Novaĵoj

65 KER-sukcesintoj el 6 mondopartoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-09-05 19:06:36

KER-ekzamenoj en 2026: 64 ekzameniĝintoj kaj tutmonda atingo La KER-ekzamenoj en 2026 montris kaj internacian amplekson kaj kreskantan flekseblecon de la ekzamensistemo. Inter junio kaj aŭgusto okazis sep ekzamenaj sesioj , ĉeestaj kaj retaj, kun 91 aliĝoj . Post 18 nuligoj efektiviĝis 73 ekzamenokazoj , plenumitaj de 64 diversaj ekzameniĝintoj el 19 landoj . La ekzamenoj okazis je la niveloj B1, B2 kaj C1. Laŭ ekzamenokazoj, 29 estis je B1, 22 je B2 kaj 22 je...

Legi pli...

Gratulu la 100-jaran Norma Cescotti (IT)

Kategorio: Movado; Dato: 2026-07-05 11:43:10

Ni kore salutas Norma Cescotti , italan esperantistinon okaze de ŝia 100-jariĝo.  Sinjorino Norma eklernis Esperanton en 1981 kaj ekde tiam aktive kaj ame uzas la lingvon, instruis ĝin en kurso, eĉ tra la reto en diversaj programoj ĝis sia 95a jaraĝo. Antaŭ kelkaj monatoj multaj el ni povis admiri ŝin, ĝui ŝiajn rakontojn pri siaj vivo kaj spertoj en Esperanto-Zoom-programo.  Norma nun eniris la Panteonon  kie vi povas legi pri ŝia vivo kaj trovi ligilojn al...

Legi pli...

Forpasis Przemysław WIERZBOWSKI

Kategorio: Edukado; Dato: 2026-07-02 00:45:03

En la unua tago de julio 2026 disiris en la mondon tra la amaskomunikiloj la ŝoka informo pri la forpaso de juna kaj tre aktiva pola esperantisto Przemysław WIERZBOWSKI. Pŝemek estis inter aliaj tradukisto, instruisto de Esperanto, prezidanto kaj multflanka aktivulo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Li plurkampe kunlaboris ankaŭ kun edukado.net.  Bonvolu legi pri li kaj lia agado en la Panteono kaj lasi tie viajn memoraĵojn.  Kondolencojn al la edzino Alina...

Legi pli...

Nova retejo de Esperanto por lernejaj klasoj

Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-23 23:24:15

Freŝa informo el Brazilo.  Ekfunkciis nova retejo de la instrukompleto Esperanto por lernejaj klasoj  de Josias Barboza. La instrukompleto baziĝas je moderna, paroliga metodo, inkludas bele ilustritajn lernolibrojn, manlibrojn por la instruisto kaj sonmaterialon. La uzon de la lernilo helpas nova retejo kun servoj, specimenoj kaj elŝuteblaj aldonaĵoj. La duvoluman libroparon kaj la gvidlibrojn ni jam prezentis en nia Katalogo ...

Legi pli...

Forpasis Probal Dasgupta (en Barato)

Kategorio: Movado; Dato: 2026-06-01 12:15:09

  Kun tre granda malĝojo ni anoncas la subitan forpason de Probal Dasgupta  (1953–2026), prezidanto de la Akademio de Esperanto, eksa prezidanto de UEA (2007-2013), kolego en la universitato en Poznano, membro de edukado.net.   Probal forpasis la 1an de junio 2026, neatendite, en sia nokta dormo pro apopleksia atako. La kremacia ceremonio okazis samtage, en lia urbo Kolkato.  Probal laŭprofesie estis lingvisto, majstris kaj instruis nian lingvon altnivele, kontribuis per sennombraj artikoloj, literaturaj verkoj kaj tradukaĵoj...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 178

Kopirajto © 2001 - 2026 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.