Forumo

TemojPri edukado.netVoĉdonu pri la landonomoj!

Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!

viktoro44
afiŝita je 2010-11-17 08:53:19

Mi daŭrigas "mian temon". La jenaj tekstoj aperas en la nuntempa numero de La Ondo de Esperanto (193). Mi ne aŭdis, ke estis monda katastrofo pri tio.

[p.6]
Samtempe el la pasintjara grupo du
partoprenantoj — Katarina Nosková el
Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio
—prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese
trapasis la finan ekzamenon.
...
Ilona Koutny

[p.23]
Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
Argentino: Roberto Sartor, Saenz Peña 3912, B° La Capilla –
52, CP 5507 – Vistalba, Luján de Cuyo – Mendoza
Aμstrio: Leopod Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400
Klosterneuburg

Hispanio: Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202
Sabadell
Hungario: HEA, Pf. 193, HU-1368 Budapest
KEA, p.k. 87, HU-1675 Budapest
...
Katalunio: KEA, Apartat 1008, ES-08200 Sabadell
Koreio: KEA, 1601 Kang Byeon Hanshin Core, 350
Mapo-dong, Mapo-ku, Seoul-121-703
Kroatio: Marija BeloševiÅë, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb

Ramsgatano
afiŝita je 2010-11-17 10:17:38

La kulturo de la Esperantistoj estas la medio en kiu la lingvo evoluas. Tio estas la realo same kiel la klimato, la haveblo de nutraĵoj, parazitoj, aliaj bestoj ktp estas la determiniloj kiuj influas la evoluon de biologiaj specioj.

Parto de tiu kulturo estas la respekto al la Fundamento, al nia historio, kaj al la heredaĵo de la literaturo.

La nova prepozicio 'far' estis akceptita ĉar la Esperantistoj perceptis la utilon. La prepozicio 'na' ŝajnas ne-utila (krom en certaj tre maloftaj okazoj). Esperanto jam per la uzado determinis ke la vort-ordo havas sintaksan signifon kaj ke en multaj frazoj la manko de eksplicita morfema indiko de la objekto estas tute normala.

Kiu dirus 'Mi volas na iom da kafo' kiam tute facile oni komprenas kaj komprenis dum jaroj 'Mi volas iom da kafo'?

laszlo
afiŝita je 2010-11-18 13:16:16

Pri landnomoj:

Oni kutimas prinomi landojn laǔ tiu popolo (etno, havantan specifan lingvon, kulturon), kiu reprezentas ie plimulton inter etnoj. Dum jardekoj povas okazi, ke la plimulto ŝanĝiĝas, aǔ per intenca koloniigo, aǔ per natura koloniiĝo, aǔ/kaj superaveraĝa reproduktiĝo. (kiel ekz. en Kosovo).
Tamen, la plej multaj landoj gardis siajn originalajn etnoin laǔ lingvo, kulturo.

Distingi landojn per finiĝo aldonita al etnonomo, ne estas konvena solvo por planlingvo, kiu klopodas esti skemeca, racia. Se la lasta(j) literoj de la etnonomo similas al finiĝo, povas estiĝi konflikto, se ekzistas samnoma regiono, urbo, ktp.:
Vidu sube:
brazilo [etno], Brazil-io [lando ]. Sed ja ekzistas la urbo Brazilio! - tial oni ŝanĝis la landnomon al Brazilo. Sed ”brazilo” indikas etnon kaj braz-il-o ilon por luti. Ne kredu, ke majusklo helpas, se la frazo komenciĝas per brazilo... :-)
Necesas uzi on ”brazilano”, sed neniam on ”rumanano”! :-)
Ĉu vi perceptas, kiom komplikiĝis la aferoj pro ne sufiĉa prilingva antaǔplanado?

”Brazilo” estas nek laǔ ”-ia”-a , nek ”-uj”-a disting-sistemo. Tio neniun ĝenas...

