Novaĵoj

Ni havas 5000 membrojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-16 00:17:09

  La 15an de marto edukado.net ekhavis la 5000-an membron.  La jubilea aliĝinto estas  Maria Aparecida M de Mello  el Brazilo, kiun ni kore bonvenigas kaj gratulas.          Kompreneble ĉiuj tiuj membroj ne aktivas en la paĝaro, eĉ multaj estas, kiuj delonge ne ensalutis. Tamen la fakto, ke jam tiom multe da interesiĝantoj iam registriĝis, indikas, ke estas granda intereso pri nia laboro,...

Legi pli...

Jam 24 urboj kandidatiĝis por okazigi KER-sesion en 2018

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-03-07 19:09:06

Ni informas vin, ke la 16a de marto estas la limdato por peti permeson organizi KER-ekzamensesion kadre de la 7a Tutmonda Ekzamentago, organizota por la 16a de junio. Ni jam havas 16 urbojn el 11 landoj, kiuj indikis sian intereson. Pliaj 8 urboj kaj datoj estas jam konataj por individuaj sesioj. Ankaŭ al ili eblas aliĝi por paralela sesio, sed eblas peti apartan sesion por alia grandnombra aranĝo.  Kiu ajn, kiu volas kunlabori, bv kiel eble plej rapide kontakti Katalin Kovats.  Sed sciu, ke...

Legi pli...

Novaĵoj pri RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 19:42:15

  Kvankam lastatempe ni ne raportis regule pri la venkintoj en la ludo RISKO, en tiu ĉi novaĵo ni resumas la unuajn du monatojn de 2018. Jam de longaj jaroj estas du ludantoj, kiuj arde konkuradas por la monataj kaj jaraj venkoj. Estas bone, ke nun en januaro venkis unu, en februaro venkis la alia. Ni kore gratulas al Valentin Melnikov (vmel) el Moskvo kaj Nicole Else (Nicolee) el Aŭstralio pro ilia senĉesa kaj brila ludo.  Restis nur unu monato ĝis la 5a datreveno de la...

Legi pli...

Kiu kaj kie deziras kunorganizi KER-sesion?

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-02-28 10:46:16

Baldaŭ finiĝos la eblo peti rajton organizi KER-sesion. Bv. vidi la datojn, eventuale aliĝi al iu sesio kaj organizi ekzamenon en via urbo, en via klubo. Se vi havas 5 kandidatojn jam povos okazi ĉe vi ekzamensesio.   Ni precipe por la tutmonda ekzamentago (16a de junio) atendas pliajn urbojn. Kontaktu min, se vi havas demandojn. Al la jam aprobitaj sesioj eblas aliĝi per klako al la urbonomo ĉe tiu ĉi paĝo: ...

Legi pli...

Raporto pri la KER-ekzamenoj en 2017

Kategorio: Edukado; Dato: 2018-01-15 11:30:43

2017 estis laŭkalendare la deka ekzamenjaro en kies fino ni atingis sume 2012 sukcesintojn. En la 10a kalendarjaro de la KER-ekzamenoj okazis entute 5 memstaraj ekzamensesioj en kvar landoj. Ni organizis la 6an tutmondan ekzamensesion en du partoj (la 10an kaj la 17an de junio) en 18 urboj de 14 landoj. En tiuj urboj ekzameniĝis entute 117 personoj kaj sukcesis 99. Poste ni havis apartan sesion dum la hispana landa kongreso en Teruel. Komence de julio okazis paralelaj sesioj en la usona urbo Raleigh, dum la landa kongreso kaj en Herzberg, Germanio. En julio...

Legi pli...

1 ... 22 23 24 25 26 27 28 29 ... 101

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.