Novaĵoj

Unika eksperimento finiĝas per bonaj rezultoj en AMU

Kategorio: Movado; Dato: 2024-07-20 20:03:51

La 25-jarojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en la Unversitato Adam Mickiewicz (UAM aú AMU) ni festis per la lanĉado de magistraj Studoj pri interlingvistiko kadre de la studdirekto Lingvistiko kaj informmastrumado en 2022. La Studoj surloke, en Poznano enhavis ne nur studobjektojn rilatajn al la lingvo, kulturo kaj movado de Esperanto, kaj planlingvojn, sed ankaú perfektigon en la angla lingvo kaj angle informmastrumadon (diĝitan humanistikon). En la centro troviĝis ankaú interkultura komunikado kaj lingvoplanado kaj -politiko. La unikaj magistraj studoj startis kun 10 ĉinaj studentoj (el kiuj 7 el la Universitato en Zaozhuang), kvankam...

Legi pli...

Raporto pri la retaj KER-ekzamenoj de 2024

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-06-25 21:01:34

Inter la 1a kaj la 22a de junio la KER-Ekzamena Centro de UEA organizis retajn ekzamenojn je la niveloj B1, B2 kaj C1.  Al la ekzamenoj aliĝis 69 personoj el 19 landoj, ekzameniĝis 56 kandidatoj kaj sukcesis 53. La detalojn vi povas legi en la suba tabelo. La parolajn intervjuojn trairis 44 personoj. Tiujn sesiojn ni okazigis por kelkaj kandidatoj en aprilo, en Greziljono en ĉeesta formo, la aliaj kandidatoj  trapasis ankaŭ tiun parton rete, pere de zoom.  La aŭskultkomprenaj ekzamenoj okazis...

Legi pli...

Nia ekzamenretejo estas ALTE-taksita

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-05-05 19:06:29

Kiel sciate la UEA-KER-ekzamenoj de 2022 povas okazi jam rete kaj tutmonde. Tiu atingaĵo kaj la funkciigo de la C2-nivelo vere altiris la atenton de la fakuloj, nome la fakulojn de ALTE ( Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo ), en kie UEA estas aligita membro kaj kies aranĝojn aktive partoprenas niaj reprezentantoj.  En aprilo 2024 dum la 60a ALTE-konferenco en Bad Homburg (Germanio) ni havis la honorigan okazon prezenti la KER-ekzamensistemon, kun aparta fokuso pri la retaj ekzamenoj , kaj...

Legi pli...

Bone progresas la provekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-03-19 01:12:12

  Ni informas vin, ke meze de marto nia retejo komencis la provekzamenadojn. Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj. La plej multajn test-provantojn ni havas el  Britio (7), sekvas ilin  Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj  Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), ...

Legi pli...

Subtenu ekzerc-retejon por la KER-ekzamenoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2024-02-13 22:52:04

Komuna Gazetara Komuniko de UEA kaj edukado.net   Edukado.net kun subteno de ESF kaj UEA decidis plukonstrui ekzamenretejon, per kiu eblos ne nur ĝui diversajn interagajn ekzercojn, sed ankaŭ taksi sin por la unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Gvidas la laborojn Katalin Kováts, direktorino de la KER-Ekzamena Centro (KER-EC) de UEA kaj redaktoro de Edukado.net. Por la okazigo de provekzamenoj en 2024 la projekto bezonos plian investon de 2000 EUR. UEA pretas donaci sumon...

Legi pli...

1 2 3 4 5 6 7 8 9 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.