Novaĵoj
RISKO-resumo pri 2017
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-31 14:22:53
La redaktoro de edukado.net kore salutas ĉiujn RISKO-ludintojn de la jaro 2017.
Ili estis mezume ĉ. 100 personoj en ĉiu monato. Ili ludis ĉ. 19500 ludojn solvante 49500 demandojn. En 2017 ni ekhavis 113 novajn ludantojn.
...
Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-20 12:53:48
En centoj da lokoj kaj manieroj festis nia komunumo la Zamenhof-tagon. Rimarkeble estis, ke en pluraj lokoj ni sukcesis montri nin ekster la movado, kiel ekzemple ĉe UNESCO en Parizo.
Nia retejo same elpaŝis, partoprenis kaj kontribuis en la Zamenhof-festo de la Ambasadejo de Pollando en Hago , Nederlando.
Komence de la posttagmezo de la 15a de decembro Jean-Jacques Wintraecken, nia plej aktiva onklo de la Ekparolu-programo vizitis Katalin Kovats, la redaktoron, kaj ili faris filmitan intervjuon, kiun ni publikigos en la unua...
Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-14 18:41:42
Kiel kutime ankaŭ ĉi-jare ni premie prezentas al vi honorplenajn esperantistojn, kiuj multon faris por la instruado kaj disvastigo de...
Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-13 10:19:23
La 15-an de decembro estas la naskiĝdatreveno de Zamenhof, la Tago de la Esperanto-libro, sed ankaŭ la naskiĝdatreveno de nia retejo edukado.net. Ni funkcias jam de 16 jaroj!
La paĝaro disponigas multajn servojn al la esperantistaro: kursmaterialojn, ĉeestajn kursojn, trejnadojn, organizas la KER-ekzamenojn, funkciigas la ludon RISKO, kadre de la programo Ekparolu! helpas per parolsesioj la komencintojn, registrigas Esperanto-kursojn, helpas trovi korespondpartnerojn, prezentas detalajn informojn pri artikoloj kaj libroj, kolektas diplomlaboraĵojn kaj per dekoj da aliaj agadoj laboras por helpi al esperantistoj lerni kaj lernigi nian karan lingvon.
Por funkciigi la retejon...
Ni trovu la plej bonajn Esperanto-lernilojn
Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-20 22:54:09
Dum la ILEI-kongreso en Busan, Sud-Koreio, en somero 2017, Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, proponis formi laborgrupon, kiu, post vasta enketado kaj profundaj analizoj, kompilos liston de la plej bonaj kaj konsilataj lerniloj de Esperanto. Per tiu listo ni intencas helpi al instruantoj kaj lernantoj orienti sin inter la plurcent akireblaj lerniloj. Aliflanke ni volas indiki ankaŭ al la spertaj kolegoj novajn, por ili nekonatajn, valoraĵojn.
La laborgrupon gvidas Katalin Kovats, kiu nun turnas sin al la membroj de edukado.net kun la sekvaj petoj:
Bonvolu viziti nian KATALOGON ...