Novaĵoj
Gajnintoj de la konkurso Instruisto de la jaro 2024
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-09-09 22:15:20
Nia redakcio kun ĝojo diskonigas la rezulton de la konkurso de ILEI: Instruisto de la jaro 2024 kaj
gratulas al la venkintoj kaj distingitoj: Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau .
Juna Instruisto de la jaro 2024 : Paweł Fischer-Kotowski
Honoraj atestiloj: Joel Muhire, Ranja Zafinifotsy, Alexander/Alekso Vaughn Miller
Instruisto de la jaro 2024 : ...
Forpasis Raita Pyhälä (Saliko) en Finnlando
Kategorio: Movado; Dato: 2025-08-21 10:33:54
Venis al nia redakcio la malĝojiga novaĵo pri la forpaso de eminenta kaj sindonema esperantista kolego, Raita Pyhälä, pli vaste konata kun la nomo Saliko.
Saliko estis finna esperantisto, profesie instruistino de la franca lingvo, kiu aktive, dum jardekoj multflanke kontribuis al la movado, gvidante Esperanto-kursojn en sia hejmlando kaj ankaŭ eksterlande (en Francio, Hungario, Litovio) verkante artikolojn kaj farante traduklaborojn. Ŝi aktivis en la finna sekcio de ILEI, kaj kiel prezidanto, kaj kiel vicprezidanto. Saliko estis unu el la ĉeforganizantoj de la ILEI-konferenco en Övik kaj grava kontribuinto al la gimnazia programo. ...
Nia somera programo: KER-ekzamenoj kaj Faka Angulo
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-05-31 15:24:38
Saluton,
Ni volas atentigi vin pri du gravaj programoj, kiujn nia retejo realigos dum la somero.
Okazos du ekzamensesioj en Toronto kaj Brno, kie kaj ĉeeste kaj samtage ankaŭ rete eblos ekzameniĝi je ĉiuj KER-Niveloj.
Bonvolu vidi la informojn kaj la aliĝilojn, ĉar la limdato estas tre proksima. Jen la aliĝpaĝo.
---------------
Edukado.net lanĉos novan programon dum la kongreso kaj esperas krei tradicion.
Ni organizas Fakan...
Forpasis Claude Longue-Épée
Kategorio: Movado; Dato: 2025-05-11 21:16:03
Nia redakcio kun malĝojo anoncas la forpason de nia enpanteonano, eminenta franca esperantisto
Claude Longue -Épée .
Claude forlasis nin la 8an de majo 2025 je la aĝo de 93 jaroj. Esperantistiĝis junaĝe, frekventis Raymond Schwartz en la pariza trinkejo La Tri Koboldoj, kaj tre aktivis en la Esperanto-movado:
— regionskale: li estis ĝenerala sekretario de la Nordfrancia Esperanto-Federacio;
— landskale: li estis prezidanto de Espéranto France (Unuiĝo...
KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO
Kategorio: Edukado; Dato: 2025-04-07 12:58:59
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1226
2025-04-07
KONKURSO “PLEJ BONA REGANTO DE ESPERANTO”: ALVOKO AL LANDAJ ASOCIOJ KAJ INDIVIDUOJ
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj...