Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

mat956
afiŝita je 2010-10-20 10:56:58

La ujo-sistemo kongruas kun la FdE kaj la Zamenhof-a uzo. Plie, ĝi ne suferas pro esceptoj dum io-sistemo ricevas "Aŭstrali/o". Rilate al la sufikseca "lando" ĝi ricevas "Nederland/o". Sed Zamenhof diris en Lingvaj Respondoj, ke "ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika". Tial mi voĉdonis por "UJo" sed akceptas 'Io"

Rilate al tiuj, kiuj kritakas la malbeletan sonecon de "UJo", multaj el ili parolas latinidan lingvon (kiel mi) kaj daŭre estas sub la influo de siaj gepatraj lingvoj, en kiu la sonelvokiveco de la vokaloj estas tre grava. Al ili: E-o ne estas latinida do provu pensi internacie!

blazio
afiŝita je 2010-10-20 11:36:25

Lastatempe mi pli uzas -uj- por plia respekto de Fundamento tiurilate, sed mi pensas, ke oni ne povas tute neniigi elementojn, kiuj estas okazintaj en multagaj bonaj tekstoj. Krome la du formoj povas nun jam aludi mediojn, veki (diversajn, eĉ kontraŭdirajn) konotaciojn, kaj do ekzemple esti rimedoj de "lingva karakterizo" en literaturo ktp. Do mi agas iom laŭsituacie, kaj mi estas tolerema pri la afero.

hectoralos
afiŝita je 2010-10-20 15:02:49

Mi uzas, kiel la granda plimulto de la esperantistoj, la io-formon: tio estas la lingvouzo. Tio ne signifas, ke mi nervoziĝas, kiam mi vidas ujo-formon, sed ĝi estas evidente markita en la hodiaŭa lingvo. Do mi ne vidas la neceson uzi markitajn formojn en vaste malfermita retejo. Sed entute: kial insisti pri la lando kaj igi ĝin deviga informo? Ĉu la mapo ne devus sufiĉi, se oni emas elmontri divastecon de la uzantaro aŭ faciligi kontaktojn inter proksimuloj? Fakte mapo ofte montras pli bone tiun proksimecon ol landa klasifiko: barcelonano loĝas pli proksime de tuluzano ol de madridano, moskvano de varsoviano ol de vladivostokano. Sed, se oni ial insistas pri tiuj fetiĉaj landoj, kial ne doni liberecon al homoj skribi en ĝi kion ajn ili volas: ĉu Afganujo, ĉu Afganio; ĉu Hispanio, ĉu Katalunio, ĉu Aldiablio? Ĉiuokaze, specife pri la uzo de Katalunio levata en la diskuto, ĝi ŝajnas al mi enmetinda en la liston (se ĝi ne simple malaperas), ĉar i.a. ĝi estas subtenata de nemalmulta kvanto de esperantoparolantoj kaj, kiel logika konsenkvenco, havas longan tradicion de uzo en Esperantio.

Jev
afiŝita je 2010-10-20 15:44:53

hectoralos skribis:
Ĉu la mapo ne devus sufiĉi, se oni emas elmontri divastecon de la uzantaro aŭ faciligi kontaktojn inter proksimuloj?
Tio ne sufiĉas, ĉar multaj ŝatas montri sian landon, sed tute ne ŝatas montri sian urbon, adreson aŭ lokon en la mapo.

hectoralos skribis:
Sed, se oni ial insistas pri tiuj fetiĉaj landoj, kial ne doni liberecon al homoj skribi en ĝi kion ajn ili volas: ĉu Afganujo, ĉu Afganio; ĉu Hispanio, ĉu Katalunio, ĉu Aldiablio?
Pro kelkaj kialoj:
  • Katalin volas poste havi landan statistikon kaj se oni skribos landonomon libervole, grupigado laŭ landoj iĝos tre komplika;
  • En la serĉilo ne plu eblos facile serĉi sam-landanojn (tion uzantoj ŝatas fari kaj faras sufiĉe ofte) kaj en la mapo ne ĉiuj ŝatas montri sian loĝlokon;

hectoralos
afiŝita je 2010-10-21 15:51:01

Jev skribis:
hectoralos skribis:
Ĉu la mapo ne devus sufiĉi, se oni emas elmontri disvastecon de la uzantaro aŭ faciligi kontaktojn inter proksimuloj?
Tio ne sufiĉas, ĉar multaj ŝatas montri sian landon, sed tute ne ŝatas montri sian urbon, adreson aŭ lokon en la mapo.
Nu, eble ne estas aferoj de ŝatoj al malŝatoj, sed pri postuloj aŭ malpostuloj: lando postulatas, loko en la mapo ne.

