Novaĵoj

Por magistriĝa laboro serĉatas tradukhelpo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-19 21:19:15

Studento de Wim Jansen ĉe la Universitato de Amsterdamo planas magistriĝi per kompara studo inter la manieroj de transpreno de modernaj uson-anglaj terminoj en la nederlandan kaj Esperanton: prunte (t.e. en Eo: neologisme), prunttraduke (en ambaŭ kazoj rolas la naturo de la fonologiaj kaj morfologiaj adaptoj), kunmetaĵo el ekzistantaj elementoj, elekto de alia pruntedona lingvo, malsamaj rapidecoj de enradikiĝo, k.s. Ni havas liston de vortoj, kies Esperantan ekvivalenton li ne (jam) trovis kaj por kiuj li ŝatus ricevi direkton al iu fonto aŭ rektan sugeston. Estus bone vidigi al...

Legi pli...

Komenciĝis la studoj ĉe RITE

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-05-03 09:49:30

Ni informas vin ke post unujara konstruado en aprilo ni lanĉis la Retan Instruistan Trejnadon ĉe edukado.net (RITE) gvidatan de Katalin Kováts. La moderna reta kursaro pretiĝis kunlabore kun ILEI, Interlingvistika Fako de UAM en Poznan, Akademio Literatura de Esperanto, ESF kaj aliaj konataj fakuloj. RITE celas ebligi perfektiĝon pri instruado kaj edukiĝon pri kulturo kaj movadaj temoj ankaŭ al tiuj kolegoj, kiuj malfacile aŭ tute ne povas partopreni ĉeestajn kursojn aŭ renkontiĝojn. La kurso havas jam dekon da aliĝintoj el kiuj 5 kolegoj (el Belgio, Greklando, Nov-Kaledonio, Aŭstralio kaj Vjetnamio) komencis...

Legi pli...

Instruvojaĝo de hungarino tra Sud-Ameriko

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-29 16:23:02

Pro familiaj kialoj mi iom hezitis raporti ĝis nun pri la instru-vojaĝo de mia filino Petra Smidéliusz, ĵuse diplomita instruistino pri la hispana kaj angla lingvoj, sed mi tamen faru. Petra antaŭ unu semajno ekvojaĝis por 4 monatoj al Sud-Ameriko. Vizitante Esperanto-klubojn en kvar landoj ŝi faros prelegojn pri Hungario kaj la tiea movado, pri www.edukado.net kaj la KER-ekzamenoj, gvidas kursojn por diversaj niveloj: ekde tutkomencanta ĝis progresanta. La itinero: Brazilio, San-Paŭlo kaj ties ĉirkaŭaĵo, Argentino, Ĉilio kaj poste denove Brazilio. Reveninte al la startlando...

Legi pli...

Ni salutas Renato Corsetti okaze de lia jubileo

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-28 22:29:32

  En la nomo de nia redakcio kaj la estraro de la Fondaĵo edukado.net ni kore salutas nian estraranon, Renato Corsetti, okaze de lia jubilea naskiĝdatreveno kaj deziras al li bonan sanon, pluan aktivan kaj fruktodonan agadon por niaj komunaj celoj. En la tago de tiu bela jubilea festo ni kaptas la okazon kaj kun granda ĝojo kaj estimo enirigos kolegon Corsetti en la  Panteonon. Bv. viziti la prezenton kaj sub ĝi vi povas lasi ankaŭ salutmesaĝojn.

Legi pli...

Kiu scias ion pri AJO (Alois Josef ALLINGER)?

Kategorio: Edukado; Dato: 2011-03-19 19:13:36

Por la Panteono ni serĉas informojn pri germandevena Cseh-instruisto.Li multe kursumis en Danio kaj Svedio en la tridekaj jaroj, kaj verŝajne ekde la 50-aj jaroj vivis en Brazilio. Bv. vidi la prezenton kaj sub ĝi aldoni informojn, se vi scias ion pli. Antaŭdankon.

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2025 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati kaj ESF.