Forumo
Temoj / Pri edukado.net / Voĉdonu pri la landonomoj!
Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!
(Eksmembro) vbanaitis
Landnomoj estas propraj nomoj, sed ne vortoj, kaj por nomoj ne ekzistas gramatiko. Mi estas Valdas Banaitis, sed bonvolu ne serĉi en mia nomo verbon en formo prezenca aŭ pasea. Landnomoj estas adreso por poŝto. Poŝto havas sian ortografion. Belgium, Belgique. Chu do nepras uzi trian aŭ kvaran varianton? Ekzistas multaj landnomaj radikoj - Barato, Kubo, Litvo - patrtrujko de Zamenhof, Mickiewicz kaj mi. Kaj mi preferas klasikan nomon litvano anstataŭ la komika litovo - mi ne volas, ke oni kovu min en lito. Ankaŭ en la angla mi postulas esti Lithuan, ĉar Lithuanian estas 3-sufiksa sensencaĵo - (litvanlandano). Angloj ordigu sian vortfaradon.
Kial ni parolas pri sistemo? Propraj nomoj ne havas sistemon. Kaj ni trudu neniun. Zamenhofa uj estis universala afikso, kiel um, je aŭ la 18 vortoj kun fina -aŭ. Zamenhof simple ne povis trovi tasŭgan sufikson. Sed ne forgesu -land: Pollando, Finnlado, Ruslando...Tajlando, Korelando. -io ne estas sufikso, sed nur internacie ofta formo de landnomoj, sekve, kazo de la 15a regulo. -i- ne povaas esti sufikso, ĉar ĝi estas tre ofta radikfino. Krome, en Esperanto ekzistas neniu vorto kaj neniu vortero unulitera. Laste, i kiel unu el la 8 gramatikaj fonemoj (el la serio UOAEI SNT) havas plej multe da funkcioj, kaj unu plia troŝarĝus ĝin. Tial mi ne voĉdonas kaj lasas al Liberfolianoj esti liberaj pri nomoj. Valdo Banajtis el Litvo (PIVa nomo, kovranta nunajn Litovian Respublikon kaj Bjelarusjon) |
laszlo
Bedaŭrinde mankis la eblo elekti dum voĉdonado la eblon nomo + la postvoro: "lando"
|
giorgosesper
Ankaŭ mi preferas uzi Grekio anstantaŭ Grekujo. Tamen mi pensas, ke tiu afero estu problemo de Akademio.
|
brilanto
En mia eksa retejo aliaflanko.de mi ricevis la malan postulon: se mi ne ŝanĝus landnomojn al -ujo, li ne enmetus informojn kaj bojkotus ĝin entute.
Sprite (sed nediskonigite) eĉ eblis elekti la "zamenhofan" formon per aldono de URL-parametro (aldona "&z=jes" - teknike do sufiĉe facile eblas kontentigi ambaŭ, laŭ mi ankaŭ kun standarda "uj"-uzado, se mankas tia parametro. Interne de dokumentoj estus tre facile uzi la interretkodojn (kiu ankaŭ estas difinita por Katalunio: ct!) - dum sur ekrano tiuloke aperu la klara nomo laŭ la prefero de la uzanto. Tiel ĉiuj estas kontentigeblaj, per facile aplikebla sistemo (ja devus okazi ŝanĝoj en enhavo, kiu enhavas klaran landonomon, tio devus esti ŝanĝata al simbolo). Problemego estas la skizofrenio (aŭ malkohereco) de la fundamenta zamenhofa landa sistemo: iuj landoj nomiĝas laŭ "ĉefgento" [banoj loĝas en banujo, pomoj en pomujo..], aliaj laŭ iu negenta aĵo (kiel rivero, monto ktp.), triaj (kiel Kanado, Usono, Kristnaskaj Insuloj) tute hazarde, kaj denove aliaj per "-land"-finaĵo. Kaj eĉ tiam iuj preferas iun formon, aliaj uzas alian, kaj triaj inventas tute proprajn formojn kiel Nederio, Irujo, Kazaĥstano [ĉu tio estas speco de stano?!] ktp. Jam pro tio tute ne eblas klare difini, kiel nomiĝu enloĝantoj de la lando, kaj kiel la lando mem nomiĝu - male al asertoj de iuj akademianoj kaj fundamentuloj. Bedaŭrinde Esperanto ne estas Ido kun klara sistemo - ni do vivu kun la kaoso [aŭ ĥaoso] kaj utiligu la modernan teknikon.. Resumo: mi proponas internajn simbolojn de la formo {fi} [por Finnlando/Suomujo/Suomio/Suomlando kaj eble aliaj elpensaĵoj] en ĉiuj lokoj, kie nun estas menciata lando, kaj aldonan URL-parametron, kun refalo al -uj, se tiu mankas. Eblus eĉ ampleksigi la sistemon por enloĝantoj de tia lando, kaj la ĝusta formo preneblas el tabelo [ekz. {{fi}} aŭ {fi-an}}]. Tiam en tekstoj ĉiam aperus korektaj formoj, kaj post ŝanĝo en rekomendoj de la Akademio [kio ne estus la unua fojo..] eblas adapti al novaj konsideroj en unu loko. Aldona avantaĝego estus, ke uzantoj estus klasigeblaj laŭ landoj tute sendepende de la skribmaniero de la lando mem: kaj "Nederlando", kaj "nederio" kaj "Hollando" kaj pliaj formoj aldoniĝus al {nl}-devenanto. Anstataŭigo de landnomoj en ekzistantaj tekstoj aperigus ilin poste unuece. Kaj tiu procezo ekzemple funkcius post aldono de komento aŭ alŝuto de dosiero.. Ĉiukaze bonŝancon en via elekto kaj kun la retejo, brilanto. |
brilanto
- la apero de neintencita ridetulo pruvas, ke interne jam okazas tekstaj anstataŭoj - do apenaŭ gravus ducento da pliaj, des pli, ke ĝi ne estas afero de ĉiu teksto..
|
laszlo
”Bedaŭrinde Esperanto ne estas Ido kun klara sistemo - ni do vivu kun la kaoso [aŭ ĥaoso] kaj utiligu la modernan teknikon..”