Jev skribis:

hectoralos skribis:
Sed, se oni ial insistas pri tiuj fetiĉaj landoj, kial ne doni liberecon al homoj skribi en ĝi kion ajn ili volas: ĉu Afganujo, ĉu Afganio; ĉu Hispanio, ĉu Katalunio, ĉu Aldiablio?
Pro kelkaj kialoj:
  • Katalin volas poste havi landan statistikon kaj se oni skribos landonomon libervole, grupigado laŭ landoj iĝos tre komplika;
  • En la serĉilo ne plu eblos facile serĉi sam-landanojn (tion uzantoj ŝatas fari kaj faras sufiĉe ofte) kaj en la mapo ne ĉiuj ŝatas montri sian loĝlokon;
  • Mi ne vidis flugrigarde, kiel oni trovas miajn samŝtatanojn per la menuo, sed rapide trovis ilin per la uzantomapo, verŝajne ĉar ĝi aperas en pli alta nivelo de la menuo.
  • [*] Se oni ne skribas la landnomon libervole montriĝas, ke okazas, ke homoj ne aliĝas aŭ ke ili aliĝas al Andoro, Afganujo ktp. kvankam ili ne loĝas tie. Do, ĉiu elekto havas siajn malbonajn flankojn. Alia afero estas, kiagrade gravas tiu postulo de la kliento...

    BertSchumann
    afiŝita je 2010-10-21 17:00:03

    Kiu volas uzi la plej internacian formon, tiu uzu landnomojn en la angla lingvo.
    Kiu diras ke "uj" ne estas internacia formo, tiu rigardu diverslingvajn sufikojn (Rossija, Roseje, Rusojska, Rosya...) kiuj ja uzas vokalon kaj postan "j". Zamenhof ne inventis.
    Kiu diras malŝate ke -ujo aspektas kiel "skatolo, kartono, rubujo", al tiu mi respondus, ke "-io" sonas kiel "io ajn" kaj ke ŝlia lando ne estas reala, sed nur "io".

    Kiu volas uzi klaran E-lingvon, tiu pripensu, kion aliaj homoj povas bone aŭ mise kompreni.
    Kiu lernis ke en Franc-io loĝas franc-oj, tiu deduktas ke en Aŭstral-io loĝus aŭstral-oj, en Kolombio loĝas kolomb-oj, en Gamb-io loĝas gamboj.
    Kiu lernis pri sendependaj radikoj, ke kongres-ejo (manĝ-ejo ktp.) estas ejo kaj ke vir-ino (knab-ino ktp) estas ino, tiu deduktas ke Franc-io (Rus-io ktp.) estas io. Ĉu "io" estas tabelvorto aŭ sendependa landoradiko aŭ ambaŭ ?

    Mi batalas por klara Esperanto kaj por eviti miskompreneblaĵojn, sinonimojn.
    Se Esperanto kolektas tro da malregulaĵoj, tiam ĝi iĝas kiel nacia lingvo kaj ĝin anstataŭas pli bona solvo.
     

    Katalin
    afiŝita je 2010-10-21 17:12:45

    hectoralos skribis:
  • Se oni ne skribas la landnomon libervole montriĝas, ke okazas, ke homoj ne aliĝas aŭ ke ili aliĝas al Andoro, Afganujo ktp. kvankam ili ne loĝas tie. Do, ĉiu elekto havas siajn malbonajn flankojn. Alia afero estas, kiagrade gravas tiu postulo de la kliento...
  • Mi ne uzus la vorton KLIENTOJ kaj ĝenerale preferas petojn al postuloj. Ĉi tie temas pri senpagaj servoj, kiuj havas uzantojn. Ni kun niaj plej grandaj bonvoloj provas servi la plimulton kaj samtempe garantii kvaliton, unuecon, pedagogian modelon kaj pacon en la retejo, por ke laŭeble la plej multaj el la vizitantoj povu ĝui la materialojn kaj uzi ilin por sia pluperfektiĝo kaj progreso en la lingvolernado kaj instruado.
    Por ke ni povu funkciigi la paĝaron ni bezonas subtenantojn kaj por ilin konvinki ni devas prezenti raportojn, statistikojn, materialojn kaj pruvi ke ni havas vastmonde legantojn, ktp. La unueca uzo de la landnomoj helpas nin en tio. Krome ni ne povas permesi al ni enmiksiĝi en politikajn diskutojn kaj problemoj, nek riski esti ne-neŭtralaj, eĉ se ni persone komprenas la dolorojn kaj la strebojn de kelkaj membroj de la paĝaro. Al ili ni konsilas ĉe la sinprezentoj montri sin kaj esprimi sian naciecon kaj apartenecon.

