Novaĵoj
Forpasis Émile Malanda Nianga, DR Kongo
Kategorio: Movado; Dato: 2026-01-11 10:03:36
La 5an de januaro 2026 forpasis tre aktiva afrika esperantisto Émile Malanda Nianga , deveninte el Kongo (DR).
Émile fervore agadis inter aliaj por la instruado kaj disvastigo de Esperanto en sia lando Kongo, en Sud-Afriko, plie tutafrike kaj internaciskale, kiel loka gvidanto, prezidanto de sialanda asocio de UEA, estrarano de ILEI kaj komisionano kaj konsilanto pri afrika agado de UEA.
Pro sia laboro li eniris la Panteonon de edukado.net en 2014. Je tiu okazo li verkis la sinprezenton kiun...
Ni gratulu la dek novajn panteonanojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-12-14 00:30:27
Dek du novaj premiitoj en la Panteono
Okaze de la 24a naskiĝtago de la paĝaro de edukado.net kaj honore al la Zamenhof-tago - kiel tradicie - ni denove premias elstarajn personojn, kies agado en tiu ĉi jaro aŭ dum vivlongo multe kontribuis al la instruado kaj disvastigo de nia lingvo.
En tiu ĉi jaro ni prezentas al vi dek kolegojn el diversaj mondopartoj, de diversaj agadkampoj.
Edukado.net kore gratulas al ĉiuj novaj panteonanoj kaj esperas, ke ankaŭ la legantoj postlasas siajn gratulvortojn al la kolegoj.
Katalin Kováts,...
Forpasis Teresa Nemere el Pollando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-12-02 12:14:21
Atingis la redakcion la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de konata pola esperantistino, Teresa Nemere (1939-2025).
Teresa lernis Esperanton en 1962 aktivante en la junulara movado. En sia urbo Toruń (Toruno) ekde sia studenta periodo ŝi disvastigis aktive Esperanton. Laborante en mezgradaj lernejoj ŝi akiris instrurajton por Esperanto, organizis kaj gvidis Esperanto-kursojn por lernantoj kaj por instruistoj, poste ankaŭ malfermitajn kursojn en la urbo. Ŝi instruis Esperanton kiel lektoro inter la jaroj 1970 kaj 1990 ankaŭ en la loka universitato.
En 1974...
Forpasis Rob Moerbeek en Nederlando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-30 00:25:24
La 27an de novembro 2025 forpasis Rob Moerbeek (1936-2025), nederlanda esperantisto, subteninto kaj multflanka kunlaborinto ankaŭ de edukado.net, nelacigebla volontulo de la Centra Oficejo de UEA, korektanto de multaj revuoj kaj eldonaĵoj.
Rob estis ne nur eminenta konanto de Esperanto, sed ankaŭ kapabla rimarki kaj korekti malglataĵojn de la lingvo kaj instrui pri bona lingvouzo.
Malgraŭ sia aĝo kaj sanproblemoj li multege aktivis en Esperantujo, gvidis kursojn, vojaĝis al kongresoj kaj konferencoj, multe agadis inter aliaj en la faka asocio de blinduloj kaj instruistoj, membris en...
Forpasis eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński
Kategorio: Movado; Dato: 2025-11-13 21:23:31
Atingis nian redakcion malĝojiga informo pri la forpaso de la plej eminenta pola esperantisto Roman Dobrzyński .
Li estis ne nur profesia ĵurnalisto, filmisto, aŭtoro de pluraj romanoj, sed ankaŭ verva esperantisto, agema, vojaĝema, entreprenema aktivulo, kiu senlace semis, informis, instruis kaj kontinue memorigis nin pri la valoraĵoj de nia pasinteco kaj historio.
Mi mem (Katalin) kunlaboris kun Roman jam de jardekoj, eble unuan fojon por la esperantigo de la MAZI-kompleto, sed poste en sennombraj aliaj aranĝoj, inter aliaj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano,...