Ujo indikas recipienton (inkujo, lavujo, ktp), do prinomoj kiel Hungarujo, Brazilujo, ktp. estas, aǔ ridindaj, aǔ malkovras malriĉecon pri la planligva esprimpovo. Necesas gardi la finiĝon -uj por recipiento, kaj uzi unuece vortokunmetadon per -land-o. Ankaǔ en la hungara lingvo ekzistas la du solvoj: finiĝa kaj vortokunmeta (nomo + ”-lando”), sed la hungara lingvo ne intencas esti skemeca, racia (milde dirite! :-) ).
Simile nekonvena estas ankaǔ la uzo de -ej por indiki areon, sur kiu troviĝas io: ”herbejo”. Se -ej povas indiki areon, sur kiu troviĝas similspecaj kreskaĵoj, ekz. herboj, tiukaze ĝi povus indiki ankaǔ areon, sur kiu troviĝas arboj (arbejo, ne arbaro, ĉar multaj faligitaj arboj estas aro de arboj, arbaro), aǔ landon, do areon, kie troviĝas simil-etnaj homoj.
Estas malfacile, eĉ neeble krei tiom da finiĝoj, kiom da determinoj oni bezonas. Tial la planlingvo ne devus persisti tiom neŝanceleble pri finiĝoj.

kolombisto
afiŝita je 2010-12-02 12:33:44

Mi uzas ambaŭ sufiksojn, sed mi preferas -io anstataŭ la oficiala -ujo. En Ipernity reto ankaŭ multo da retano uzas la -io, aliaj la oficiala substantivan sufikson -ujo.
"BertScumann skribis: Ĉu "io" estas tabelvorto aŭ sendependa landradiko, aŭ ambaŭ"
Laŭ mia opinio la tabelvorton -io ni neniel povas intermiksi per la sufikso
Kontraŭ per la memstara -ujo. Ekzemple: Kolombujo, Kolombio, (hungare, Kolumbia)
Mi estas kolombisto, tial mi uzas kolombujon, en ĝi vivas la kolomboj. Mi uzas kolombujon (kolombtransporta kesto) se mi povas forporti ilin ke la poŝtkolombojn flugu hejmen.
Oni uzas la arbonomojn ankaŭ alimaniere prefere la vortkunmetodon. Skribis jam Kolomano Kalocsay en la libro Sistema Esperanto Gramatiko 1966 Ekz: anstataŭ, pomujo, rozujo, la pomarbo, rozarbeto ktp.

laszlo
afiŝita je 2010-12-02 19:02:19

Etnolingvoj estas ŝarĝitaj per multegaj tradicioj, esceptoj, sed Esperanto devas funkcii simple kaj efike!
Malgraǔ tio, ke la finiĝo ”-io” konfliktas kun la finiĝo de la propra nomo de urbo Brazilio, iuj tamen decidis pluvivigi la konflikton, kaj anstataǔ decidi pri Brazillando, ili kreis la landonomon Brazilo, kiu konfliktas kun la etnonomo brazilo!

Estas evidente, ke ne estas saĝe uzi la formativon ”-uj” por tute aliaj celoj, kiel ekz.: ”Hungarujo”, ”pomujo”. Simile, pro la sona kaj skriba konflikto kun finiĝo de propra nomo, ĝis nun malcertuloj, ŝanceliĝemuloj foje uzis nenian finiĝon por indiki iujn landojn: ekz. Canada ne iĝis Kanadujo aǔ Kanadio (eble ili timis Dion! :-) ), sed simple Kanado. Qatar ne iĝis Katarujo aǔ Katario, sed simple Kataro! (kiel malsano! :-) - estas interese, ke neniu pensis pri Kanadlando, Katarlando.
Kie postrestis konskvenca pensmaniero ĉe Esperantistoj? :-)
La plej saĝa, kaj senriska solvo estas aldoni al la specifa propra nomo de la respektiva lando, la vorton ”lando”: Nederlando, Germanlando, Franclando, Hungarlando, Islando, Norveglando, Svedlando, Brazillando, Svislando, USAlando (aŭ pli bone: USAlandaro), ktp.