    pwierzbowski
    afiŝita je 2010-10-21 18:03:22

    Mi uzas ambaŭ sistemojn laŭbezone - en ordinara parolmaniero mi uzas kutime -io, ĉar plejparto de miaj kunparolantoj ĝin uzadas. Same -io uzatas en Vikipedio kaj verkante artikolojn en ĝi mi preferas eviti aliajn sistemojn. Tamen se mi instruas Esperanton je la baza nivelo mi kutimas instrui komence per -ujo, ĉar ĝi multe pli logike montras la dusistemecon de Esperantaj landonomoj. Nur poste, se la kursanoj estas adaptiĝintaj al ĉi tia diverseco de la sistemoj, mi prezentas, ke la landnomojn oni ofte kreas ankaŭ alimaniere. Mi preferas, ke en Edukado restu -uj, ĉar ĝi estas formo rekomendata de la Akademio kaj porinstruista paĝaro devas popularigi la plej oficialajn formojn. Tamen mi ne trovas io-ismon hereza kaj ĝi akcepteblas por mi.

    Katalin skribis:
    La protestanto, relative konata hungara esperantisto, rifuzas uzi la paĝaron, plue ne registras sian diplomlaboraĵon kaj sufiĉe multnombrajn kursojn ĝis ni ŝanĝigos la uzon de la landnomoj.
    Ĉu temas pri iu kvinjara bubo, kiu ofendiĝis, ĉar oni ne volas plenumi lian voleton? Ĉu vere necesas ŝanĝi la sistemon pro tia ĉantaĝo? Kaj cetere - kian nivelon prezentas kursogvidanto, kiu uzas tiajn fiteĥnikojn... terure.

    farri skribis:
    En ĉiu okazo, estu -io, estu -ujo; estus bele, ke mia lando Katalunio, aŭ Katalunujo, ĉeestu la retejon. Por ni, estas grava afero, por ni esperantistoj des pli grava.
    Pardonu, Farri, sed malgraŭ mia ŝato al katalunoj mi devas tion kontraŭstari. Laŭ mia rimarko en la listo troviĝas ĉiuj (kaj nur) sendependaj ŝtatoj de la mondo, dum Katalunio estas nur aŭtonomia komunumo en la sendependa lando Hispanio. Se troviĝus Katalunio en la listo, devus ankaŭ troviĝi miloj da aliaj aŭtonomioj. Mi eĉ ne trovis en ĝi Kosovon, kies sendependeco estas de pluraj ŝtatoj kontestata.

    viktoro44
    afiŝita je 2010-10-21 18:38:21

    kara pwierzbowski,

    Se ni estus pragmatikaj homoj kaj akceptus la nunan staton de la situacio, ni ne estus esperantistoj. Estu vi mem pragmatika homo, akceptu ke la angla estas la internacia lingvo kaj rezignu pri esperanto. Ni ne faros tion, kaj mi esperas ke ankaŭ vi ne faros :-)
    Katalunio estas escepta lando kaj ene la historia movado de esperanto kaj for. Ne temas pri aldoni du mil regionojn en la listo. Temas nur pri aldoni kelkajn (ankoraŭ ne sendependajn) naciojn (nur se homoj petas tion, kompreneble). Eĉ en la piedpilka ludo estas esceptoj kaj partoprenas Kimrion, Anglion kaj Skotlandon!
    Kion oni malgajnas per tio? Kie estas la problemo, se, ekzemple, oni aldonas nomlandon kiam 10 uzantoj petas tion?
    Se Katalunio ne aperas en la listo, multaj katalunoj daŭrigos nian virtualan ekzilion en Andoro.
    Ne ŝanĝi la aferon ne estas neŭtraleco, kara Katalin.

    Jev
    afiŝita je 2010-10-21 18:48:51

    viktoro44 skribis:
    Kion oni malgajnas per tio? Kie estas la problemo, se, ekzemple, oni aldonas nomlandon kiam 10 uzantoj petas tion?
    Tiam aperos kelkdek aliaj personoj, kiuj postulos la forigon. Do ajnokaze malgajnas nur Katalin kaj la paĝaro. Ĝuste la samon ni iam spertis ĉe lernu!

     Aldoni novan mesaĝon

    1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

    Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
    Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.