Novaĵoj

Dek du novaj personoj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2022-12-14 15:05:15

Okaze de la 21a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net ni denove festas per premiado de personoj, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo. 

Ni kreis PANTEONOn por hejmigi en unu loko niajn heroojn. Nia Panteono estas ne nur por forpasintoj, sed ankaŭ vivaj aktivuloj povas eniri ĝin kun memverkitaj biografioj, honorataj la 15an de decembro. Do, estas ĝuste ili, kiuj jam scias la ĝojigan novaĵon kaj nun venas la vico de la movadanoj, kiuj povas ekkoni, kiujn ni elektis ĉi-jare por la premioj.

Ni havas entute 12 novajn panteonanojn. Ili devenas el 11 landoj, kaj agadas same en 11 landoj, sed ne nepre tie, kie ili naskiĝis. (Ofta fenomeno en Esperantujo). Tute ne tipe, sed en 2022 temas nur pri tri virinoj, sed ni trankviligas vin, ke la genra proporcio inter la 276 enpanteonaj personoj estas multe pli ekvilibrita. 

Jen ekkonu la novajn panteonanojn, klakante al ilia nomo legu ilian biografion kaj laŭeble lasu gratulvortojn aŭ dividu kun ni viajn memoraĵojn sub la prezento de la unuopaj personoj. La premiatoj ricevos tuj mesaĝe viajn vortojn. 

Korajn gratulojn al niaj elektitaj kolegoj, kaj koran dankon al ĉiuj en la mondo, kiuj instruas aŭ agadas por la disvastigo de nia lingvo. 

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Araceli Aguilar y Aguilar (MX)  -  Věra Barandovská-Frank (CZ-DE)  -  Anthony Bodineau (FR/GB)

Hervé Gonin (FR)  -  Grant Goodall – Usono  -  Alessandra Madella (IT/CN)

Sun Mingxiao (CN)  -  Martin Ptasiński (PL/DE)  - Nitta Takamichi (JP)

Marc van Oostendorp (NL) - Josef Vojáček (CZ)  -  César Dorneles Soares (BR)

Jene vi povas vidi la filmon de Katalin Kovats pri la viva prezento de la premiitoj. 

KER-raporto pri la Tutmonda Ekzamentago kaj tutjara agado Al la listo Startis la magistra programo en Poznano

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.