Dimitrije
afiŝita je 2010-12-23 14:13:02

Ĝisnun mi utilis -io. Eblas -ujo, ĉu ne.

laszlo
afiŝita je 2010-12-23 18:03:18

Jes...
Rusujo, pomujo....

Bv. kompari kaj decidi :-)

blazio
afiŝita je 2010-12-29 20:43:45

Eble ion mi miskomprenas, sed laŭ mia scio Brazilo tute ne estas etno: Brazilo estas lando. Kaj do la formulo

"tial oni ŝanĝis la landnomon al Brazilo" estas iom malĝusta, aŭ minimume ĝi estas tre facile miskomprnebla.
laszlo skribis:
Pri landnomoj.

Oni kutimas prinomi landojn laǔ tiu popolo (etno, havantan specifan lingvon, kulturon), kiu reprezentas ie plimulton inter etnoj. Dum jardekoj povas okazi, ke la plimulto ŝanĝiĝas, aǔ per intenca koloniigo, aǔ per natura koloniiĝo, aǔ/kaj superaveraĝa reproduktiĝo. (kiel ekz. en Kosovo).
Tamen, la plej multaj landoj gardis siajn originalajn etnoin laǔ lingvo, kulturo.

Distingi landojn per finiĝo aldonita al etnonomo, ne estas konvena solvo por planlingvo, kiu klopodas esti skemeca, racia. Se la lasta(j) literoj de la etnonomo similas al finiĝo, povas estiĝi konflikto, se ekzistas samnoma regiono, urbo, ktp.:
Vidu sube:
brazilo [etno], Brazil-io [lando ]. Sed ja ekzistas la urbo Brazilio! - tial oni ŝanĝis la landnomon al Brazilo. Sed ”brazilo” indikas etnon kaj braz-il-o ilon por luti. Ne kredu, ke majusklo helpas, se la frazo komenciĝas per brazilo... :-)
Necesas uzi on ”brazilano”, sed neniam on ”rumanano”! :-)
Ĉu vi perceptas, kiom komplikiĝis la aferoj pro ne sufiĉa prilingva antaǔplanado?

”Brazilo” estas nek laǔ ”-ia”-a , nek ”-uj”-a disting-sistemo. Tio neniun ĝenas...

Ujo indikas recipienton (inkujo, lavujo, ktp), do prinomoj kiel Hungarujo, Brazilujo, ktp. estas, aǔ ridindaj, aǔ malkovras malriĉecon pri la planligva esprimpovo. Necesas gardi la finiĝon -uj por recipiento, kaj uzi unuece vortokunmetadon per -land-o. Ankaǔ en la hungara lingvo ekzistas la du solvoj: finiĝa kaj vortokunmeta (nomo + ”-lando”), sed la hungara lingvo ne intencas esti skemeca, racia (milde dirite! :-) ).
Simile nekonvena estas ankaǔ la uzo de -ej por indiki areon, sur kiu troviĝas io: ”herbejo”. Se -ej povas indiki areon, sur kiu troviĝas similspecaj kreskaĵoj, ekz. herboj, tiukaze ĝi povus indiki ankaǔ areon, sur kiu troviĝas arboj (arbejo, ne arbaro, ĉar multaj faligitaj arboj estas aro de arboj, arbaro), aǔ landon, do areon, kie troviĝas simil-etnaj homoj.
Estas malfacile, eĉ neeble krei tiom da finiĝoj, kiom da determinoj oni bezonas. Tial la planlingvo ne devus persisti tiom neŝanceleble pri finiĝoj.

