Forumo
Temoj / Pri edukado.net / Voĉdonu pri la landonomoj!
Bonvolu unue legi la suban klarigon kaj nur poste voĉdoni!
pwierzbowski
Elektro ne estis inventita, sed malkovrita. Vi ne povas certi, ke iu aliokaze inventus Esperanton, se ne farus tion LLZ. |
laszlo
”Elektro ne estis inventita, sed malkovrita”
- - - - Tiun elektran kurenton, kiun oni nuntempe uzas hejme, en industrio, ktp., ja estas inventita. Oni ja ne uzas elektran kurenton, kiun liveras fulmo, sed elektran kurenton, kiun oni generas artefarite en elektrocentraloj helpe de elektromagneta efiko, per elektro-generiloj (generatoroj, alternatoroj). La hidrogena bombo estas inventita, kvankam en Suno la nukleo-fuzio funkcias jam de ĉ. 4,6 miliardoj jaroj. ”Vi ne povas certi, ke iu aliokaze inventus Esperanton, se ne farus tion LLZ.” - - - - Zamenhof verkis Esperanton post Volapuko. Do, la ideo pri planlingvo jam ekzistis pli frue, kaj Z. multe povis lerni el la mankhavoj, malkonvenaĵoj, el la fiasko de Volapuko. La homa civilizo evoluas helpe de antaǔaj spertoj, fiaskoj kaj sukcesoj. Foje okazas, ke en mondo estiĝas preskaǔ samtempe inventaĵoj tute sendepende unu disde alia. Nuntempe estas tre grava problemo publikigi iun inventaĵon, ĉar ne scii tuj, ĉu iu aliulo aǔ aliuloj jam inventis ĝin, aǔ ankoraǔ ne. |
(Eksmembro) Johan_Derks
Tiu hungaro devus honti, ke li klopodas devigi edukado.net ŝanĝi ĝian "lingvopolitikon". Nur -uj estas fundamenta prefikso kaj tio neniam ŝanĝiĝos.
Johan Derks |
(Eksmembro) Johan_Derks
Mi estas arda favoranto de la ujo-sistemo, char ghi estas la origine intencita sistemo kaj malgrau jaroj da legado kaj pripensado de tekstoj de ghiaj kontrauuloj (Claude Gacond, Hector Hodler, Lanti) ili ne konvinkis min.
Se mi estus redaktanto, mi akceptus ankau -io, char la Akademio de Esperanto - bedaurinde - akceptis tiun formon (ne rekomendis ghin!) apud -ujo. Ghuste char ghi neniam estis rekomendita, mi kritikas tiujn retejojn, kie la uzulo povas elekti el listo de landonomoj kun nur -io-finajhoj. Tio konsistigas diskriminadon de -ujo (kiu, formale, estas la nura rekomendita formo). Mi opinias, ke programistoj de retpagharoj devus adopti sistemon, en kiu la uzulo povas elekti inter du listoj, unu kun -ioformoj, alian kun -ujoformoj. Kial ankorau neniu retpagharo havas tion? |
(Eksmembro) ajaku_2000
Mi uzas ambaŭ (-ujo kaj -io). Okazis, ke mi ricevis informon, de tiuj kiuj insistas pri "-ujo", ke la itala kongreso okazos en SICILUJO. Do, oni ne tro insistu pri -UJO aŭ -IO.
Mi havas alian problemon. Mia lando nomiĝas Srbija (Serbujo aŭ Serbio) kaj parto de najbara Bosnio kaj Hercegovino nomiĝas Srpska (en la serba tio signifas la samon: Serbujo aŭ Serbio). Tiu parto de BkajH ne estas ŝtato, sed ĝi havas multajn funkciojn de ŝtato. Problemo estas, ke en Esperanto oni devus uzi saman nomon por ambaŭ (Srbija kaj Srpska). Ĉu oni iel povas trovi solvon? |
(Eksmembro) verdulino
Mi preferas la io formon por la landnomoj ĉar oni povas diri, ekzemple, io itala, nome, io kio apartenas al italoj, dum la formo Italujo donas al mi la ideon de ujo kie la italoj devas vivi kvazaŭ perforte bone enfermitaj kiel inko estas enfermita en inkujo.
|
tukero
ajaku_2000
afiŝita je 2012-09-23 18:49:05 Mi uzas ambaŭ (-ujo kaj -io). Okazis, ke mi ricevis informon, de tiuj kiuj insistas pri "-ujo", ke la itala kongreso okazos en SICILUJO. Do, oni ne tro insistu pri -UJO aŭ -IO. Mi havas alian problemon. Mia lando nomiĝas Srbija (Serbujo aŭ Serbio) kaj parto de najbara Bosnio kaj Hercegovino nomiĝas Srpska (en la serba tio signifas la samon: Serbujo aŭ Serbio). Tiu parto de BkajH ne estas ŝtato, sed ĝi havas multajn funkciojn de ŝtato. Problemo estas, ke en Esperanto oni devus uzi saman nomon por ambaŭ (Srbija kaj Srpska). Ĉu oni iel povas trovi solvon? La uzado de la sufikso „ujo“ por indiki etnan politikan geografian unuon havas biologian radikon en plantnomoj (pomujo ktp). Laŭ tiu konekso la sufikso „ujo“ por landnomoj nepre estas etna. Pri Sicilujo: Pri etno konsistanta el *siciloj mi neniam aŭdis aŭ legis. Ĉu vi? Sicilio estas insulo. Ĝiaj loĝantoj nomiĝas „sicilianoj“, sed ne „siciloj“. Tial ne ekzistas pravigo por „sicilujo“. Pri Srbija/Srpska: Laŭ mia opinio la ĝusta distribuo estus Srbija = Serbio, Srpska = Serbujo. En Serbio la etnaj serboj ludas la ĉefan politikan rolon en sia lando, en Serbujo la serboj ludas gravan etnan rolon en alia, kun Serbio laŭ funkcio komparebla geografia unuo kun alietna karaktero. En Eŭropo ne plu ekzistas unuetnaj landoj, sed nur landoj kun ĉefa etno. Eĉ en la tempo de Zamenhof tio estis fakto kaŝita de la cirkonstancoj flegataj de la politikaj potenculoj. |
RubyNunes
Evidente la temo ja estas nekontraŭdireble polemika.
