Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

irisjytte
afiŝita je 2010-11-02 17:22:32

En 1997 dum ĉefjarkunveno estis propono uzi la formon Danio anstataŭ Danlando. Ni voĉdonis: 20 por, 2 kontraŭ. Amuza estis, ke la proponinto opiniis, ke Danlando estis plej uzata. Danujo eĉ ne estis menciita, ĝi ŝajnas al mi iom komika kaj mi vidas certajn personojn antaŭ mi. La dana asocio prezentas sin kiel Danio.

Katalin
afiŝita je 2010-11-02 17:24:28

Dankon, kara Yutte, estas grave scii tion antaŭ la UK en Kopenhago, por ke ni ne misvojiĝu.... :-)

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-02 18:30:14

Ekster la debato pri 'ujo' kaj 'io', estas notinde ke la uzo de formoj kun 'lando' kiam tiuj ne estas kutimaj, povus aldoni mokan aŭ malestiman elementon.

Ekz. Skotlando - tute normale, respegulas la nacilingvan formon.
Tamen, la formoj Anglo-lando aŭ Brit-lando estas komikaj.

Se vi volas ridindigi la landojn de la Eŭropa Mon-Unio, aŭ ec la tutan kontinentan Eŭropon, parolu pri Eŭrolando. Por malestimi la Esperantistojn, demandu 'Kia estas la vetero en Esperanto-lando'. Ne estas hazarde ke tiu pinto de dignaj amuz-parkoj nomiĝas 'Disneo-lando', kaj ke la aventuroj de Alico okazis en tiu plej sensenca loko - Mirlando. Kaj bonvole, antaŭ ĉio, ne nomu Italujon, Spageto-lando.

pnascentes
afiŝita je 2010-11-03 22:04:17

Jen mia voĉdono: Mi uzas kaj akceptas ambaŭ sistemojn depende de la situacio. Pravigo: Lingvoscienco, aŭ Lingvistiko, se oni preferas, laŭ Eugenio COSERIU (kaj aliaj), opinias, ke sistemo, normo kaj uzo certe iam ekvilibriĝos kaj kongruos. UJo-a formo estas Fundamenta. Bone. Io-a formo uzatas ĉiutage kaj kontraŭstaras nek sistemon nek normon. Do la bona sugesto estas libere uzi ambaŭ ĝis tiam, kiam unu el tiuj formoj plipezos. Kiu tion decidos, se ne la uzantokomunumo?

BertSchumann
afiŝita je 2010-11-06 10:37:39

Ramsgatano skribis:
... la uzo de formoj kun 'lando' kiam tiuj ne estas kutimaj, povus aldoni mokan aŭ malestiman elementon ... La formoj Anglo-lando aŭ Brit-lando estas komikaj.

Tiu sento pri malestimo aŭ moko dependas de lando, kulturo aŭ eĉ opa persono. Mi neniam aŭdis aŭ legis la vorton 'Franclando', sed kastelo Greziljono (www.gresillon.org) kreiĝis en 1951 kiel 'Kulturdomo de franclangaj e-istoj'. Por homoj el tiu tempo eble ridindas 'Francio'.

Ramsgatano skribis:
... Se vi volas ridindigi la landojn de la Eŭropa Mon-Unio...parolu pri Eŭrolando. Por malestimi la Esperantistojn, demandu 'Kia estas la vetero en Esperanto-lando'....la aventuroj de Alico okazis en tiu plej sensenca loko - Mirlando. Kaj bonvole, antaŭ ĉio, ne nomu Italujon, Spageto-lando.
Pri '-lando' mi ne sentas kiel vi. Germanoj kaj francoj uzas 'euroland' por nomi la landojn kiuj uzas eŭrojn. 'Esperantolando' signifas laŭ mi ĉiujn landojn, kie troviĝas e-istoj - cetere ekzistas asocio/retejo www.esperantoland.org kiu organizas sukcesan jarfinan aranĝon NR. 'Mirlando' estas mallonga formo de 'lando de la mirindaĵoj' - kiu infano ridus pri tiuj vortoj? Por mi 'spagetolando' aŭ 'picolando' por Italujo (aŭ 'fromaĝlando' por Francujo) estas honoriga, ja en Italujo tiuj pli bongustis, hejmlande ili estas tro ŝarĝitaj.

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-06 13:24:22

Kompreneble, Bert, formojn kiuj estas tre establitaj oni ne povas ĝenerale uzi por moki. Se vi pravas, dirante ke Eŭrolando estas senĝene uzata de Francoj kaj Germanoj, do tiam en tiu kazo la Britoj, kiuj en la plimulto trovas tute komika la uzo de komuna mono por landoj kun tute diversaj ekonomioj, eble devus moke diri Eŭroio, aŭ Eŭrujo. Tamen la resonanco inter Mirlando kaj Eŭrolando tre tentas al la Brita orelo.