- - - - - - - - - Pluse, eĉ ne tio estas la plej grava problemo, ĉar ĉiuj normalaj lingvoj povas resaniĝi el siaj ”infan-malsanoj”, sed Esperanto estas mortkondamnita pro sia enbetoniĝo, kaj des pli pro siaj malcerbumemaj fanatikuloj. Pro tio kulpas ankaǔ Zamenhof, ĉar unuflanke li asertis, ke li estis nur la iniciatoro de la planlingvo, dume aliflanke li deklaris, ke neniu rajtas tuŝi Fundamenton. La du asertoj kontraǔdiras unu al la alia. |
-
Mi ĵus malkovris la voĉdon-eblecon kaj samtempe eksciis ke mi jam voĉdonis. Strange!
Persone, mi ŝatus ke la ujo-formo estu ĝenerale uzata ĉar ĝi estas la fundamenta. Tamen, depende de la homoj kun kiuj mi parolas, mi sufiĉe ofte uzas la nelogikan io-formon. Estas facile pruvi la nelogikecon de IO : sufiĉas formeti la finan O-n. tio donas : "uj-formo" kaj "i-formo". Ĉiuj scias kio estas la "i-formo" kaj ĝi certe ne rilatas al landnomoj. |
-
1e - Laszlo klare ne komprenis ke sen Esperanto, Ido eĉ ne ekzistus...
2e - La aroganteco ne estas bonvena en tia pacema kaj tolerema forumo. 3e - Ekzistas forumoj pri Ido, kie certe eblas senĝene kritiki Esperanton. 4e - Se, per tia (plie ekstertema) mesaĝo, Laszlo celis ŝoki, li verŝajne sukcesis. Sed se li intencis konvinki la esperantistojn ke Ido estas pli taŭga ol Esperanto por paca interkompreniĝo, li plene fiaskis. |
laszlo
”1e - Laszlo klare ne komprenis ke sen Esperanto, Ido eĉ ne ekzistus...”
- - - - Oni kutimas diri, ke se iam niaj praǔloj ne inventintus la elektran kurenton, tiukaze ni nun ne profitus je ĝi. Tamen saĝa homo alie opinias: ”Se iam iu ne inventintus la elektran kurenton, tiukaze aliulo inventintus ĝin pli poste.” 2e - La aroganteco ne estas bonvena en tia pacema kaj tolerema forumo. - - - - Se gelernantoj plumpas, kaj pigras lerni, la solvo ne estas resti pacema kaj tolerema. Ne tiu estas vera amiko, kiu laǔdas oniajn erarojn, mankhavojn, sed tiu, kiu prilumas ilin, kaj instigas onin korekti sin! 3e - Ekzistas forumoj pri Ido, kie certe eblas senĝene kritiki Esperanton. - - - - Tiu, kiu timas kritikon, kulpas. 4e - Se, per tia (plie ekstertema) mesaĝo, Laszlo celis ŝoki, li verŝajne sukcesis. Sed se li intencis konvinki la esperantistojn ke Ido estas pli taŭga ol Esperanto por paca interkompreniĝo, li plene fiaskis - - - - Tio estas nur via opinio, ke laǔ mi Ido en la nuna formo estas pli bona, ol Esperanto (ankaǔ inverse tio ne veras). Ambaǔ havas bonajn kaj malbonajn trajtojn, ambaǔ bezonas kompletigojn, regulojn, ŝanĝojn. Sed kontraste al vi, kiu kontentiĝas per neperfekteco, per amatoreco, kiu akceptas rezigni profesiigi Esperanton, mi almenaǔ bataladas por krei profesiajn regulojn por Esperanto, por levi ĝin desur la nuna amatoreca nivelo al nivelo de vere profesia planlingvo, ĉar nur profesia planlingvo havas ŝancon esti akceptata fare de instancoj. Vi, la plimulto, sidas kontente sur laǔroj, dume Esperanto iom post iom formortas, ĉar la plimulto de ĝiaj nepoliglotaj uzantoj ne kapablas finlerni la planlingvon pro gravaj kontraǔdiroj, mankego de reguloj, malkohera literaturo, ktp. Via atitudo agi favore al Esperanto, estas esence falsa. Misaĵojn necesas korekti, ne kaŝi! Se vi vere volas helpi al Esperanto, realigu tion, ke la plimulto de E-istoj povu uzi bone la planlingvon! Plimultigu la nombron de tiuj, kiuj per bona lingvoregado havas ŝancon konvinki homaron pri la taǔgeco de Esperanto! Se vi ne povas plibonigi ĉe E-istoj la lingvouz-kvaliton, serĉu kaj trovu tiujn kialojn, kiuj obstaklas ilin je tio, kaj agu por forigi la problemojn. Nur bonaj lingvoparolantoj povas reklami prisence Esperanton. Sed ŝajnas, ke por vi estas pli grava la momenta reputacio, ol la estonto de Esperanto. |
pwierzbowski
Ja ne temis pri desupra aŭtoritata deklaro. La kongresanoj de Bulonjo alprenis la decidon pri netuŝeblo de la Fundamento, kiun li nur proponis. |