(Eksmembro) cwik
afiŝita je 2010-12-30 11:42:10

Kara diskutantoj,

Kion vi farus kun landnomoj en la eduka esperanta komunumo, se morgau EU instancoj lanchus "konkurson" (demandon) por prezenti plan- au helplingvon (auxiliary language) sub inter alie sekvaj kondichioj:
1. Latina alfabeto sen supersignoj
2. Konservi originalajn vortojn en la oficiala(j) lingvo(j) de la lando
3. Apliki universalajn metodojn por helpi la prononciadon de vortoj de fremda lingvo kaj alfabeto en "( )", ekzemple, Ellas/Ellada, Bulgarija, Zhung Guo (por Chinio).

La argumento de mult-lingva komunumo kiel la Europa Komunumo estas simpla:
- rekoni la kulturan kaj lingvan identecon en chiu membro-shtato
- garantii ne-shangheblan alfabeton ordon en mult-lingvaj listoj kaj tabeloj ...
- faciligi la inter-etnan kaj inter-kulturan komunikadon

Do, en via vochdona listo mankas la opcion:
> rekoni, akcepti kaj uzi la orginalan landnomon en la oficiala(j) lingvo(j) de la lando !

Korajn salutojn,

Michael
(momente en Bona Espero)

laszlo
afiŝita je 2010-12-30 13:05:31

Eble ion mi miskomprenas, sed laŭ mia scio Brazilo tute ne estas etno: Brazilo estas lando. Kaj do la formulo

'tial oni ŝanĝis la landnomon al Brazilo' estas iom malĝusta, aŭ minimume ĝi estas tre facile miskomprnebla.

- - - - - - - - - - - - - - - - -

En Aǔstrallando oni parolas angle, tamen ili kiel nacio estas aǔstraloj (kune kun la iama idaro de aǔtoktonoj), ĉar formas la aǔstrallandan socion. Ankaǔ usonlandanoj formas apartan nacion, eĉ se etnorilate ili estas pluretnaj, plurlingvaj.
Nacio formiĝas surbaze de kunakordiĝo de landaj tradicioj, kutimoj, vivmanieroj, religioj, leĝoj, lingvoj, gentoj, ktp.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kian nacinomon vi donus al civitano kiu vivas en Brazillando?

* * * * * * * * * * * *
Kion vi farus kun landnomoj en la eduka esperanta komunumo, se morgaǔ EU instancoj lanchus "konkurson" (demandon) por prezenti plan- aǔ helplingvon (aǔxiliary language) sub inter alie sekvaj kondichioj:
1. Latina alfabeto sen supersignoj
2. Konservi originalajn vortojn en la oficiala(j) lingvo(j) de la lando
3. Apliki universalajn metodojn por helpi la prononciadon de vortoj de fremda lingvo kaj alfabeto en "( )", ekzemple, Ellas/Ellada, Bulgarija, Zhung Guo (por Chinio)
.”
- - - - - - - - - - - - - - - - - - -

Mi farus ”kopion” pri Esperanto (laǔ alia prinomo), kaj forigus el ĝi ĉiujn hereditajn ”infanecaĵojn” pri lingvouzo, poste mi kreus firmajn, raciajn, unusencajn regulojn por tiuj gramatikaĵoj, kiuj ja bezonas klarajn regulojn (inkluzive pri vortordo).
Anstataǔ supersignoj mi enkondukus literparojn: cc; jj; gg; ss.
La ĉapelitojn ǔ kaj ĥ mi definitive forigus.
Konekse al la forigo de supersignoj mi enkondukus simplan regulon pri vortokunmetado: se la kunmetita vorto enhavas literparojn, kiel cc, jj, gg kaj ss, kaj se ili ne staras loke de supersigno, ili estu dispartigitaj per streko: ccas-signalo.

La duan postulon estas malpli facile respekti: kiel vi skribu la ĉinlandan, japanlandan aǔ la ruslandan ĉefurbon? - ĉu fonetike per latinaj karaktroj?
Mi emas mencii en parantezoj la originalan formon de la propra nomo, kaj pluse skribi ĝin ankaǔ fonetike.

Por helpi prononcon, mi transprenus la internacie akceptitan signaron por skribi prononcojn.

 Aldoni novan mesaĝon

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.