel kun "-ujo". (Cetere, ekzistas plia ekssovetia lando Kazaĥio, kiu kun malnova sufikso aspektus tute maldece; en la rusa ekzistas precize sama supre aludita vulgara vorto kiel en la pola...)
Do ni nomu landojn kun "-io", aŭ kun "-lando", se tio delonge tradiciiĝis (Pollando, Finnlando, Svislando...)
Ni agnosku honeste, ke Zamenhof eraris, elektante tri malsamajn signifojn por unu sufikso, k klopodu ne uzi la nekonvenajn signifojn, samkiel ni delonge ne diras "elrigardi" en la senco "aspekti", kvankam ĝi estas tute zamenhofa.

tukero
afiŝita je 2013-12-06 22:39:10

Bedaŭrinde la principo eviti homonimojn ĉe radikoj ne atingis la afiksojn kaj finaĵojn, tial la lingvouzantoj nun havas la taskon zorgi pri la necesaj precizigoj kaj pri anstataŭigo per taŭgaj (koncizaj) rimedoj.

(Eksmembro) Johan_Derks
afiŝita je 2017-01-05 09:28:08

Mi studis la problemon de landonomoj, kreitan de Hector Hodler, Teo Jung kaj Lanti antaŭ multaj jaroj kaj gravigitan de la Akademio de Esperanto en 1974, en multaj artikoloj kaj prelegetoj. La decido de la Akademio en 1974 lasi al la libera evoluo de la lingvo decidi, kiu formo venkos, estis ĉikano de la Esperanta popolo, ĉar ne tiu decidos, sed la redaktistoj kaj la lernolibrokreantoj. Ili plimulte ne studas au konas la Fundamenton. Neniam ekestos konverĝo en Esperantujo al unu ĝenerala akceptita sistemo. Prave, ĉar ekzistas nur unu fundamente akceptebla solvo. Nur la Akademio povus solvi la problemon.
Mi proponas, ke la esperantistoj akceptu, ke 1) ekz-e Francio kaj Francoj ne povas esti radike sendependaj vortoj (kiel oni ĝenerale supozas por pravigi la uzadon de Francio), ĉar -i' ne povas esti sufikso: ĝi ne estas fundamenta, ne havas memstaran signifon kaj havas jam multajn aliajn funkciojn 2) la esenca ideo de Zamenhof, ke Esperanto estas alglua (alglutina) lingvo, priskribita en famkonata letero, restu eterna, do oni bezonas sufikson por etnobazaj landonomoj (kaj tiu vorto "etnobaza" havas NENIUN politikan signifon) 3) -iistoj kiuj verŝajne estas plimultaj estu kontentigitaj per formo, kiu PRESKAŬ sonas kiel Francio, nome Francijo, kun nova, akceptota de la Akademio sufikso -ij'. Tiam ambaŭ partioj povas esti same kontentaj aŭ same malkontentaj, sed la unueco enla lingvo kaj la bazo de la Fundamento (alglueco) estas savita 4) La sufiksoj -i kaj -ij ne estu uzataj por ne-etnobazaj landoj, sed ekzistas ebleco, post pluaj studoj de la Akademio, akcepti ĝin por formi landonomojn surbaze de ĉefurboj kaj regionoj, analoge al Tunizio, Alĝerio, Nordio, Romio, Balkanio, sed ne por nomoj de provincoj.
Mi uzas la sufikson -ij' jam dum du jaroj en la regiona periodaĵo "Balkana Verda Stelo", kaj apenaŭ ricevis negativajn komentojn.
Tio estas nur propono. Kiel la afero statas nun, mi favoras -uj' kaj ne akceptas -i'.

homaran
afiŝita je 2017-01-16 11:06:23

Mi mem uzas -ujo. Se redaktisto uzas -io, ankaŭ mi...!

(homaran) ---Keneĉjo Goldbergo

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.