La unua kontakto, kiun mi havis kun tiu dilemo, estis pere de konata elŝutebla kurso, kiu disponas je tri formoj por landonomoj, nome: -uj-, -i- kaj -land-, sed kelkaj landoj profitas neniun el tiuj formoj menciitaj, kiel ekzemple Kanado. Do, la nomigado de landoj fariĝas malfacila pro manko je reguleco ĉi-okaze. Videblas por kelkaj landoj la uzo de la "-land-" formo, por aliaj "-uj-" aŭ "-i" kaj ankaŭ aliflanke neniu el tiuj antaŭaj. Tamen, se la grava problemo koncernas la uzon de "-uj-" aŭ "-i-" formoj, mi certe elektu la unuan ( do, "-uj-" ), ĉar ĝi estas laŭfundamenta kaj iri kontraŭ la fundamento estas eĉ nepenseble pro logikaj kaj kompreneblaj motivoj. La argumento pri belsoneco ŝajnas tiel malinda je atento, ke se la lingvo estus surbazita tiamaniere, ĉiu parolus kiel ajn, kio estas, cetere, ridinda afero. Oni bone rezonu kaj ne cedu al petolemuloj. Plue, mi diradas, ke estas preferinda la kvalito al kvanto. |
Remuŝ
Vizitante Pollandon post la UK en Białystok, ni haltis en Częstochowa.
Iu maljunulino, aŭdante ke ni estas Esperantistoj, invitis nin en sian domon, kaj montris leterojn de sia avo kiu estis Esperantisto. Mi citas elmemore kion mi povis deĉifri el la stranga manskribmaniero pola: [...] Kiel petite, mi demandis lin de kie li ĉerpis tiun malfeliĉan sufikson "uj" por signifi "landon"? Li ridegis, kaj demandis, kial vi petas tion. Mi klarigis ke la sufikso tre similas al "huj", kaj ke Rusoj kaj Germanoj ne estus tre feliĉaj vivi en Rus'hujo aŭ German'hujo. Ridegante, li diris ke mi ne estis la unua kiu rimarkis tion. Li klarigis ke la koncepto de lando estis nur tempa, kaj malaperos kiel la landlimoj. Li klarigis kial li estas kontraŭ ĉiu speco, de naciismo kio estas malbeno por la homaro. Li esperis ke la "-uj" sufikso baldaŭ iĝos arĥaismo. Li konsilis uzi Pollando anstataŭ Polujo. Alilandanoj faros kiel plaĉas al ili, sed plej eble, ili neniam faros rilaton al "huj". Noto: en la Pola "huj" estas triviala vorto kiu signifas testikujo, skroto, peniso. Persone, mi uzas -uj por insisti pri la naciisma sinteno de popolo. Ekz. Flandrujo ne estas Flandrio. DO, Mi uzas kaj akceptas ambaŭ sistemojn depende de la situacio. Rimarko: eble uj estas fundamenta, sed mi komprenas ke ĝisostaj Esperantistoj opinias ke la interna ideo estas pli grava: popolo ne posedas sian landon, HUJ! En FajroVulpo [Firefox], oni povas skribi aldonon kiu aŭtomate ŝanĝas landnomojn. En PIV la klarigo de "huj" devus esti pli preciza por distingi ĝin de aŭ, aj, oj. Oni evitu ĝin en Pollando. |
tukero
La citaĵo ne estas fremda al mi. Mi konsentas pri la rimarko.
Certe estas en ĉiu lingvo iu silabo kun vulgara senco kiu povas elvoki malagrablan reagon ĉe novbakita Esperantisto. Tio estas neevitebla. Kiel denaska anglalingvulo mi momente amuziĝis pri la radiko „fart“, kies angla (preskaŭ-)homofono estas vulgara vorto por eligo de intestaj gasoj. Tamen mi baldaŭ senĝene diris „kiel vi fartas?“ aŭ eĉ „fartu bone“. La uzado de -io eble ne estas fundamenta, sed Zamenhofa, kvankam li proponis doni al politikaj unuoj la „-io“-finaĵon uzante la nomojn de la landaj ĉefurboj. Laŭ Zamenhof (PIV) „ne ĉiu rusujano estas ruso.“ Italio, Germanio, Rusio, Hungario ktp estas landoj kun historia kultura fono, sed kun etna konsisto kiu ne plu senrezerve pravigas la „-uj“-finaĵon. Pro tio ke ĉi tie temas pri „-io/-ujo“, mi prokrastas komenti la solvon „-lando“. |