Almenaŭ, ĉar landnomoj plej ofte ne inkuzivas la morfemon 'lando' en la nomo, tiam potenciale formoj kun 'lando' malfermas la vojon al malestimaj kaj mokaj nomoj.

Tim
afiŝita je 2010-11-09 13:54:12

Mi estas plia homo kiu uzas ambaŭ formojn. Ene de sama tago okazis, ke mi parolas pri Britio kaj Britujo. Al mi tio estas tute negrava afero.
Eĉ se mi havus preferon mi neniel atendus, ke forumo kaj similaj aferoj proponu ambaŭ formojn en listo. Kaj mi certe ne rifuzus uzi la forumon se mia ŝatata formo ne estus en la listo!
Mi esperas, ke vi adiaŭos la plendinton, Katalin, anstataŭ ol permesi al tia infaneca netolerema konduto gajni celitan rezulton por tiu.

laszlo
afiŝita je 2010-11-09 16:46:20

Laǔ mi ne estas konsilinde uzi vortojn, kiuj ne estas vaste konataj laǔ la sama kompreno fare de ĉiuj lingvouzantoj.
”Esperantolando” sugestas *certan* landon, kie la ŝtata (oficiala) lingvo estas Esperanto.
En lingvoj, en kiuj ekzistas multegaj nefiksitaj nocioj, konvencioj (kiel ekz. en Esperanto), estas danĝere propradecide ekuzi vortojn, kies ĝustan komprenon konas nur la enkondukinto.
Ofta misaĵo (eraro) kaze de Esperanto-parolantoj estas transmeti el ŝtatlingvo al Esperanto tiajn vortojn, kiuj en ŝtatlingvo jam ricevis certan apartan komprenon (kiu kompreno ne nepre dedukteblas el si mem), sed kiuj vortoj ne donas en esperanto unusencan komprenon por adresito.

Esperanto estas, kaj laǔ mi ja devas esti/resti skemeca planlingvo, sen multaj idiomaĵoj, por esti facile lernebla. Oni devas akcepti kompromison: Esperanto aǔ formiĝu natureca lingvo, plena per unuvortaj esprimoj (sed malfacile, longdaǔre lernebla), aǔ restu skemeca, facile lernebla, sed tiukaze oni devas akcepti tion, ke multajn esprimojn eblas traduki nur plurvorte.
Sekve, ni parolu pri lando en kiu uzatas Esperanto, anstataǔ la miskomprenebla ”Esperantolando”.

jinglada
afiŝita je 2010-11-09 19:05:32

Nun mi estas tre okupita pri la Muzeo de Esperanto de Subirats kaj pro tio ne partoprenas en edukado.net. Pri la afero de la sufikso mi preferas -io se vi aldonas Katalunion. Alikaze mi daùrigos ekzilita en Andoro.
Amike salutas vin!
PD Mi gratulas vin, Katalin, pro la nova retejo; mi tre ŝatas ĝin.

 PNG Alkroĉita dosiero: 7881_1289329532.png

ario
afiŝita je 2010-11-10 10:33:41

La ujo-formo estas evidente pli praktika:

- ĉar la sistemo io/ano vere ne estas sukcesa (vidu: Bolivio/boliviano, Italio/Italo, Brazilo/brazilano, Pollando/polo, Irlando/irlandano).

- laŭ mia kompreno ĝi solvas praktike la landnomojn devenintajn de la popolo. Tio estas de la popoloj kiuj ekzistis antaŭ la landoj. Tio tre oportunas por internacia regula lingvo. La ceteroj ne gravas.

- la ujo-formo ne tiom bezonas akompani naciajn lingvojn, kiam la regulecon kompensas la diversecon (igi/iĝi, korelativa tabelo, la pronomoj kaj regulaj verboj pravigas tion).

- konsekvence tio helpas klarigi kial estas lingvoj kiuj ne havas propran nomon kiel: esperanto, volapuko, latino... Certe lingvo kiu ne havas propan nomon (a-finiĝata), havas originan popolon, kaj tiu popolo eble starigis landon/regionon identigeblan per -ujo. Tiel estas tre pli facile kompreni kaj pli konvena por internacia lingvo kiu devas havi pli da regulecon.

- kurioza kazo estas escepte espreantujo/esperantisto/esperanto. Sed ĉio estas specialaĵo, kaj ni bone sciias pri!

- ne ekzistas formo komika sed malkutima. Ĉu vi jam provis paroli pri -ujo/io, apenaŭ ordinara ĉe ni, al neesperantisto?

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.